Carlos Ulrrico Cesco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Ulrrico Cesco
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1910 (1910-11-24)
en General Arenales Partido
Morto 5-an de novembro 1987 (1987-11-05) (76-jaraĝa)
en San Juan
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo astronomo
vdr
Malkovritaj asteroidoj : 20
1770 Schlesinger 10-a de majo 1967 kun A. R. Klemola
1829 Dawson 6-a de majo 1967 kun A. R. Klemola
1867 Deifobo 3-a de marto 1971 kun A. G. Samuel
1917 Kujo 1-a de januaro 1968 kun A. G. Samuel
1919 Clemence 16-a de septembro 1971 kun J. Gibson
1920 Sarmiento 11-a de novembro 1953 kun J. Gibson
1958 Ĉandro 24-a de septembro 1970
1991 Darwin 6-a de majo 1967 kun A. R. Klemola
2308 Schilt 6-a de majo 1967 kun A. R. Klemola
2399 Terradas 17-a de junio 1971
2504 Gaviola 6-a de majo 1967 kun A. R. Klemola
3833 Calingasta 27-a de septembro 1971 kun J. Gibson
5299 Bittesini 8-a de junio 1969
5757 Tichá 6-a de majo 1967 kun A. R. Klemola
6810 Juanclaria 9-a de aprilo 1969
8127 Beuf 27-a de aprilo 1967
8128 Nikomako 6-a de majo 1967 kun A. R. Klemola
10450 Girard 6-a de majo 1967 kun A. R. Klemola
11437 Cardalda 16-a de septembro 1971 kun J. Gibson
(30720) 1969 GB 9-a de aprilo 1969

Carlos Ulrrico CESCO (mortinta en 1987) estis argentina astronomo. Lia nomo estas foje misskribita Carlos Ulrico Cesco. Li estas frato de Ronaldo P. Cesco kaj patro de Mario Reynaldo Cesco, ambaŭ argentinaj astronomoj.

Carlos Ulrrico Cesco estis disĉiplo de la astronomo kaj inĝeniero Félix Aguilar. La 28-an de septembro 1953 li partoprenis, kun la aliaj astronomoj Bernhard Dawson kaj Juan Nissan, je la fondo en la provinco San Juan de la tria observatorio de Argentino, kiu estis nomita Observatorio Félix Aguilar.

Tio observatorio estis renomita "Estación Astronomica Carlos Ulrrico Cesco" en 1990.

Li malkovris aŭ kunmalkovris 20 asteroidojn. La asteroido 1571 Cesco[1] ricevis lian nomon en lia honoro kaj en tiu de lia frato.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]