Xavier Montsalvatge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xavier Montsalvatge
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1912 (1912-03-11)
en Ĝirono
Morto 7-an de majo 2002 (2002-05-07) (90-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna
Loĝloko Barcelono
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Municipal Conservatory of Music of Barcelona
Familio
Patro Xavier Monsalvatje
Okupo
Okupo komponistomuzikkritikistoartokritikisto
TTT
Retejo http://www.montsalvatge.com
vdr

Xavier Montsalvatge (Ĝirono, 11-a de marto de 1912 - Barcelono, 7-a de majo de 2002), komponisto kaj kritikisto primuzika hispana, unu de la ŝlosilaj figuroj de la hispana muziko de la dua duono de la 20a jarcento.

Li studis muzikon en la Konservatorio Municipa de Barcelono, de kiu poste li estos profesoro (ekde 1970) kaj profesoro de komponarto (ekde 1978), kaj estis disĉiplo de komponistoj kiaj Lluís Maria Millet, Enric Morera i Viura, Jaume Pahissa aŭ Eduard Toldrá. Post la Hispana Enlanda Milito li ekverkis kiel muzika kritikisto en la gazeto Destino (ekde 1942), kies direktoro li estos el 1968 al 1975 kaj en la barcelona ĵurnalo La Vanguardia (ekde 1962).

Lia muzika produktaro trapasis diversajn etapojn. Dekomece li kliniĝis al muzika naciismo, tre influata de la dekdutonismo kaj de la muziko de Wagner kiu estis triumfinta en la kataluna muzika scenaro (Sinfonía mediterránea, 1949). Sekvis epoko kun influo de la antila muziko (Cinco canciones negras, 1945, aŭ Cuarteto indiano, 1952). Sekve rilatis kun francaj komponistoj kiaj Olivier Messiaen kaj Georges Auric, kiuj influis lin definitive por eniri en epoko karaktera pro libera plurtonaleco (Partida, 1958). Fine li alproksimiĝis al stiloj avangardaj.