Magomet Isajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magomet Isajev
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1928 (1928-03-05)
en Lesken
Morto 21-an de junio 2011 (2011-06-21) (83-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Faculty of Oriental Studies of the St. Petersburg University
Okupo
Okupo lingvistoesperantistoesperantologo
vdr
Anonco pri kreo de ASE en der esperantist kun mencio de Mahomet Isajev

Magomet (foje ankaŭ Mahomet) Izmajloviĉ Isajev [isajef] (ruse Магомет Измайлович Исаев; naskiĝis la 5-an de marto 1928 en Lesken, Nord-Oseta ASSR, RSFSR, Sovetunio — mortis la 20-an de junio 2011 en Moskvo, Rusio) estis sovetia kaj rusia esperantisto, profesoro pri lingvoscienco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 5-an de marto 1928 en Lesken al oseta patrino kaj laka patro.

Scienca agado[redakti | redakti fonton]

Li estis fakulo pri iranaj lingvoj kaj sociolingvistiko, aŭtoro de multaj libroj pri tiuj fakoj. Li estis membro de la Rusia Akademio de Naturaj Sciencoj.

En 1951 Magomet Isajev finis Leningradan Ŝtatan Universitaton, instruis en Moskva Ŝtata Universitato, Moskva Ŝtata Lingva Universitato, Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj.

Kiel iranisto, Magomet Isajev multe kontribuis al la esplorado de la digora dialekto de la oseta lingvo. Kiel sociolingvisto, li multe laboris pri esploroj de la lingva situacio en la multlingva Sovetunio.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis en 1956. Li gvidis interlingvistikan grupon en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo. De 1979 ĝis 1989 li estis (la unua kaj la lasta) prezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Li estis kunaŭtoro de Esperanto-lernolibro kaj aŭtoro de informa libro pri Esperanto. Krome li estis redaktoro de du interlingvistikaj artikolaroj. Li estis scienca gvidanto de doktorigaj interlingvistikaj disertacioj de Dina Lukjanec kaj Boris Kolker.


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • E. A. Bokarev i interlingvistika; Problema iskusstvennogo jazyka meĵdunarodnogo obŝĉenija (1976)
  • Problemy interlingvistiki (1976)
  • Pri la lingvo de l' estonteco (1977)
  • Язык Эсперанто (Lingvo Esperanto) (1981)
  • Учебник языка Эсперанто (Lernolibro de lingvo Esperanto) (1984, kun Z. V. Semjonova)
  • Pri bazaj metodologiaj problemoj de interlingvistiko (1986)
  • Problemy meĵdudnarodnogo vspomogatel'nogo jazyka (1991)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Magomet Isajev » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]