Jicĥak Kaduri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jicĥak KADURI (naskiĝis ĉ. 1900 en Irako, mortis la 28-an de januaro 2006 en Jerusalemo) - ortodoksa rabeno kaj kabalisto.

Naskiĝis en BagdadoBasra, sur la teritorio de Irako, kiu tiutempe eniris la Otomanan Imperion; la naskiĝdato ne estas konata, plej verŝajne koncernas finon de la 19-a jarcento (oni indikas 1891-1905). Li lernis i.a. sub gvido de la rabeno Ben Ish Chai (mortinta en 1909) en Jerusalemo. Dum kelka tempo servis en brita armeo kiel tradukisto. En 1922 revenis al Jerusalemo kaj studis en rabenaj talmudaj altlernejoj. En la lernejo Porat Yosef estis lernanto de la rabeno Saliman Eliyahu, patro de la pli posta ĉefa rabeno Mordechai Eliyahu.

En 1948 translokiĝas de la Malnova Urbo en Jerusalemo al la kvartalo Buĥarim. En 1960 ekgvidis la lernejon Porat Yosef, kaj poste la alian Nachalat Yitzchak. Li gajnis famon de unu el la plej eminentaj nuntempaj kabalistoj kaj konantoj de Torao. Apartan estimon montris al li sefardoj. Diskonigataj estis liaj fotoj kun lia beno.

Rabenon Kaduri estimis politikistoj de Israelo. Partio Ŝas atribuis al li sian balotan sukceson en 1996 pere de liaj preĝoj kaj amuletoj; la similan influon Kaduri povis havi en 1999 dum elekto de Moŝe Kacav al prezidento de Israelo. En 1997 la rabeno apelaciis al la reĝo de Jordanio Husajn ibn Talal por paca agado en la regiono; unu jaron pli poste li renkontiĝis kun la reĝo konata de multaj agoj kontraŭ Israelo.

Iicĥak Kaduri mortis pro pneŭmonito en la aĝo de pli ol 100 jaroj post pli longa restado en hospitalo. La prezidento Moŝe Kacav dum sia postmorta rememorigo nomis lin "unu el la plej grandaj israelaj rabenoj". Dum la enteriga ceremonio partoprenis pli ol 100 miloj da homoj. Kaduri havis multajn disĉiplojn, sed oni ne scias ĉu li postlasis skribitajn verkojn.

Li estis dufoje edziĝinta; post morto de la unua edzino Sara en 1990, malgraŭ sia aĝo li refoje edziniĝis konforme al la juda tradicio postulanta al viro trovi edzinon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]