Guy de Maupassant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guy de Maupassant
Persona informo
Guy de Maupassant
Naskonomo Henry-René-Albert-Guy de Maupassant
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1850 (1850-08-05)
en Tourville-sur-Arques
Morto 6-an de julio 1893 (1893-07-06) (42-jaraĝa)
en Passy, Parizo,  Tria Respubliko de Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per sifiliso vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Q124356325 vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV • Lycée Pierre-Corneille • Q123138282 vd
Subskribo Guy de Maupassant
Familio
Patro Gustave de Maupassant vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Joseph Prunier • Guy de Valmont • Maufrigneuse vd
Okupo novelisto • dramaturgoĵurnalisto • romanisto • verkisto • poeto vd
Laborkampo literaturoteatroĵurnalismo vd
Aktiva dum 1880– vd
Verkado
Verkoj Bel-Ami ❦
Boule de Suif vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guy DE MAUPASSANT (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1850 en la Château de Miromesnil (Kastelo Miromesnil) en la komunumo Tourville-sur-Arques, situanta en departemento Seine-Maritime, regiono Normandio Fécamp; mortis la 6-an de julio 1893) estis franca verkisto, aŭtoro de romanoj kaj fabeloj.

Li naskiĝis en Fécamp kaj ne en la kastelo de Miromesnil, kvankam lia patrino pro snobismo volis kredigi ĝin. Admiranto kaj amiko de Gustave Flaubert, li publikigis sian unuan novelon, «Boule de Suif», en la Manifesto de la Naturalismo de la Vesperoj de Medano (Soirées de Médan), organizitaj de Émile Zola en 1880.

Tiu novelo ebligis al Maupassant esti lanĉita en la verkarto kaj obteni ian sukceson; li fariĝis aŭtoro de naturalismaj fabeloj kaj noveloj, liaj plej ŝatataj temoj estis la vivo de la normandaj kamparanoj, de la et-burĝoj, en kiuj li rakontas pri amaj aventuroj aŭ pri frenezecaj halucinoj: La Maison Tellier (1881), Les Contes de la Bécasse (1883).

En pluraj el liaj fabeloj, kiel «Fort comme la mort» (1889), oni trovas ĉe li tiun timon pri la morto laj pri la supernatureco, kiu parte respondecas pri lia estonta freneziĝo, kaj eĉ ian kruelecon en «Mademoiselle Cocotte» aŭ «Le Noyé». Li ankaŭ publikigis romanojn: Une vie (1883), Bel-Ami (1885), Une partie de campagne.

Trafita de nervozaj perturboj (sekvoj de sifiliso) li mortis preskaŭ freneza en la kliniko de D-ro Blanche kaj estis entombigita en la pariza tombejo de Montparnasse.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La Normandaj Rakontoj

Citaĵo
 Jen unu el la plej belaj verkoj ĝis nun aperintaj; elstara tiel laŭ eksteraĵo kiel laŭ enhavo, pri kiu la esperantistaro prave povas fini, kaj kiu

inde reprezentas nian tradukitan literaturon. Ĝi enhavas 18 novelojn de la fama franca rakontisto Guy de Maupassant (1850-1893), zorge elektitajn de la tradukinto, kiu mem naskiĝis en la regiono, kies loĝantoj rolas en ĉi tiu verko. Per akra observemo kaj elstara rakonta talento Guy de Maupassant vivigas al ni la loĝantojn de la kampara regiono de Normandio kaj iliajn karakterizajn ecojn: ruzecon, avareco kaj energion, kaj kvankam kelkaj epizodoj ŝajnas apenaŭ kredeblaj, ili tamen baziĝas sur efektivaj okazaĵoj. La rakontoj estas tiel interesaj, ke estas malfacile fermi la libron antaŭ ol oni atingis la lastan paĝon. Estas neeble citi ĉiujn rakontojn, aŭ fari elekton, ĉar ĉiuj ja estas majstroverketoj, jen vekantaj simpation, jen kompaton aŭ ridemon. Kiel vivantaj personoj aperas antaŭ ni La Boitelle, la kompatinda mastro Hauchecorne, la ruza Chicot, la avara sinjorino Lefebvre, la dika Toni-mia-Brando, kafejestro de Toutnevent, patro Milon kaj la aliaj tipoj kiuj estas priskribataj en ĉi tiu verko. Laŭdon al la tradukinto, ĉar ankaŭ laŭ lingva vidpunkto la verko estas elstara. La rakontoj legigas kvazaŭ ili estus originalaĵoj. Iom nekutima vortordo, kelkloke konstatebla, kiu estas uzata por konservi la koloron de la dialekto, ne tro ĝenas kaj volonte oni pardonas al la tradukinto kelkajn pekojn pri la apliko de la refleksiva pronomo, eraran uzon de absoluta participo (p. 74) kaj kelkajn aliajn negravajojn. Kvankam mankas klarigoj de kelkaj vortoj, kiujn oni vane serĉas en P.V. ( sirnio, volovano, taluso, ararako ), ilia traduko apenaŭ prezentos

malfacilajojn. La libro krome enhavas antaŭparolon de la tradukinto kaj enkondukon de H. Defontaine, kiu reĝustigas eraran juĝon pri la aŭtoro. Multaj intertekstaj bildoj, ok tutpagaj reproduktaĵoj, el kiuj du koloraj kaj geografia karto de Normandio kontribuas al la ĉiurilate alta nivelo de la verko, kiun eldonis Eldona Societo Esperanto, Stockholm. 
— A. J. K. Belga Esperantisto - Numero 322, Aprilo, 1954