Suellacabras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suellacabras
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42189
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 31  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 2° 13′ U (mapo)41.8525-2.2233333333333Koordinatoj: 41° 51′ N, 2° 13′ U (mapo) [+]
Alto 1 182 m [+]
Areo 39 km² (3 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Suellacabras (Provinco Sorio)
Suellacabras (Provinco Sorio)
DEC
Suellacabras
Suellacabras
Situo de Suellacabras
Suellacabras (Hispanio)
Suellacabras (Hispanio)
DEC
Suellacabras
Suellacabras
Situo de Suellacabras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Suellacabras [+]
vdr

Suellacabras [sŭeljaKAbras] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco. La loknomo Suellacabras signifas en la hispana Kapra Senfeligejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Loko de Suellacabras en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 39,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 25 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 30 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn El Espino kaj Suellacabras.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis El Espino.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejoj, elstare aparta la romanika preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]