Pete Fountain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pete Fountain
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1930 (1930-07-03)
en Nov-Orleano
Morto 6-an de aŭgusto 2016 (2016-08-06) (86-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Ŝtataneco Usono
Alma mater Warren Easton High School
Okupo
Okupo klarnetisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto • politikisto • diskografa artisto
vdr
Pete Fountain 2006

Pete FOUNTAIN [pit FAŬNtin] (naskiĝis la 3-an de julio 1930 en Nov-Orleano, Luiziano) estas usona muzikisto kaj klarnisto.

Fountain naskiĝis en Nov-Orleano kaj komencis sian karieron ludante klarneton. Lin peze influis ĵazoklarinetisto Irving Fazola. Frue, li ludis kun la bandoj de Monk HAZEL kaj Al Hirt. Fountain fondis The Basin Street Six en 1950 kun lia amiko, trumpetisto George Girard. Post 4 jaroj, la bando disrompis, kaj Fountain aniĝis al la Lawrence Welk-a bando. Li ludis multajn solojn sur la nacia televida programo] de Welk, The Lawrence Welk Show. Fountain revenis al Nov-Orleano, ludis kun The Dukes of Dixieland, poste komencis gvidi bandon sub sia propra nomo. Li estis proprietulo de klubo en la Franca Kvartalo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Post tio li akiris Pete Fountain's Jazz Club (la Ĵazo-Klubo de Pete Fountain) ĉe la hotelo Riverside Hilton en Nov-Orleano, kie li ludas kelkfoje, kiam li ne rondvojaĝas.

La klarneta ludado de Fountain estas notinda pro ĝia dolĉa flua tono. Li rekordis pli ol 100 longeludajn diskojn kaj KD-ojn sub sia propra nomo, iujn en la diksilanda stilo, multajn aliajn kun nur malgranda konekto al iu ajn stilo de ĵazo.

Fountain estas fondinto kaj estas la plej eminenta membro de The Half Fast Marching Club (La Duona Rapida Marŝanta Klubo). "Half Fast" estas angla vortludo, kun la signifo "Half-Assed", slango por freneza, stulta, ktp. Tiu grupo estas unu de la plej famaj marŝantaj bandoj (konataj kiel "Krewes" [kruz] aŭ ekipoj) kiuj marŝas en la parado en Nov-Orleano dum la Mardi Gras festo.