Tein Sein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tein Sein
သိန်းစိန်
Persona informo
သိန်းစိန်
Naskiĝo la  20-an de aprilo 1945(nun 1945-04-20) (nun 78-jara)
en Ngapudaw Township
Religio Teravado vd
Ŝtataneco Birmo vd
Alma mater Defence Services Academy vd
Partio Unia Solidara kaj Evolua Partio
Familio
Edz(in)o Ĥin Ĥin Ŭin
Infanoj Yin Thuza Thein vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
prezidanto de Birmo (Mjanmao)
Dum februaro 2011
Antaŭulo Tan Ŝŭe
ĉefministro de Birmo
Dum oktobro 2007 (fakte jam ekde aprilo) – februaro 2011
Antaŭulo Soe Ŭin
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tein SEIN, ankaŭ literumata Thein Sein (birme သိန်းစိန်‎, naskiĝis la  20-an de aprilo 1945(nun 1945-04-20), do nun 78-jara) estas birma politikisto. Oficiale ekde oktobro 2007, fakte jam ekde aprilo de tiu jaro, li estis la ĉefministro de la lando, ĝis la 4-an de februaro 2011, la parlamento de Birmo elektis lin ŝtata prezidanto. Por li voĉdonis 408 parlamentanoj el 659.

Ĉefministro[redakti | redakti fonton]

Thein Sein estis nomumita transira ĉefministro de Birmo en aprilo 2007 fare de la rega armea ĥunto, anstataŭigante la malsaniĝintan politikiston Soe Ŭin. La 24-an de oktobro de tiu jaro, li iĝis la oficiala posteulo de Soe Ŭin, post kiam la antaŭulo mortis la 12-an de oktobro.

Sein havis la postenon de unua sekretario en la rega Ŝtata Paca kaj Evolua Konsilio, la nacia registaro. Li estas la kvara plej altranga generalo de Birmo, kaj ankaŭ funkcias kiel estro de la registare subtenata Nacia Konferenca Kunvena Komisiono. Tein Sein gvidis altnivelajn traktadojn kun la registaroj de Bangladeŝo kaj Kamboĝo, en sia unua eksterlanda vojaĝo post la nomumo kiel ĉefministro, ankaŭ kun tiuj de Laoso kaj Vjetnamo.

Baloto de 2010[redakti | redakti fonton]

Kiel gvidanto de la Unia Solidara kaj Evolua Partio, unu el la partioj konkurantaj en la ĝenerala baloto de 2010, li kaj sia partio gajnis tiun baloton. La 4-an de februaro 2011, li sekve estis nomumita ŝtata prezidanto.