Juan Crisóstomo de Arriaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Crisóstomo de Arriaga
Persona informo
Naskonomo Juan Crisóstomo Jacobo Antonio de Arriaga y Balzola
Naskiĝo 27-an de januaro 1806 (1806-01-27)
en Bilbao
Morto 17-an de januaro 1826 (1826-01-17) (19-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Juan Crisóstomo Jacobo Antonio de Arriaga y Balzola (27-a de januaro de 1806 - 17-a de januaro de 1826) estis hispana komponisto. Li mortiĝis kiam estis nur 19jaraĝa pro tuberkulozo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Bilbao kiel la oka filo, kvankam jam tri estis mortintaj antaŭ lia nasko. La patro, Juan Simón de Arriaga, orgenisto en Berriatúa, instruis lin per la fundamento de la muziko. Li iĝis disĉiplo de Faustino Sanz, renoma violonisto. 11jaraĝa li jam komponis kaj reprezentis verkojn en la muzikaj societoj de Bilbao.

Kiam li estis nur 15jaraĝa lia patro decidis, ke li sekvu instruon en la Konservatorio de Parizo, kie li studis violonon ĉe Pierre Baillot, armonion ĉe François-Joseph Fétis kaj kontrapunkto ĉe Luigi Cherubini. En tiu konservatorio li estis nomumita helpoprofesoro de Fetís en 1824. Li mortiĝis en Parizo 19jaraĝa, sekve de pulma malsano.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Lia verkaro, el kiu eldoniiĝis nur la kvartetoj, forgesiĝis ĝis fino de la 19a jarcento, kaze de la movado de la eŭska naciismo, kiam iĝis mito pro lia enorma ebluso pli ol pro liaj finitaj verkoj. En lia naskiĝloka Bilbao oni konstruis teatron kiu havas lian nomon (Teatro Arriaga) kaj oni starigis monumenton al li. Krome la aktuala konservatorio de Bilbao havas ankaŭ saman nomon.

Lia muziko rilatas al tiu de Haydn kaj de la frua Beethoven. Post lia morto, laŭ informoj de Fétis, la historio de la vivo de Arriaga estis mitigita kaj oni serĉis similaĵojn kun Mozart, kiaj ke li naskiĝis precize post 50 jaroj kaj havis saman nomon (Johano Krisostomo, aŭ Johannes Chrysostomus Wolfgangus), kvankam koincido ne raras, ĉar oni baptis tiam la infanojn per la nomo de la sanktulo de la naskiĝtago (Sankta Johano Krisostomo la 27-a de januaro). Krome li ludis violonon 3jaraĝa kaj komponis sian unuan operon 13jaraĝa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Sendube la plej fama verko de Arriaga estas la tri kordaj kvartetoj, ununura publikita dum lia vivo.

Alia grava parto de lia produktaro estas la verko por voĉo kaj orkestro kiu enhavas ankaŭ ariojn, kantatojn kaj religian muzikon, inter kiuj elstaras Stabat Mater por du bastenoroj kaj orkestro.

Li verkis krone kelkajn malgrandajn pecojn kaj studaĵojn por piano kaj por violono.

Religia verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Audi benigne
  • Misa a cuatro voces (perdita)
  • Salve Regina (perdita)
  • Et vitam ventura, fugo por ok voĉoj (perdita)
  • Stabat Mater, moteto por du tenoroj, baso kaj orkestro (1822)
  • O salutaris Hostia, moteto por du tenoroj, baso kaj kordorkestro (1823)
  • Stabat Mater, por du tenoroj, baso kaj orkestro

Instrumenta verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Nada y mucho, Op. 1, (okteto) (1817)
  • Obertura nonetto, por malgranda orkestro, Op. 2 (1818)
  • Patria, himno por ĥoro kaj orkestro, Op. 3 (1819)
  • Cántabros nobles, himno por ĥoro kaj orkestro, Op. 4 (1819)
  • Marcha militar, por bando (1819)
  • Romanza para pianoforte (1819)
  • Tema variado en cuarteto, Op. 17 (1820)
  • Obertura para orquesta en Re Mayor, Op. 20 (1821)
  • Variaciones sobre el tema de "La húngara" por violín con acompañamiento de bajo ad libitum, Op. 22 (1821)
  • Variaciones sobre el tema de "La húngara" por cuarteto de cuerda, Op. 23 (1822)
  • Tres estudios o caprichos para piano (1822)
  • Tres cuartetos (1823)
  • -Cuarteto de cuerda nº 1 en Re menor
  • -Cuarteto de cuerda nº 2 en La Mayor
  • -Cuarteto de cuerda nº 3 en Mi bemol Plejgranda
  • Sinfonía en Re para gran orquesta (c. 1824)

Voĉaj kaj dramaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Edipo, ario por tenoro kaj orkestro. Lirika-dramatika sceno (ĉ. 1825)
  • Erminia, kantato lirika-dramatika por soprano kaj orkestro, baze sur epizodo de la poemo Jerusalemo liberigita de Torquato Tasso (ĉ. 1825)
  • Los esclavos felices, opero duakta (1820)
  • Ma tante aurore, dueto por tenoro, baso kaj orkestro. Lirika-amuziga sceno (ĉ. 1825)
  • Medea, ario por soprano kaj orkestro. Lirika-dramatika sceno (ĉ. 1825)
  • Agar en el desierto, kantato lirika-dramatika por soprano, tenoro kaj orkestro (1825-1826)

Kompleta verkaro en PDF[redakti | redakti fonton]

  • [www.arriagaobrascompletas.com] Arriaga obras completas. El tiu retejo elŝuteblas ĉiuj verkoj de Arriaga en formato PDF.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]