Zine El Abidine Ben Ali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zine El Abidine Ben Ali
en 2002
en 2002
Persona informo
زين العابدين بن علي
Naskiĝo la  3-an de septembro 1936(nun 1936-09-03)
en Sousse
Morto 19-a de septembro 2019
en Ĝido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Al-Baqi' vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabafranca vd
Loĝloko ĜidoTunizio vd
Ŝtataneco Sauda ArabioFranca protektorato de TunizioTunizio vd
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-Cyr vd
Partio Konstitucia Demokratia Kolektiĝo
Familio
Gefratoj Habib Ben Ali vd
Edz(in)o Leïla Ben Ali • Naïma Ben Ali vd
Parencoj Slim Chiboub vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
prezidanto de Tunizio
Dum 7-a de novembro 198714-a de januaro 2011
Antaŭulo Habib Bourguiba
Sekvanto Mohamed Ghannouchi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zine El Abidine Ben Ali (arabe زين العابدين بن علي, latinliterigo Zajn al-ʿĀbidīn ibn ʿAlī, naskiĝis la  3-an de septembro 1936(nun 1936-09-03) en Sousse, Tunizio, kaj mortis la 19-a de septembro 2019) estis tunizia politikisto. Ekde la 7-a de novembro 1987 li gvidas la nacian socialisme aŭtoritatan politikan partion Konstitucia Demokratia Kolektiĝo, dum multaj jaroj la gvida partio de la lando, kaj ekde la sama tago ĝis la 14-a de januaro 2011 estis la ŝtata prezidanto de Tunizio.

La 14-an de januaro li post perfortaj publikaj protestoj forlasis la landon kaj fuĝis al Sauda Arabio. En multaj ŝtatoj lia oficperiodo estis konsiderata diktaturo, aparte pro manipuloj de prezidantaj balotoj.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1956 Tunizio akiris la ŝtatan sendependecon, Ben Ali membriĝis en la nacia armeo. Li edukiĝis en la francia armea akademio Saint-Cyr kaj en Usono. Kiel gvidanto de la armea informservo inter la jaroj 1958 kaj 1974, li ofte vojaĝis al Usono kaj plektis bonajn kontaktojn al la usona informservo CIA. Poste li estis armea ataŝeo en Maroko kaj Hispanio, kaj ambasadoro en Varsovio. En 1978 la tiama ŝtata prezidanto Habib Bourguiba nomumis lin membro de la registaro kaj en 1979 donis al li la titolon de generalo. En 1980 Bourguiba taskigis lin gvidi la nacian (ne nur armean) informservon kaj en 1984 li iĝis ministro pri internaj aferoj. En tiu funkcio li antaŭenpuŝis la kontraŭbatalon de islamaj fundamentalistoj en Tunizio. En oktobro 1987 li akiris la ŝtatan gvidadon per senbatala puĉo, post kiam kuracistoj deklaris la antaŭan prezidanton Habib Bourguiba malsana je demenco.

Post la senpostenigo de Bourguiba, Ben Ali la 7-an de novembro 1987 transprenis la postenon de ŝtata prezidanto. En julio 1988 la tunizia parlamento limigis la oficperiodon de la prezidanto je maksimume 15 jaroj - antaŭe la posteno estis donata dumvive. En la unuaj jaroj de sia prezidanteco la politikisto fakte antaŭenigis la modernigon de la lando, por kiu Bourguiba konstruis la fundamenton. Li instigis la kreon de sociaj asekuroj kaj la lukton kontraŭ malriĉeco, la plirajtigon de virinoj kaj la vastigon de la eduka sistemo. Lia regostilo tamen estis forte aŭtoritata. Lia registaro atentis pri bonaj kontaktoj al la ŝtatoj de la okcidenta bloko. Samtempe li luktis por unueca ekonomia zono en la ŝtatoj de la magreba regiono (nordokcidenta Afriko). Per pluraj balotoj, kiuj laŭ la juĝo de eksterlandaj observantoj ne estis objektivaj kaj demokratiaj, li estis konfirmita en sia posteno.

En 2002 li ŝanĝigis la ŝtatan konstitucion, por povi pluregi post la jaro 2004. En la baloto de oktobro 2004 li laŭ oficialaj informoj atingis 94,49 procentaĵojn de la voĉoj. En oktobro 2009 li estis konfirmita plian fojon en baloto - ĉi-foje per 89,28 procentaĵoj de la voĉoj. La 13-an de januaro 2011 li sekve de la amasaj perfortaj protestoj en sia lando, konfirmis ke li ne plu kandidatos en la prezidanta baloto de la jaro 2014. La sekvan tagon registara parolisto anoncis, ke la registaro malposteniĝas pro la daŭra protestado, kaj ke ene de ses monatoj (laŭ iuj informfontoj ene de 60 tagoj) okazu pli frua prezidanta baloto.

Samtage Ben Ali haste forlasis la landon. Por unu tago la ĉefministro Mohamed Ghannouchi transprenis la prezidantan postenon, ĝis la 15-an de januaro la tunizia konstitucia konsilio nomumis la parlamentan prezidanton Fouad Mebazaâ portempa ŝtata prezidanto. Laŭ informo de franca registaro, la edzino kunportis al "ekzilo" unu tunon kaj duono de oro el la nacia banko. La 26-an de januaro, la registaro de Tunizio subskribis internacian arestmandaton por kapto de la eksa prezidanto kaj liaj parencoj - ili estas kulpigataj pri kontraŭleĝa akirado dehavaĵoj kaj ellandigo de mono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]