Nuba komputado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncepta diagramo de nuba komputado

Nuba komputadonubkomputado estas nelokdependa komputado, kie la kunuzataj serviloj provizas rimedojn, programojn, kaj datumojn al komputiloj kaj aliaj aparatoj laŭpete, same kiel la elektra reto. Aŭ pli simple, fora komputado.

Nuba komputado estas natura evoluo de vasta adopto de virtualigo, serv-orientita arkitekturo kaj uzmezura komputado. Detaloj estas kaŝitaj al la konsumantoj, kiuj ne plu bezonas spertojn en, aŭ regon de, la teknologia infrastrukturo "en la nubo" kiu ebligas tion.[1]

Nuba komputado priskribas novan aldonon, konsumon, kaj livemodelon por IT servoj bazitaj sur Interneto, kaj ĝi tipe implicas transinterneta provizo de dinamike etendeblaj kaj ofte virtualigitaj rimedoj.[2][3] Tio estas kromprodukto kaj konsekvenco de la alirfacileco al fora komputadaj loĝejoj ebligitaj de Interneto.[4] Tio ofte aspektas kiel teksaĵbazitaj iloj aŭ aplikacioj kiujn uzantoj povas aliri kaj uzi per teksaĵkrozilo kvazaŭ ĝi estus programo instalita en sia propra loka komputilo.[5]

La National Institute of Standards and Technology (NIST) provizis iom pli objektiva kaj aparta difino ĉi-tie.[6]

La termino "nubo" estas uzata kiel metaforo por Interneto, bazita sur la nuba desegno uzata pasintece, por prezenti la telefonan reton,[7] kaj poste por reprezenti Interneton en komputilreta diagramoj kiel abstraktaĵo de la subetendiĝa infrastrukturo, kiun ĝi simbolas.[8] Tipaj nubkomputadaj provizantoj ofertas komunajn laŭkonektaj laboraj aplikacioj, kiuj estas alireblaj de alia teksaĵa servo aŭ programo, kia teksaĵkrozilo, dum la programo kaj la datumoj troviĝas en serviloj.

Plej multaj nubkomputadaj infrastrukturoj konsistas el servoj liverataj per komunaj centroj kaj konstruataj en serviloj. Nuboj ofte aperas kiel unuopaj alirpunktoj por komputadaj bezonoj de konsumantoj. Komercaj ofertoj estas kutime atendataj por plenumi servkvalitajn (QoS) postulojn de konsumantoj, kaj tipe inkluzivas servnivelajn interkonsentojn (SLAs).[9] La plej gravaj nubaj servprovizantoj inkluzivas Amazon, Rackspace Cloud, Salesforce, Skytap, Microsoft kaj Google.[10][11] Iuj de la pli grandaj IT-firmaoj kiuj aktive partoprenas en nubkomputado estas Huawei,[12] Cisco,[13] Fujitsu, DC Wirenet ,[14] Dell,[15] Red Hat,[16] Hewlett Packard,[17] IBM,[18] VMware, Hitachi kaj NetApp.

Supervido[redakti | redakti fonton]

Komparado[redakti | redakti fonton]

Nuba komputado pruntas karakterizojn de, sed ne devas esti konfuzita kun:

  1. Aŭtonoma komputado — "komputadsistemoj kapablaj pri mem-administrado"[19]
  2. Klienta-servila modeloklienta-servila komputado referencas larĝe al iu ajn disa aplikacio kiu distingas inter servprovizantoj (serviloj) kaj servmendantoj (klientoj)[20]
  3. Krada komputado (grid computing) — "formo de disa komputado kaj paralela komputado, kie 'supera kaj virtuala komputilo' konsistas el grapolo de enretigitaj, malstrikte kuplitaj komputiloj kunakorde agantaj por plenumi tre grandajn taskojn"
  4. Centra komputilo (Mainframe computer) — potencaj komputiloj uzataj precipe de gra,daj organizoj por kritaj aplikacioj, tipe amasdatumaj prilaboradoj kiaj censado, industriaj kaj prikonsumantaj statistikoj, entreprena rimedplanado, kaj transakcia prilaborado.[21]
  5. Uzmezura komputado (Utility computing) — la "pakado de komputadaj rimedoj, kiaj komputado kaj memoro, kiel komputata servo simila al tradicia publika servo, kia elektro";[22]
  6. Samtavole (Peer-to-peer) – disa arkitekturo sen bezono por centra kunordigo, kun partoprenantoj estantaj samtempe kaj provizantoj kaj konsumantoj de rimedoj (male al tradicia klienta-servila modelo)
  7. Servorientita komputado (Service-oriented computing) – nuba komputado provizas servojn rilataj al komputado dum, laŭ reciproka maniero, servorientita komputado konsistas el komputadaj teknikoj, kiuj funkcias kiel "programo-kiel-servo".[23]

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La fundamenta koncepto de Nuba komputado estas ke la komputado estas "en la nubo", t.e. la prilaborado (kaj la rilataj datumoj) ne estas en iu preciza, konata kaj statika loko(j). Tio estas opone al kie la prilaborado okazas en unu aŭ pli da apartaj serviloj, kiuj estas konataj. Ĉiuj aliaj menciitaj konceptoj estas kromaj kaj aldonaj al tiu koncepto.

Ĝenerale, konsumantoj de Nuba komputado ne posedas la fizikan infrastrukturon, ili ŝparas kapitalajn elspezojn per lupreno de uzo de tria-parta provizanto. ili konsumas rimedojn kiel servon kaj pagas nur por la rimedojn, kiujn ili uzas. Multaj nubkomputadaj ofertoj uzas la modelon de uzmezura komputado, kiu similas al la maniero tradiciaj publikaj servoj, kiaj elektro, estas konsumataj, sed aliaj fakturas laŭ abono.

Kune uzi "pereiemajn kaj nemateriajn" komputadrimedo inter multaj uzantoj povas plibonigi la uzprocenton, ĉar la serviloj ne estas nenecese tenataj senlaboraj, kio ebligas forte redukti la kostojn kaj samtempe kreskigi la rapidon de aplikacia produktado. Flanka efiko de tiu metodo estas ke la tuta komputiluzo forte kreskas, ĉar la konsumantoj ne bezonas antaŭvidi ŝarĝpintajn limojn.[24] La nubo fariĝas pli kaj pli asociita al etaj kaj mezaj entreprenoj (EMEj) ĉar en multaj kazoj ili ne kapablas elspezi la sumon necesan por tradicia IT. EMEj tipe disponas pri malpli granda infrastrukturo, malpli da paperlaborado, pli da fleksebleco kaj plieta buĝeto por aĉeti oficejan teknologion. Aldone, EMEj en evolulandoj estas ofte sen la ŝarĝo de instalitaj infrastrukturoj, tiel reduktante la malsimplecon de la instalado de nuba solvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Danielson, Krissi. Distinguishing Cloud Computing from Utility Computing. Ebizq.net (2008-03-26). Arkivita el la originalo je 2017-11-10. Alirita 2010-08-22.
  2. Gartner Says Cloud Computing Will Be As Influential As E-business. Gartner.com. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2010-08-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2011-01-18.
  3. Gruman, Galen. What cloud computing really means. InfoWorld (2008-04-07). Alirita 2009-06-02.
  4. "Cloud Computing: Clash of the clouds", The Economist, 2009-10-15. Kontrolita 2009-11-03.
  5. Cloud Computing Defined Arkivigite je 2017-06-02 per la retarkivo Wayback Machine 17 July 2010. Retrieved 26 July 2010.
  6. NIST.gov - Computer Security Division - Computer Security Resource Center. Csrc.nist.gov. Alirita 2010-08-22.
  7. Writing & Speaking. Sellsbrothers.com. Arkivita el la originalo je 2007-10-03. Alirita 2010-08-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-03. Alirita 2021-08-17.
  8. The Internet Cloud. Thestandard.com. Arkivita el la originalo je 2010-02-11. Alirita 2010-08-22.
  9. Market-Oriented Cloud Computing: Vision, Hype, and Reality for Delivering IT Services as Computing Utilities” (PDF), p. 9. Alirita 2008-07-31..  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-06. Alirita 2022-01-04.
  10. "The Rise of Cloud Computing." Michael Otey. April 2010. windowsITpro.com (2010-04-26). Alirita 2010-08-22.
  11. Lai, Eric. Google, Amazon, Microsoft beef up cloud services. Infoworld.com (2009-08-27). Alirita 2010-08-22.
  12. http://www.huawei.com/enterprise
  13. http://www.cisco.com/en/US/netsol/ns976/index.html
  14. About Us. dcwirenet.com. Alirita 2011-01-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-03. Alirita 2011-01-18.
  15. Dell Cloud Computing Solutions. dell.com. Alirita 2010-11-03.
  16. Red Hat acquires cloud software vendor Makara. infoworld.com. Alirita 2010-12-07.
  17. . Channel Web: “HP, Microsoft Promise Windows Azure Cloud Platform By Year's End.” July 2010. Poeter. Crn.com (2010-07-12). Arkivita el la originalo je 2010-07-17. Alirita 2010-08-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-17. Alirita 2011-01-18.
  18. . Channel Web: “IBM Outlines an Aggressive Cloud Computing Strategy” September 2010. Goldman. internet.com (2010-09-01). Alirita 2010-09-22.
  19. What's In A Name? Utility vs. Cloud vs Grid. Datacenterknowledge.com. Alirita 2010-08-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-01. Alirita 2011-01-18.
  20. Distributed Application Architecture. Sun Microsystem. Alirita 2009-06-16.
  21. Sun CTO: Cloud computing is like the mainframe. Itknowledgeexchange.techtarget.com (2009-03-11). Arkivita el la originalo je 2010-10-29. Alirita 2010-08-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-29. Alirita 2011-01-18.
  22. It's probable that you've misunderstood 'Cloud Computing' until now. TechPluto. Alirita 2010-09-14.
  23. Service-Oriented Computing and Cloud Computing: Challenges and Opportunities. IEEE Internet Computing. Arkivita el la originalo je 2011-04-06. Alirita 2010-12-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-06. Alirita 2011-01-18.
  24. Cloud Computing: The Evolution of Software-as-a-Service. Knowledge.wpcarey.asu.edu. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2010-08-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2011-01-18.