Helen Humes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helen Humes
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1913 (1913-06-23)
en Louisville
Morto 9-an de septembro 1981 (1981-09-09) (68-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortokialo kancero
Tombo Inglewood Park Cemetery
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • kantistokomponisto
vdr

Helen Humes (* 23-an de junio 1913 en Louisville, Kentukio; † 9-an de septembro 1981 en Santa Monica, Kalifornio) estis usono ĵaz- kaj blus-kantistino.

Helen Humes heredis sian talenton de siaj gepatroj, kiuj ofte kantis duete en sia paroĥo. En 1927 ŝi jam akompanis Sylvester Weaver je kelkaj de liaj lastaj sonregistraĵoj. En 1937 ŝi transloĝiĝis al Albany kaj fariĝis kantistino en la ĵazbandego de Harry James. Kun li ŝi sonregistris interalie la titoloj Jubilee, I Can Dream Can't I kaj That's The Dreamer In Me. Krome ŝi kunlaboris en la malfruaj 1930-aj jaroj kun „Svingoreĝo“ Count Basie, kiu malkovris ŝin en Cotton Club en Cincinnati. Li invitis ŝin fariĝi posteulo de Billie Holiday en lia bando. Unu el ŝiaj plej grandaj sukcesoj tiutempaj estis Between The Devil And The Deep Blue Sea.

En la 1940-aj kaj 50-aj jaroj, intertempe en Kaliforni, Helen Humes laboris kun diversaj bandoj kaj aliaj blus- kaj ĵazmuzikistoj, inter ili Nat King Cole, kaj surdiskigis por diskeldonejo Discovery. Unu el ŝiaj sucesaĵoj estas Be-baba-leba. En 1950 Humes kantis Rock Me to Sleep de Benny Carter kaj sukcesis starigi ponton inter ĵazbandega svingo ritmenbluso.

Kiam mortis ŝia patrino en 1973, Humes vendis ĉiujn siajn sondiskojn kaj sian pianon kaj ne plu volis kanti. Stanley Dance, muzikkritikisto, povis persvadi ŝin prezenti kune kun Count Basie ĉe Newport Jazz Festival en 1973. Sed nur en la malfruaj 70-aj jaroj ŝi daŭrigis sian karieron. Ŝi vivis ankoraŭ kelkan tempon sur Havajo kaj en Aŭstralio, antaŭ ol ŝi transloĝiĝis al Santa Monica en Kalifornio, kie ŝi mortis en 1981.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Helen Humes, 1959
  • Tain't nobody's biz-ness if I do, 1959
  • Songs I like to sing, 1960
  • Swingin' with Humes, 1961
  • Helen comes back, 1973
  • Let the good times roll, 1973
  • Sneakin' around, 1974
  • On the sunny side of the street (live), 1974
  • Helen Humes, 1974
  • Talk of the town, 1975
  • Helen Humes with Red Norvo and his orchestra, 1975
  • Deed I do (live), 1976
  • Helen Humes and the Muse All Stars, 1979
  • Helen, 1980
  • The New Year's Eve, 1980