Marcel Lefebvre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Lefebvre
Persona informo
Marcel Lefebvre
Naskiĝo 29-an de novembro 1905 (1905-11-29)
en Tourcoing
Morto 25-an de marto 1991 (1991-03-25) (85-jaraĝa)
en Martigny
Tombo Internacia Seminario Sankta Pio la 10-a vd
Religio Sendependa Katolikismo • katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Institución Libre del Sagrado Corazón(Turcoing) • Pontifical French Seminary vd
Familio
Patro René Lefebvre vd
Gefratoj Bernadette Lefebvre • Christiane Lefebvre vd
Parencoj Joseph-Charles Lefebvre vd
Profesio
Okupo teologo • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
ĉefepiskopo de Dakar
Dum 1947/55-62
episkopo de Tulle
Dum 1962
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marcelo Francisko LEFEBVRE, plennome france Marcel François Marie Joseph Lefebvre (naskiĝis en Tourcoing la 29-an de novembro 1905, mortis en Martigny la 25-an de marto 1991) estis romkatolika ĉefepiskopo de Dakar kaj episkopo de la franca diocezo Tulle (departemento Corrèze).

En la 1970-a jaro li fondis la Sacerdotan Fration de Sankta Pio la 10-a. Tiu fratio subtenas la mesfaron laŭ la tradicio de la trenta meso kaj klopodas kritikan vidpunkton pri la Dua Vatikana Koncilio kaj la maniero de ĝiaj interpretado kaj efektivigo far la Sankta Seĝo kaj aliaj.

Ordininte kontraŭ la papa volo kvar episkopojn en 1988, li kaj ili aŭtomate ekskomunikiĝis, kiel deklaris la beata papo Johano Paŭlo la 2-a. La ekskludo de la sakramentoj rilate al la kvar episkopoj (ne la dekreto mem) nuliĝis la 24-an de januaro 2009 far la prefekto de la kongregacio por la episkopoj, la kardinalo Johano Baptisto Re, komisie de papo Benedikto la 16-a. Tiu ago ne koncernis la jam mortintan Lefebvre.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Michael Davies: Apologia pro Marcel Lefebvre, Dickinson, Teksaso 1979.
  • Marcin Karas, Integryzm Bractwa Kapłańskiego św. Piusa X. Historia i doktryna rzymskokatolickiego ruchu tradycjonalistycznego, wydawnictwo "Księgarnia Akademicka", Krakovo 2008.
  • Bernard Tissier de Mallerais, Marcel Lefebvre, une vie, Etampes 2002.
  • Reinhild Ahlers - Peter Krämer (Hg.): Das Bleibende im Wandel. Theologische Beiträge zum Schisma von Marcel Lefebvre. Bonifatius, Paderborn 1990. ISBN 3-87088-622-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]