Sebastian Vettel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastian Vettel
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1987 (1987-07-03) (36-jaraĝa)
en Heppenheim
Lingvoj germanaitalaanglafrancafinna
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Sebastian Vettel
Infanoj 3
Okupo
Okupo piloto de F1 • aŭtosportisto • motorsports competitor
TTT
Retejo http://www.sebastianvettel.de/
vdr
Sebastian Vettel

Sebastian Vettel (naskiĝis la 3-an de julio 1987 en Heppenheim, Germanio; loĝas ekde 2009 en Kemmental, Svislando) estas monda ĉampiono de Formulo 1 de la jaro 2010. Sebastian Vettel aktuale veturas por la aŭstra teamo Red Bull Racing. Li estas la plej juna piloto, kiu ĝis nun gajnis la mondan ĉampionado de Formulo 1.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Al la aŭtomobilsporto Vettel venis dank'al sia patro, kiu posedis aŭtetkonkursejon kaj donacis al sia filo jam en infanaĝo konkursaŭteton. Ekde sia sepa vivaĝo Vettel aktivas kiel motorsportisto. Sebastian unue veturis la konkursaŭteton, li fariĝis sukcesa kaj gajnis en la jaro 2001 la eŭropan kaj poste la mondan ĉampionadon. En la jaro 2003 Vettel veturis por la germana Formulo BMW kaj tuj akiris la victitolon. La postan jaron li fariĝis ĉampiono en Formulo BMW. En la jaro 2005 li daŭre por la teamo Mücke Motorsport veturis konkursojn de Formulo 3 Eŭroserio. En la jaro 2007 Vettel fariĝis testpiloto por BMW Sauber en Formulo 1. Ĉar Robert Kubica en Montrealo akcidentiĝis, Sebastian Vettel povis kiel ties anstataŭanto la 17-an de junio 2007 veturi sian unuan konkurson de Formulo 1 en Indianapolis en Usono kaj gajnis jam dum sia unua konkurso poentojn por la monda ĉampionado akirante la 8-an rangon. En la jaro 2007 kaj 2008 Vettel veturis por Toro Rosso kaj ekde 2009 por Red Bull, per kiu en la jaro 2010 li atingis la grandan triumfon de la monda ĉampioneco.[1]

En julio 2022 li deklaris en Budapeŝto ke finiĝos lia aŭtomobilsportista kariero ankoraŭ la saman jaron.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: La informoj por tiu ĉi artikolo devenas de la artikolo pri Sebastian Vettel en la germanlingva Vikipedio.
  2. "Vettel entscheidet sich für Karriereende". Ĉe: orf.at, 28.7.2022

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]