Civilization IV: Beyond the Sword

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sid Meier’s Civilization IV: Warlords
Disvolvo Firaxis Games
Eldoninto Take-Two Interactive
Distribuo 2K Games
Serio Civilization
Antaŭita de Civilization IV: Warlords
Versio 3.19 la 10-an de junio 2009
Platformo Vindozo
Ĝenro Pomova strategia videoludo
Temo Historio de la homaro
Ludomaniero Unuope, grupe en Interreto
Necesaj komponaĵoj Procesoro 1.2 GHz, 256 MB RAM, vidkarto 64 MB kun apogo de T&L, sonkarto, 1.7 GB sur diskaparato
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj) 10+
vdr

Civilization IV: Beyond the Sword (en angla Civilizo IV: Malantaŭ la Glavo) estas la dua kromaĵo al videoludo Civilization IV. Ĝi estis eldonita en julio de 2007. En ĝi ĉeestas multaj ŝanĝoj, novaj unitoj, plibonigoj, teknologioj ktp.

Esenco de la ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Beyond the Sword aliigas precipe la malfruan parton de la ludo (malkiel Warlords, kie ĉefaj ŝanĝoj estis en la komenca parto).

Korporacioj[redakti | redakti fonton]

Nova luda specialeco, kiu ne aperis pli frue en la serio. Korporacio estas ie simila al religio; oni povas fondi ĝin, esplorinte necesajn teknologiojn kaj havante certan eminentulon. La korporacioj donas enspezon, se oni havas certajn resursojn.

Spionado[redakti | redakti fonton]

La plej grave ŝanĝis sin la spionado. Nun ĉiu ŝtato ŝparas poentojn da spionado kontraŭ ailiaj ŝtatoj. La buĝeto povas esti direktata al spionado, samkiel al scienco aŭ kulturo. Ĉe certa supereco en poentoj oni komencas plenumi «pasivajn spionajn misiojn». Post eltrovo de teknologio Alfabeto la ludanto povas ankaŭ krei uniton «spiono» kaj helpe de li plenumi «aktivajn spionajn misiojn». Tamen, oni konsumas por li ŝparitajn poentojn de spionado, riskas perdi lin kaj eĉ difekti rilatojn kun alia ŝtato. La kosto de misio kaj risko dependas de rilatumo de poentoj da spionado: kiu havas ilin pli, ties aktivaj misioj estas pli malkaraj kaj ties risko estas pli malalta, kaj male. Suman elspezon de poentoj da spionado povas influi ĉe aktiva spiona misio ankaŭ tiaj faktoroj, kiel distanco inter malamika urbo kaj limo de ludanto, samaj aŭ diferencaj ŝtataj religioj (aŭ ilia foresto), tempo, dum kiu la spiono ĉeestas en malamika urbo.

Okazaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Nun en ĉiu momento povas okazi hazarda evento, kiel inundo, postuloj de la popolo aŭ geedziĝo kun filino de alia registo. Ekzistas eventoj, kiuj donas nur malbonon (ekzemple, brulego en urbo), kaj tiuj, kiuj donas nur profiton (trovo de utilaj resursoj en ŝakto). En kelkaj okazoj la ludanto povas elekti mem siajn agojn. Krom tio, en la kromaĵo aperis taskoj, kiujn oni donas ankaŭ hazarde. La plimulto da taskoj estas krei certan kvanton da konstruaĵoj aŭ unitoj. Post plenumo de tasko la ludanto elektas premion, kiun li povas elekti ordinare el kelkaj variantoj.

Malfrua starto[redakti | redakti fonton]

Tiun ĉi opcion la konstruistoj inkluzivigis en la ludon laŭ peto de ŝatantoj. En tiu reĝimo ludanto povas komenci ludon de ĉiu ajn epoko; ĉe starto oni donas al li monon, por kiu li povas aĉeti urbojn, unitojn, teknologiojn, plibonigojn. Post aĉeto oni translokas reston da mono en la fiskon, kaj la ludo daŭras en normala reĝimo.

Nova enhavo[redakti | redakti fonton]

Novaj gvidistoj:


Novaj mirindaĵoj de la mondo:

Novaj civilizoj[redakti | redakti fonton]

Civilizo Gvidisto Unika unito Unika konstruaĵo Ĉefurbo
Babilono Hamurabi Babilona pafarkisto Ĝardenoj Babilono
Portugalio Johano la 2-a Karakko Faktorio Lisbono
Nederlando Vilhelmo de Oranje-Nassau Ŝipo de la Orient-hindia Kompanio Digo Amsterdamo
Indianoj Sidanta Taŭro Batalisto-hundo Totema fosto Cahokia
Majaoj Pakal Holkan Ludkampo Mutal
Sumero Gilgameŝ Batalisto-milvo Zigurato Ur
Bizancio Justiniano la 1-a Katafrakto Hipodromo Konstantinopolo
Sankta Romia Imperio Karolo la Granda Lankesneto[1] Urbodomo Aachen
Etiopio Zara Yaqob Batalisto-oromo Steleo Aksumo
Kmera Imperio Suryavarman la 2-a Elefanto kun balisto Baraj Yaŝodharapura

Novaj scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • Alia mondo (Afterworld). Fantasto/hororo. Taĉmento de sciencistoj trafas en mondon, kiun loĝas homsimilaj robotoj, ke akiru certajn teknologiojn. En tiu ĉi scenaro, bazata sur direkto de taĉmentoj, ludanto devas lukti kontraŭ zombioj kaj ne-mortintoj. La stilo memorigas la klasikan ludon X-Com. En la scenaro forestas gvidistoj, urboj aŭ teknologioj.
  • Fendita stelo (Broken Star). Rusio estas en stato de civila milito. Ke integru Rusion la Patrinon, la ludanto devas aĉeti trupojn de Usono aŭ plibonigojn en ĉina nigra merkato. Li povas ankaŭ rekrutigi rusan popolon, subaĉeti malamikajn trupojn aŭ eĉ uzi la plej fortan armilon – la atombombon.
  • Militoj de Karolo la Granda (Charlemarge). La scenaro baziĝas sur realaj militoj de Karolo la Granda en la mezepoko. La trupoj ekster limo ne kuracas sin sen lineoj de liverado. La ĉefaj malamikoj de la ludanto estas saracenoj.
  • Vojkruciĝo de la mondo (Crossroads of the World). Scenaro pri malfrua mezepoko, kie ludanto kolektas riĉaĵojn de Afriko, Arabio kaj Persio, marĉandas, perfidas kaj batalas, ke iĝu reganto de la Vojkruciĝo de la mondo.
  • Glaciepoko (Ice Age). La scenaro komenciĝas en la jaro 350 de Glaciepoko. Malkarno (angle Mulcarn), dio de la vintro, regas la mondon, kiu prezentas frostiĝintan dezertan landon, kie kontinue hajlas. La homaro perdis sciojn, ŝparitajn dum antaŭa jarcento, kaj disiĝis en etajn tribojn, kiuj luktas por supervivo. Heroo de la ludanto estas senmorta Kylorin; li penas unuigi kelkajn tribojn kune en forton, kiu povus kontraŭbatali Malkarnon. Por tio ĉi li devas trovi kaj kunigi partojn de legenda glavo, nomata «Murdinto de Dioj», kaj venki aliajn minacojn. Tiuj ĉi povas esti sovaĝaj estaĵoj, kiuj loĝas dezertajn regionojn, malamikaj civilizoj, aŭ forto de Malkarno mem. Kuniginte la glavon, la ludanto devas venki Malkarnon, ke gajnu la scenaron kaj finu la Glaciepokon.

Tiu ĉi scenaro okazas en la mondo Erebus, universo de populara modifo «Fall from Heaven II».

  • Fina limo (Final Frontier). Kosma scenaro, kiu tute ŝanĝas la ludon kaj similas tiajn ludojn, kiel Emperor of the Fading Suns kaj Galactic Civilizations I/II. Plene novaj teknologioj, multo da novaj unitoj kaj teritorioj. L’eventoj de la scenaro okazas en futuro, 100 jarojn post perdo de kontakto kun Tero, kaj la ludanto devos kolekti informaĵojn, kio okazis tiam. Anstataŭ okupo de la mondo ludanto konkeras kosman spacon. Anstataŭ konstruado de urboj li kolonias stelajn sistemojn kaj regas planedojn. Ke venku, ludanto devas aŭ esti elektita kiel vokto de Tero, aŭ konstrui Astralan pordegon (analogo de kosmoŝipo el originala ludo), kiu povas transformi homojn en energion.
  • Antikvaj dioj (Gods of Old). En tiu ĉi scenaro la ludanto devas krei legion de religiaj fanatikuloj, demonstrante grandecon aŭ konvertante al sia kredo per forto. La sola distingo de kutima ludo estas, ke la religioj estas anstataŭigataj per kultoj de diferencaj sumeraj dioj.
  • Sekva milito (Next War). Scenaro inkludas kelkajn ekstrajn sciencojn en fino de l’arbo de teknologioj, kiuj permesas konstrui klonojn, kiborgojn, militajn robotojn kaj drednaŭtojn (super-tankojn).
  • Rhye's and Fall of Civilization. Modifo, en kiu l’eventoj okazas sur la mapo de Tero. Ĝi aldonas al ludo realismon kaj historian fidelecon (ekzemple, tie estas realigitaj historiaj eventoj). Similas la serion de videoludoj Europa Universalis.

La scenaro estas kreita de Gabriel Trovato (foruma alnomo «Rhye»). Ĉi tie estas ludo de vortoj: en angla lingvo Rise (Altiĝo) kaj Rhye’s (de Rhye) sonas egale.

  • Dua mondmilito: Vojo al milito (WWII: Road to War). La ludanto povas ludi por unu el du antagonistoj, aŭ en Eŭropo aŭ en Pacifika Oceano dum Dua mondmilito.
  • Mezameriko (Mesoamerica). Scenaro sur la mapo de Centra Ameriko kun antaŭkolumbaj civilizoj. Ĝi estis aldonita en versio 3.17. La ludanto povas ludi por unu el civilizoj de Centra Ameriko. Infoje ĉe mara bordo aperas hispanoj. Se oni ne haltigas ilin, tio ĉi povas konduki la civilizon al katastrofo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Landsknecht Soldier 1486-1560[rompita ligilo], John Richards

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]