Pablo Sorozábal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pablo Sorozábal
Persona informo
Naskonomo Pablo Sorozábal Mariezkurrena
Naskiĝo 18-an de septembro 1897 (1897-09-18)
en Donostio
Morto 28-an de decembro 1988 (1988-12-28) (91-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanaeŭska
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Regino Sorozábal Mariezcurrena
Okupo
Okupo dirigentokomponistopianisto
vdr
Ludado de "La tabernera del puerto" en la Aŭditorio Insula de Puerto del Rosario, Fuerteventura la 05/12/2000.

Pablo SOROZÁBAL (Donostio, 18a de septembro de 1897 - Madrido, 26a de decembro de 1988), hispana komponisto, unu el la plej elstaraj aŭtoroj de simfoniaj verkoj kaj de la ĝenro de zarzuelo kaj aliaj malgrandaj operoj de la 20a jarcento. Inter la plej konataj verkoj menciindas Katiuska, la mujer rusa (1931, Barcelono), Adiós a la bohemia (1933, Madrido), por kiu li laboris kun la granda verkisto Pío Baroja, La del manojo de rosas (1934, Madrido), La tabernera del puerto (1936, Barcelono), Black el Payaso (1942, Barcelono), Don Manolito (1943, Madrido), ktp. Reviziis kaj rekuperis verkojn de la 19a jarcento kiaj Pan y Toros (de Barbieri) aŭ Pepita Jiménez (de Albéniz) pro kio li sukcesis arte, sed ne ekonomie.

Ĉar li superis la 90 jarojn, povis vidi la malaperon de la zarzuelo, pro kio li ĉiam kulpigis la malbonan kulturan politikon kaj la iompostioman malaperon de la muzika kulturo. Lia lasta verko, finita septembre de 1988, estis Variaciones para quinteto de viento, komponita kiam la Blovokvinteto Pablo Sorozábal donostia petis lian permeson por adopti lian nomon. Li mortiĝis antaŭ permieri kion li konsideris sian plej bonan verkon: la opero Juan José, kiu estis fine premierita kiel koncerto en la teatro Kursaal de Donostio la 21a de februaro de 2009.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lirika[redakti | redakti fonton]

  • Katiuska[1] Arkivigite je 2009-04-28 per la retarkivo Wayback Machine (1931)
  • La guitarra de Fígaro (1931)
  • La isla de las perlas (1933)
  • Adiós a la bohemia (1933)
  • El alguacil rebolledo (1934)
  • Sol en la cumbre (1934)
  • La del manojo de rosas (1934)
  • No me olvides (1935)
  • La casa de las tres muchachas (1935)
  • La tabernera del puerto (1936)
  • La Rosario aŭ La Rambla de fin de siglo (1941)
  • Cuidado con la pintura (1941)
  • Black el payaso[2][rompita ligilo] (1942)
  • Don Manolito[3] (1943)
  • La eterna canción (1945)
  • Los burladores (1948)
  • Entre Sevilla y Triana (1950)
  • La ópera del mogollón (1954)
  • Brindis (1955)
  • Las de Caín (1958)
  • Juan José

Simfonia[redakti | redakti fonton]

  • Capricho español (1922)
  • Suite Vasca (1923)
  • Variaciones sobre un tema popular vasco (1927)
  • Paso a cuatro (1956)
  • Variaciones para quinteto de viento (1988)

Filmomuziko[redakti | redakti fonton]

  • Marcelino pan y vino
  • Jai Alai
  • María Matrícula de Bilbao

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]