Stanislav Markelov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanislav Markelov
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1974 (1974-05-20)
en Moskvo
Morto 19-an de januaro 2009 (2009-01-19) (34-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Ostankino Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Moskva Ŝtata Jura Universitato
Okupo
Okupo ĵurnalisto • homrajta aktivulo • advokato
vdr

Stanislav Markelov (ruse Станислав Юрьевич Маркелов) naskiĝis la 20-an de majo 1974 en Moskvo, mortis la 19-an de januaro 2009 en Moskvo - rusa juristo kaj ĵurnalisto, defendanto de homrajtoj.

Stanislav Markelov estis defendanto de ĉeĉenoj, kies proksimuloj estis murditaj de rusaj soldatoj. Li akuzis kolonelon Jurij Budanov, juĝitan pro perforto kaj murdo de Elza Kungajeva - juna ĉeĉenino. Partoprenis en laŭtaj politikaj aferoj. Sur paĝoj de Nova Gazeto publikigis enketajn artikolojn pri Ĉeĉenio. Li helpis kondamni Sergej Lapin, pseŭdonomo Kadeto, pro turmentado de ĉeĉenoj. Estis advokato de personoj, kies parencoj estis mortigitaj dum sturmo de specialaj servoj en teatron de Dubrovko. Li postulis plenan klarigon de cirkonstancoj de la tragika evento. Kunlaboris kun Amnestio Internacia.

Li estis murdita dum reveno de gazetara konferenco kune kun sia kunlaborantino, juna ĵurnalistino Anastasija Baburova, apenaŭ kelkcent metrojn de Kremlo. Li estis laŭvica viktimo de atencoj kontraŭ defendantoj de homrajtoj en Rusio regata de Vladimir Putin kaj Dmitrij Medvedev. Lia morto rememorigas murdon de la konata ĵurnalistino Anna Politkovskaja (kies advokato li ankaŭ estis). Laŭ rusa analitikisto Pavel Felgenhauer, detaloj de la murdo indikas, ke oni ĝin faris laŭ interna ordono de la rusa Federacia Sekureca Servo - FSB.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]