Krimea astrofizika observatorio
Koordinatoj: 44° 43′ 36″ N 34° 00′ 57″ O / 44.72667 °N, 34.01583 °O (mapo)
La Krimea astrofizika observatorio (ukraine Кримська астрофізична обсерваторія) estas observatorio en Ukrainio konstruita je la alto 600 m en la loĝloko Nauĉno.
Ĝi ekzistas de 1900. Tiam estis la privata observatorio kreita de la riĉa astronomia ŝatanto Nikolaj Sergejeviĉ Maljcov (cirile Николай Сергеевич Мальцов). En 1912 li donacis ĝin al la Observatorio Pulkovo.
Dum la Dua Mondmilito ĝi estis preskaŭ tute detruita; en junio 1945 la soveta registaro decidis ripari ĝin, kaj profitis de tio por renovigi la Simeizan observatorion kaj dependigi ĝin al la Krimea astrofizika observatorio.
Tie estis instalita teleskopo ricevita el la Observatorio de Berlino-Babelsberg, kiel milita reparacio.
Kiam Sovetunio malaperis, la observatorio iĝis ukrainia, sed daŭris kunlabori kun Rusio kaj aliaj eŭropaj landoj.
Ekde 1947 ĝi eldonas la Bultenon de la Krimea astrofizika observatorio (ekde 1977 en angla: Bulletin of the Crimean Astrophysical Observatory[1]).
En la observatorio estis malkovritaj 1285 asteroidoj[2] (ĝis la 30-a de januaro 2010).
Fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Suna teleskopo de la observatorio
-
Teleskopo el Babelsberg
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bulletin of the Crimean Astrophysical Observatory, el ALLERTON PRESS, INC Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Minor Planet Discovery Sites (angle)