Lucie Mannheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucie MANNHEIM [Luci Manhajm] (naskiĝis la 30-an de aprilo 1899 en Köpenick, mortis la 18-an de julio 1976 en Braunlage) estis germana aktorino, juddevena.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lucie Mannheim naskiĝis en Köpenick, kiu nuntempe estas parto de Berlino. En la jaro 1916 ŝi komencis sian karieron kiel teatra aktorino, ĝis 1933 ŝi laboris en Kenigsbergo kaj Berlino.

Ekde 1923 ŝi aperis en diversaj mutfilmoj. Post ŝia unua sonfilmo (Madame wünscht keine Kinder, 1933) ŝi forlasis Germanion kaj fuĝis al Britio. En Londono ŝi laboris teatre, krome ŝi subtenis la germanlingvan programon de BBC. En la jaro 1935 ŝi havis rolon en la filmo The 39 steps de Alfred Hitchcock. En 1941 ŝi edziniĝis al la brita aktoro Marius Goring.

Dum la Dua Mondmilito ŝi ofte apelaciis al la germanaj soldatoj fini la militon. Ŝi kantis kontraŭ-Hitleran version de la ŝlagro Lili Marleen (origine kantitan de Lale Andersen) kaj partoprenis propagandan filmon The True Story of Lilli Marlene.

Post 1949 ŝi denove vizitadis Germanion, en 1953 ŝi denove ekloĝis tie kaj daŭrigis sian aktoran karieron. Sian lastan rolon ŝi en 1970 prezentis en la televida produktaĵo Cher Antoine oder Die verfehlte Liebe.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1923: Der Puppenmacher von Kiang-Ning
  • 1923: Der steinerne Reiter
  • 1923: Die Prinzessin Suwarin
  • 1929: Atlantik
  • 1931: Danton
  • 1933: Madame wünscht keine Kinder
  • 1935: The 39 Steps
  • 1936: The High Command
  • 1936: East Meets West
  • 1943: The True Story of Lilli Marlene
  • 1943: Yellow Canary
  • 1944: Hotel Reserve
  • 1952: So Little Time
  • 1952: Nachts auf den Straßen
  • 1952: Der Mann, der sich selbst nicht kannte
  • 1953: The Man Who Watched the Trains Go By
  • 1953: Ich und Du
  • 1954: Die Stadt ist voller Geheimnisse
  • 1955: Du darfst nicht länger schweigen
  • 1957: Frauenarzt Dr. Bertram
  • 1958: Gestehen Sie, Dr. Corda!
  • 1958: Ihr 106. Geburtstag
  • 1958: Der eiserne Gustav
  • 1959: Arzt aus Leidenschaft
  • 1960: Der letzte Zeuge
  • 1965: Bunny Lake ist verschwunden

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]