Mal Waldron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mal Waldron
Mal Waldron (1987)
Mal Waldron (1987)
Persona informo
Naskonomo Malcolm Earl Waldron
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1925 (1925-08-16)
en Nov-Jorko
Morto 2-an de decembro 2002 (2002-12-02) (77-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianistokomponisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.jazzpages.com/MalWaldron/
http://jazzpages.com/MalWaldron/
vdr

Malcolm Earl Waldron (* 16-an de aŭgusto 1925[1] en Novjorko, Novjorkio; † 2-an de decembro 2002 en Bruselo, Belgujo) estis usona pianisto de moderna ĵazo, kiu vivis ekde 1965 en Eŭropo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la studo de klasika pianludo kaj bakalaŭro pri kompozicio ĉe Queens College li komencis per ĵazo. Origine aldosaksofonisto, li ŝanĝiĝis al piano, ĉar por li la pianistoj de lia ĉirkaŭaĵo estis tro malbonaj. Lia pianludo estas tuj ekkonebla pro la ripetemaj frapaj ŝablonoj.

Ekde 1950 ĝis 1953 li apartenis al la bando de Ike Quebec. Ekde 1954 ĝis 1957 li ludis ĉefe kun Charles Mingus (Pithecanthropus Erectus), sed ankaŭ kun Teo Macero kaj Teddy Charles. Kiel dompianisto de Prestige Records li laboris interalie kun John Coltrane, Gene Ammons, Jackie McLean kaj Kenny Burrell. En 1958/1959 li akompanis kantistinon Billie Holiday (i.a. en Eŭropo). Ĉi tiu kunlaboro respegulas post la morto de Holiday lia disko Left Alone (kun Jackie McLean), kiu atribuis al li finfine grandan renomon en Japanujo. La sekvajn jarojn li faris multatentotajn sonregistraĵojn kun Abbey Lincoln kaj Max Roach (Percussion Bitter Sweet) same kiel kun Eric Dolphy kaj Booker Ervin. Pro la forta ekonomia premo, sub kiu tiutempaj ĵazmuzikistoj ofte laboris, li suferis en 1963 gravan nervokolapson. Post unu jaro en malsanulejo li devis denove ellerni grandan parton de sia pianludo.

Ekde 1965 li loĝis en Eŭropo. Ekde 1967 ĝis en la 90-aj jaroj li loĝis en Munkeno, poste li transloĝiĝis al Bruselo. Ekde la 70-aj jaroj li famiĝis precipe en Japanujo, sed ankaŭ en Eŭropo. Ekde la 80-aj jaroj li ankaŭ denove regule koncertis en Usono. Dum la lastaj 30 jaroj li muzikis i.a. kun Jim Pepper, Chico Freeman, Marion Brown, Jeanne Lee, Steve Lacy, Embryo, David Friesen, Archie Shepp kaj David Murray. Aparte menciindas lia kunlaboro kun sopransaksofonisto Steve Lacy. Ili renkontiĝis unuafoje en 1958, por surdiskigi pecojn de Thelonious Monk. Ekde la 70-aj jaroj ili intense kunlaboris kaj publikigis multajn duopo-sonregistraĵojn.

La duopomuzika disko de Waldron kun Judi Silvano en havas per la titolo Mal Waldron kortuŝan muzikhistorian honorigon fare de la kantistino. Pianistino Mala Waldron estas lia filino.

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

Mal Waldron havas la meriton, surdiskigi en 1969 per Free at Last la unuan publikigaĵon de la renoma diskeldonejo ECM; lin akompanis basisto Isla Eckinger kaj frapinstrumentisto Clarence Becton. Estis lia ununura albumo de ĉi tiu eldonejo. En 2002 Waldron mortis pro kancero.

Publikaĵoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Don't Explain de Billie Holiday (1956)
  • Mal / 2 de Mal Waldron (1957)
  • Steve Lacy plays Thelonious Monk de Steve Lacy kun Buell Neidlinger kaj Elvin Jones (1958)
  • Left Alone de Mal Waldron (1959)
  • Blues & Roots de Charles Mingus (1960)
  • The Quest de Mal Waldron (1961)
  • At the Five Spot Vol. 1 - 3 de Eric Dolphy & Booker Little kun Richard Davis kaj Ed Blackwell (1961)
  • Free at Last de Mal Waldron (1969)
  • All Alone - Live in Tokyo de Mal Waldron (1971)
  • * The Call de Mal Waldron kun Jimmy Jackson, Eberhard Weber, Fred Braceful (1971)
  • A Little Bit Of Miles de Mal Waldron kun Pierre Courbois kaj Henk Haverhoek (1972)
  • Hard Talk de Mal Waldron (1974)
  • Moods de Mal Waldron (1978)
  • In Retrospect de Mal Waldron (1982)
  • With Mal. Sumiko Yoseyama meets Mal Waldron de Sumiko Yoseyama (1983)
  • Dedication de Mal Waldron, David Friesen (1985)
  • Songs of Love and Regret de Mal Waldron, Marion Brown (1985)
  • The Seagulls of Kristiansund - Live at the Village Vanguard de Mal Waldron kun Woody Shaw (1986)
  • The Git Go - Live At the Village Vanguard de Mal Waldron kun Reggie Workman kaj Ed Blackwell (1986)
  • Left Alone ´86 de Mal Waldron (1986)
  • Live at Sweet Basil de Mal Waldron, Steve Lacy (1987)
  • Mal, Dance and Soul de Mal Waldron (1987)
  • For you only de Tom Mega (1987)
  • Evidence de Mal Waldron (1988)
  • Flakes de Mal Waldron, Tiziana Simona, Enrico Rava, Steve Lacy (1988)
  • Much More de Mal Waldron, Marion Brown (1988)
  • duo - quartet - solo de Mal Waldron, Christian Burchard (1989) (ankaŭ kiel Into the Light)
  • Where are you? de Mal Waldron (1989)
  • More Git´ Go At Utopia de Mal Waldron, Jim Pepper, Ed Schuller, John Betsch (1989)
  • Crowd Scene de Mal Waldron (1989)
  • Quadrologue at Utopia de Mal Waldron, Jim Pepper (1989)
  • Up and Down de Mal Waldron, Chico Freeman (1989)
  • Hot House de Mal Waldron, Steve Lacy (1990)
  • Mal, Verve, Black & Blue Live at Satiricon de Mal Waldron (1994)
  • The Big Rochade de Nicolas Simion (1995)
  • Soul Eyes de Mal Waldron kun i.a. Jeanne Lee kaj Abbey Lincoln (1997)
  • Left Alone Revisited de Mal Waldron kaj Archie Shepp (2002)
  • Riding A Zephyr de Judi Silvano kaj Mal Waldron (2003)

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. ne kiel foje indikata 1926

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]