Kálmán Darányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Darányi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1886 (1886-03-22)
en Budapeŝto
Morto 1-an de novembro 1939 (1939-11-01) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Unity Party • Party of Hungarian Life vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kálmán DARÁNYI (22-a de marto 1886, Budapeŝto – 1-a de novembro 1939, Budapeŝto) estis hungara dektrula politikisto kaj ĉefministro inter (1936-1938).

Li studis juron poste eklaboris en la departemento Pest en 1909, inter 1910-17 li estis ĉefnotario de departemento Fogaras, poste ĉefprefekto de departemento Zólyom. Li partoprenis en la kontraŭrevoluciaj movadoj , en 1920 li iĝis registara komisaro de departementoj Győr kaj Komárom, urbo Győr, poste ĉefprefekto de tiuj. Poste li estis ĉefprefekto de departemento Moson (1923) kaj ĉefprefekto de kunigitaj departementoj de Győr, Moson, Pozsony kaj urbo Győr (1924).

Li iĝis en 1927 parlamentano kaj inter 1928-1935 estis politika ŝtatsekretario de la ĉefministrejo. Li iĝis la 9-an de januaro en 1935 agrikultura ministro en la registaro de Gyula Gömbös, post kies morto li transpernis la ĉefministrecon kaj samtempe restante la postenon de agrikultura ministro.

Li kiel ĉefministro daŭrigis la politikon amikeman al la germanlingva parto de Aŭstrio-Hungario, sed en la interna politiko li estis pli konservativa:

  • li proponis la larĝigon de kompetenteco de la guberniestro
  • li proponis reformon de la supera ĉambro
  • reformo de la balotjuro
  • neglekto de la gazetlibereco
  • financado de armado
  • antaxupreparo de la unua leĝo pri la judoj

Li abdikis pri la ĉefministreco la 13-an de majo en 1938 pro la grandiĝintaj eksteraj kaj interaj problemoj. Li estis elektita prezidanto de la parlamentejo la 5-an de decembro en 1938.