Fresno de Caracena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fresno de Caracena
municipo en Hispanio
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierras del Burgo
Poŝtkodo 42311
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 3° 5′ U (mapo)41.4525-3.0905555555556Koordinatoj: 41° 27′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 952 m [+]
Areo 16,78 km² (1 678 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fresno de Caracena (Provinco Sorio)
Fresno de Caracena (Provinco Sorio)
DEC
Fresno de Caracena
Fresno de Caracena
Situo de Fresno de Caracena
Fresno de Caracena (Hispanio)
Fresno de Caracena (Hispanio)
DEC
Fresno de Caracena
Fresno de Caracena
Situo de Fresno de Caracena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresno de Caracena [+]
vdr

Fresno de Caracena [FRESno dekaraZEna] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Fresno de Caracena estas etimologie komprenebla kiel Frakseno de Caracena, alude al la proksima loĝloko Caracena.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Tierras del Burgo en la okcidento de la provinco Sorio.
Loko de Fresno de Caracena en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 20 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 360 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 77 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter Villanueva de Gormaz kaj Carrascosa de Abajo. La municipo enhavas la loĝlokojn Fresno de Caracena, Río Manzanares kaj Río Tielmes.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la Alfoz de Gormaz ĝis la 17-a jarcento kiam ĝi akiris sendependecon kiel vilaĝo, ekapartenante al la senjorlando de la Markizoj de Berlanga.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la pilorio kaj la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]