Ferdinand David

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand David
Persona informo
Naskonomo Ferdinand Ernst Victor Carl David
Naskiĝo 19-an de junio 1810 (1810-06-19)
en Hamburgo
Morto 18-an de julio 1873 (1873-07-18) (63-jaraĝa)
en Klosters-Serneus
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hamburgo
Familio
Frat(in)oj Louise Dulcken • Therese Meyer
Edz(in)o Sophie David
Infanoj Peter Julius Paul David • Isabella Eckardt
Okupo
Okupo koncertmajstro • muzikinstruisto • dirigentoviolonisto • universitata instruisto • komponisto • komponisto de klasika muziko
vdr

Ernst Victor Carl Ferdinand David (20-an de januaro 1810 en Hamburgo; 19-an de julio 1873 en Klosters) estis germana violonisto kaj komponisto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Krom kvin violonkonĉertoj kaj pluraj konĉertaĵoj por blovinstrumentol David komponis ankaŭ konatan "devigaĵon", kiu ne estas forpensebla el la nuna konĉertoliteraturo por trombono – sian trombonkonĉerton en E♭-maĵoro (op. 4). Estas mendokomponaĵo, muzika dankesprimo al unu el liaj kolegoj, Karl Traugott Qeisser, kiu muzikis kun li en lia arĉkvarteto. Tiu ĉi ne nur estis talenta vjolisto; ankaŭ kiel trombonisto li estis konata transregione. Li devenis el blovistofamilio, kiu tenis multajn soloistopostenojn en Lepsiko, sed ankaŭ en la orkestro je Dresdeno. La unua prezentado de la trombonkonĉerto okazis en la lepsika Gewandhaus. Krome Ferdinand David komponis du simfoniojn, unu operon (Hans Wacht, 1852), ĉambromuzikon kaj aron da lidoj. Laŭstile li apartenas al la komponistoj de la romantismo. Apartan gravecon akiris liaj aranxaĵoj de violonkomponaĵoj, ekzemple de tiuj komponitaj de Francesco Maria Veracini, Pietro Locatelli kaj Johann Gottlieb Goldberg. ankaŭ la kompletajn pianotriojn de Beethoven li eldonis ĉe C.F. Peters. En 1843 David aranĝis la sonatojn kaj partitojn de Johann Sebastian Bach por soloviolono.

Verkregistro[redakti | redakti fonton]

  • op. 3 Concertino pour violon
  • op. 4 Concertino für Posaune und Orchester (Posaunenkonzert)
  • op. 5 Introduction et Variations
  • op. 6 Introduction et Variations sur un thème russe E-Dur
  • op. 7 Introduction, Adagio et Rondeau (Orchesterwerk)
  • op. 8 Introduction et Variations
  • op. 9 6 Caprices
  • op. 10 Concerto pour violon No. 1
  • op. 11 Introduction et Variations sur un thème de Mozart A-Dur
  • op. 12 Concertino für Fagott und Orchester (1838)
  • op. 13 Introduction et Variations
  • op. 14 Concerto pour violon No. 2
  • op. 15 Introduction et Variations
  • op. 16 Andante und Scherzo Capriccioso (Orchesterwerk)
  • op. 17 Concerto pour violon No. 3
  • op. 18 Konzert-Variationen
  • op. 19 Introduction et Variations brilliantes
  • op. 20 6 Caprices
  • op. 21 Introduction et Variation
  • op. 22 Concert-Polonaise
  • op. 23 Concerto pour violon No. 4
  • op. 24 Zwölf Salonstücke (Duo)
  • op. 25 Salon-Duett über ein Lied von E. Haase (Duo)
  • op. 26 Sechs Lieder (Buch I) (Lied)
  • op. 27 Sechs Lieder (Buch II) (Lied)
  • op. 28 Fünf Salonstücke (Duo)
  • op. 30 Bunte Reihe (Duo)
  • op. 32 Streichquartett
  • op. 34 Sieben Stücke für Cello (Duo)
  • op. 35 Concerto pour violon No. 5 [Violinkonzert Nr. 5]
  • op. 36 Kammerstücke (Duo)
  • op. 37 Vier Märsche
  • op. 38 Streichsextett
  • op. 39 Etüden Dur und Moll (Nr. 6 „Am Springquell“)
  • op. 40 Trois Impromptu en forme de valse
  • op. 41 Nachklänge (Duo)
  • op. 42 Festmarsch
  • op. 43 Suite
  • op. 44 24 Etüden für Anfänger
  • op. 45 18 Etüden
  • op. 46 Aus der Ferienzeit 1 (Duo)
  • op. 47 Aus der Ferienzeit 2 (Duo)
  • op. 48 Aus der Ferienzeit 3 (Duo)
  • op. 49 Aus der Ferienzeit 4 (Duo)
  • op. 50 Aus der Ferienzeit 5 (Duo)

Sen verknumero[redakti | redakti fonton]

  • Canon für 3 Violinen (1852)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Moritz Fürstenau: David, Ferdinand. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 4, Duncker & Humblot, Leipzig 1876, S. 784 f.
  • Dadelsen, Georg von: David, Ferdinand. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 3, Duncker & Humblot, Berlin 1957, S. 535 f.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Ferdinand David » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.