Ludoviko la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la Granda
Reĝo de Hungario kaj Pollando
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Blazono de Ludoviko la 1-a, kiu enhavas la anĵuan, hungaran, polan kaj dalmatian blazonojn
Blazono de Ludoviko la 1-a, kiu enhavas la anĵuan, hungaran, polan kaj dalmatian blazonojn
Persona informo
I. Lajos magyar király
Naskiĝo 5-an de marto 1326 (1326-03-05)
en Visegrád
Morto 10-an de septembro 1382 (1382-09-10) (56-jaraĝa)
en Trnava
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Dinastio Anĵuo-Sicilio
Patro Karolo la 1-a de Hungario vd
Patrino Elizabeth of Poland, Queen of Hungary vd
Gefratoj Andreo de Hungario • Stephen, Duke of Slavonia • Coloman of Hungary • Catherine of Hungary, Duchess of Świdnica vd
Edz(in)o Margareta de Bohemio, reĝino de Hungario • Elizabeth of Bosnia vd
Infanoj Catherine of Hungary • Maria la 1-a de HungarioJadviga de Pollando vd
Profesio
Okupo monarko vd
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 13421382
Antaŭulo Karolo la 1-a
Sekvanto Maria
Reĝo de Pollando
Dum 13701382
Antaŭulo Kazimiro la 3-a
Sekvanto Jadviga
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Skulptaĵo de Ludoviko la 1-a
Mapo pri regadoj de Ludoviko la 1-a
Valora mono de Ludoviko la 1-a

Ludoviko la 1-a de Hungario, pole Ludwik Węgierski/ Wielki/ Andegaweński (= "Ludoviko la Hungara/ la Granda/ la Anĵua"), hungare Nagy Lajos (= "Ludoviko la Granda") (naskiĝis la 5-an de marto 1326 en Visegrád, mortis la 10-an de septembro 1382 en Nagyszombat) estis kavalira hungara kaj pola reĝo. Li estis en la hungara historio la plej potenca kaj impona reĝo. Dum lia regado Hungara reĝlando apartenis al la grandpotencoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ludoviko naskiĝis la 5-an de marto 1326 en Visegrád, kiel tria filo. Lia patro estis reĝo Karolo la 1-a. Kiel reĝido, li edukiĝis en alta nivelo parolinte hungare, france, latine, itale kaj germane. Helpe de la patro frue li komencis politikadi. Ludoviko estis 16-jara, kiam li surtroniĝis en Székesfehérvár. Li bataladis en Serbio en 1348, post jardeko kontraŭ Venecia respubliko, dume konkeris Dalmation. Li dufoje aranĝis sukcesajn militirojn kontraŭ Napolo. Poste li bataladis oriente, li venkis la tatarojn kaj akiris nordan Bulgarion. En 1370 li ricevis la polan tronon en Krakovo. Post 7 jaroj li konkeris Litovion kaj faris la litovojn kristanaj.

Li edziĝis dufoje, nur filinojn li havis de la 2-a edzino. Ludoviko mortis en Nagyszombat la 10-an de septembro 1382 kaj entombiĝis en Székesfehérvár. La nova hungara reĝo iĝis Maria, la pola Jadviga.

La hungara pensmaniero taksas lin granda reĝo, kie dum la regado 3 maroj lavis limojn de Hungario. Lia plej fama skulptaĵo troviĝas en Placo de Herooj. En Budapeŝto estas nomumita vojo, ne impona.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]