Bob Haggart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bob Haggart
Persona informo
Naskonomo Robert Sherwood Haggart
Naskiĝo 13-an de marto 1914 (1914-03-13)
en Nov-Jorko
Morto 2-an de decembro 1998 (1998-12-02) (84-jaraĝa)
en Venice
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • komponisto
vdr
Ray Bauduc, Herschel Evans, Bob Haggart, Eddie Miller, Lester Young, Matty Matlock, en Teatrejo Howard, Vaŝingtono, proks. 1941.
Foto de William P. Gottlieb.

Robert Sherwood „Bob“ Haggart (* 13-an de marto 1914 en Novjorko, Novjorkio, Usono; † 2-an de decembro 1998 en Venice, Florido, usono) estis ĵazmuzikisto (basisto, aranĝisto, komponisto).

Haggart, alkreskanta en Long Island, lernis banĝon, gitaron, pianon kaj trumpeton. Pri kontrabaso li estis meminstruanto. Inter 1935 kaj 1942 li ludis kontrabason en la bandego de Bob Crosby; krome li sonregistris por diskeldonejo Decca duopojn kun frapinstrumentisto Ray Bauduc („The Big Noise from Winnetka“, 1938). Por Crosby li komponis la kanton „What's New?.“ Poste li laboris en la radio- kaj diskostudioj, antaŭ ol li fondis kune kun Yank Lawson komence studiobandon laŭ diksilanda stilo kaj en 1968 The World's Greatest Jazz Band; al ĝi apartenis i.a. Ralph Sutton, Jay McShann, Bud Freeman, Gus JohnsonNappy Lamare. En 1985 li partoprenis la televidspektaklon de Benny Goodman, Let's Dance.

Haggart verkis aranĝaĵojn por Crosby samkiel la furoraĵojn 'Big Noise From Winnetka', kiun li ludis kun frapinstrumentisto Ray Bauduc, 'What's New' kaj 'South Rampart Street Parade'. Li surdiskigis kun Ella Fitzgerald (1943/47), Art Hodes, Eddie Condon, Louis Armstrong, Duke Ellington, Pee Wee Russell, Billie Holiday (1945/47) kaj Mae Carlisle.