Hernán Pérez del Pulgar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hernán Pérez del Pulgar.

Hernán Pérez del Pulgar y García Osorio (Ciudad Real, 1451 - Granado, 1531) estis kapitano de la armeo kastilia indiĝena de Ciudad Real (Regno de Kastilio) kiu elstaris dum la Granada Milito, kie ricevis apogon de la reĝino Isabel la 1-a (Kastilio) kaj akiris grandan famon en la tuta regno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekkarieris en la milito kontraŭ Portugalio, kiu estis apoginte al Johanino la Beltranida en ties klopodo akiri la kastilian tronon anstataŭ Isabel.

En 1482, jam en la Granada Milito sieĝita kun la Duko de Kadizo en Alhama de Granada fare de la islamaj trupoj, estis protagonisto de riska eliroperaco kaj atingis ĝis Antequera kie petis helpon, evitante la perdon de Alhama, strategie situa en la centro de la tiama Regno de Granado.

Poste li konkeris la kastelon de Salar, strategie situa survoje inter Loja kaj Granado, kun nur 80 homoj.

Li estis nomumita delegito de la kastilia regno por la negocado de kapitulaco de la urbo de Malago. Poste li konkeris la urbojn de Baza kaj tiam mortigis la islaman ĉefon Aben-Zaid, komandanto de la granada armeo.

Li estis pioniro de la psikologia milito. Kiam, en 1490, li estis sieĝata de la islamaj trupoj de Boabdil en Salobreña kaj la putoj sekiĝis, li malakceptis kapitulacon antaŭ islamanoj kaj konfirmis tion per elĵeto ekde alto de la muregoj de la lasta akvokruĉo kiun ili havis. Venkis la sekvan batalon kaj rompis la sieĝon. Samjare kun nur 15 kavaliroj kaj helpanto Pedro, enfiltriĝis dumnokte en la propra sieĝata urbo de Granado ĉe la turo de Bib-Altaubin kaj trakuris la urbon ĝis la ĉefa moskeo, kiujn ili intencis bruligi; sed ĉar tio ne eblis, li gluis surporde afiŝeton kun kristana diraĵo Ave Maria kaj defia frazo. Poste ili bruligis alian parton de la urbo, luktis kontraŭ gardistoj kaj profitis konfuzon por fuĝi al la rivero Genil kaj al kristana kampadejo de Santa Fe, kie li ricevis honorojn.

Post la milito li retiriĝis al Sevilo, edziĝis kaj verkis.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

En 1834 la verkisto Francisco Martínez de la Rosa uzis lin kiel protagonisto de historia romano Hernán Pérez del Pulgar, el de las Hazañas.

Aktuale estas Honora Filo de Ciudad Real kaj tiea mezlernejo nomiĝas I.E.S. Hernán Pérez del Pulgar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]