Davido la 5-a (Kartvelio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Davido la 5-a
Persona informo
Naskonomo დავით V
Naskiĝo 30-an de novembro 1112 (1112-11-30)
en Kartvelio
Morto 1-an de januaro 1155 (1155-01-01) (42-jaraĝa)
Religio Kartvela Ortodoksa Eklezio vd
Ŝtataneco Kartvelio vd
Familio
Dinastio Dinastio Bagration vd
Patro Demetrio la 1-a de Kartvelio vd
Gefratoj Georgo la 3-a • Rusudan, daughter of Demetrius I of Georgia vd
Infanoj Demna de Kartvelio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Davido la 5-a (kartvele: დავით V) (m. en 1155), de la bagratida dinastio, estis reĝo de Kartvelio ĉ. 1154-1155.

Li estis pli aĝa filo de la reĝo Demetro la 1-a. Timante ke Demetro farus al sia pli juna filo Georgo heredonton de la trono, Davido provis ribelon en 1130. Finfine, li devigis sian patron abdiki kaj Davido iĝis reĝo en 1154 aŭ 1155.

La kartvelaj kaj armenaj kronikoj estas konfuzitaj koncerne la longon kaj naturo de la regado de Davido la 5-a kaj disputas pri la cirkonstancoj de sia mistera morto. Laŭ la armena kronikisto Vardan Arevelci, li regis dum unu monato kaj estis murdita de liaj nobeloj, Sumbat kaj Ivane Orbeli, kiu faris sekretan interkonsenton kun Georgo, la pli juna frato de Davido. La armena Stepanos Orbeljan, posteulo de la Orbeljana klano, skribante post Vardan, asertis ke Davido regis dum du jaroj kaj neas ajnan familian implikiĝon en la murdo de la reĝo kaj diras ke Georgo ĵuris je sia rega frato ke li regus nur ĝis la filo de Davido, Demna, atingus sian maturiĝon, sed tiam cedanta lian voton. Li asertas ke la Orbelianoj estis la atestantoj de tiu voto kaj ke ili gvidis la ribelon de 1177 por reestigi Demnan, kiu nun estis plenkreska, al lia legitima pozicio. Kartvelaj kronikoj diras ke la regado de Davido daŭris dum ses monatoj, sed singarde evitas ajnan mencion de la cirkonstancoj de lia morto.