Morón de Almazán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morón de Almazán
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42223
Demografio
Loĝantaro 198  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 2° 25′ U (mapo)41.414722222222-2.4127777777778Koordinatoj: 41° 25′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 004 m [+]
Areo 62 km² (6 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Morón de Almazán (Provinco Sorio)
Morón de Almazán (Provinco Sorio)
DEC
Morón de Almazán
Morón de Almazán
Situo de Morón de Almazán
Morón de Almazán (Hispanio)
Morón de Almazán (Hispanio)
DEC
Morón de Almazán
Morón de Almazán
Situo de Morón de Almazán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Morón de Almazán [+]
vdr

Morón de Almazán [moRON dealmaZAN] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la sudokcidento de la provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
Loko de Morón de Almazán en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 191 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 800 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 49 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi enhavas la loĝlokojn Morón de Almazán kaj Señuela.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado en la 12-a jarcento. En la 13-a jarcento la fortikaĵo ludis gravan rolon en la limaj bataloj inter Kastilio kaj Aragono. En la 14-a jarcento la urbo pasis tra manoj de diversaj nobeloj.

Estis fervoja stacio inter 1895 kaj 1985.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la placo kun la preĝejo kun mirinda platereska turo kaj la palaco de Mendoza, la pilorio kaj la Provinca Muzeo de la Popola Vestaĵaro.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]