Johann Adam Hiller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Adam Hiller
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1728 (1728-12-25)
en Osiek Łużycki
Morto 16-an de junio 1804 (1804-06-16) (75-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de LepsikoKruclernejo
Familio
Infano Friedrich Adam Hiller
Okupo
Okupo komponistodirigentoĥorestro • muzikologo • muzikhistoriisto • muzikkritikisto
vdr
Memortabulo por Johann Adam Hiller, okcidenta frontono de la Thomaspreĝejo je Lepsiko

Johann Adam Hiller, ĝis 1763 Hüller (* 25-an de decembro 1728 en Wendisch-Ossig (nun Osiek Łużycki) ĉe Görlitz; † 16-an de junio 1804 en Lepsiko) estis germana komponisto, muzikverkisto kaj kapelmajstro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hiller vizitis ĝis 1745 la gimnazion en Görlitz, lernis pianoludadon kaj ĝeneralbason ĉe Kreuz-gimnazio en Dresdeno, iris en 1751 al Lepsiko kaj komencis tiutempe jurstudon ĉe Universitato de Lepsiko. En 1754 li fariĝis dominstruisto ĉe Heinrich von Brühl, kun kiu li iris al Lepsiko en 1758. En 1759 li fondis la unuan germanan muzikrevuon Der musikalische Zeitvertreib. En la jaro 1763 Hiller reekprenis la tradicion de la lepsika Granda Koncerto, en 1743 fondita fare de librokomercisto Johann Friedrich Gleditsch kaj ekde 1756 ĉesigita pro la Sepjara Milito .

Ekde 1766 ĝis 1770 li eldonis la Wöchentlichen Nachrichten, die Musik betreffend (ĉiusemajnaj novaĵoj rilate muzikon). Ekde 1771 Hiller estris kantlernejon en Lepsiko, el kiu evoluis famaj kantistinoj. En la jaro 1775 li fondis la Muzikpraktikantan Societon, kies koncertoj okazis komence en la lepsika domo Königshaus, ekde 1781 finfine en Gewandhaus. Per tio li estis la unua Gewandhaus-orkestrestro.

En 1782 li instalis en Mitau la orkestron de Duko Petro de Kurlando. La 19-an de majo 1786 li organizis en la Berliner Dom prezentadon de "Mesio". Por ĉi tiu prezentado kaj por tiu okazanta la 3-an novembron samjare en la universitata preĝejo je Lepsiko Hiller entreprenis prezentopraktikajn ŝanĝojn, kiu donos al la verko novan impulson en la Händel-renesanco. Jaron poste Hiller faris similaĵojn pri la oratorio "Judas Maccabäus" de Händel. Ekde 1789 ĝis 1801 Hiller estis Thomas-kantoro de la Thomas-lernejo. Krome Hiller estis dumtempe muzikdirektisto ĉe la Thomas-preĝejo kaj orgenisto ĉe la preĝejo Neukirche. En 1832 oni starigis honore al li apud la Thomas-preĝejo monumento.

Hiller muzikigis serion da kantoteatraĵoj (i.a. Der Teufel ist los 1766, Lottchen am Hofe 1767, Die Liebe auf dem Lande 1768, Die Jagd 1770 kaj Der Dorfbalbier 1771; ĉiuj laŭ libretoj de Christian Felix Weiße), kiuj validas kiel antaŭŝtupo de la germana ludopero. Krome li verkis lidojn, kantatojn kaj eklezian muzikon. Lia filo Friedrich Adam ankaŭ fariĝis komponisto.

Hiller estis protektanto kaj instruisto de kantistino Gertrud Schmähling.

Postmoran honorigon li spertis okaze de la 200-jara naskiĝdatreveno en sia hejmloko Wendisch Ossig. Kadre de la dimanĉa prediko Pastro Rochowski memorigis pri la grava filo de la vilaĝo. Poste oni plantis tilion (Hiller-tilion) kaj inaŭguris memorŝtonon.

Temo el la kantoteatraĵo de Hiller Der Aerndtekranz konsistigis la bazon por la komponaĵo Variacioj kaj fugo pri temo de J. A. Hiller op. 100, finfarita de Max Reger en 1907 .

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

laŭtempe

  • Wöchentliche Nachrichten und Anmerkungen die Musik betreffend, 4 Bände; Leipzig 1766-70, R.: Hildesheim 1970
  • Anweisung zum musikalisch-richtigen Gesange; Leipzig 1774, 2. Aufl. 1798
  • Anweisung zum musikalisch-zierlichen Gesange; Leipzig 1780, R.: Leipzig 1976 Google Books
  • Georg Friedrich Händels Te Deum Laudamus zur Utrechter Friedensfeyer ehemals in Engländischer Sprache componirt, und nun mit dem bekannten lateinischen Texte herausgegeben von Johann Adam Hiller, Leipzig, 1. IX. 1780
  • Ueber die Musik und deren Wirkungen, Leipzig 1781. R: Leipzig 1974.
  • Lebensbeschreibungen berühmter Musikgelehrten und Tonkünstler neuerer Zeit. Leipzig 1784, Nachdruck: Edition Peters 1979.
  • Drey Melodien zu Wir glauben all’ an einen Gott; zwo neue, und die alte verbessert von Johann Adam Hiller. Leipzig, bey Adam Friedrich Böhme, 1790.
  • Kurze und erleichtete Anweisung zum Singen für Schulen in Städten und Dörfern; Leipzig 1792
  • Anweisung zum Violinspielen, für Schulen, und zum Selbstunterrichte, nebst einem kurzgefaßten Lexicon der fremden Wörter und Benennungen in der Musik; Leipzig(?) 1792

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rochus Freiherr von Liliencron: Hiller, Johann Adam. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 12, Duncker & Humblot, Leipzig 1880, S. 420–423.
  • Georgy Calmus: Die ersten deutschen Singspiele von Standfuss und Hiller (1908) Internet Archive
  • Doris Mundus: Denkmal gesucht. Vom Denkstein für Johann Adam Hiller bis zum Denkmalsrest an der Thomaskirche (Johann Adam Hiller. Kamprad 2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Adam Hiller » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3397502 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)