Filozofio de Mezepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Filozofio de Mezepoko konstituas ampleksan kaj kompletan repripenson de la tuta klasika tradicio sub influo de la demandoj estariĝintaj de la tri monoteismaj religioj.

La Labirinto, simbolo en kristanaj medioj, de la pilgrimo de la homo en la direkto de la Civito de Dio.

Patristiko[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo la disvastiĝo de la Kristanismo ene de la Romia Imperio signis la finiĝon de la helenisma filozofio kaj la komenciĝo de la epoko de la Patristiko, el kiu disvolviĝos la mezepoka filozofio.

Baziliko de Sankta Apolinario en Classe ĉe Raveno: la kombino de lumo el la mozaikoj kaj senmaterialigo de la spacoj evidentigas la elstariĝon de la Ideo sur la Materio

La Patristiko, nome la pensado de la antikvaj Patroj de la Eklezio, reprezentis la unuan provon de kunfandiĝo de la (hebrea)-kristana tradicio kaj la greka filozofio, el kiu tiuj ĉi provis asimili la esencon de la “Logos, ŝlosita koncepto de la greka filozofio, aparte en tiu de Stoikismo kaj Novplatonismo: “logos” signifis racion kaj la ĝeneralan fundamenton de la kosmo,[1] pere de kiu la tera realaĵo estis enkondukita al intelekta ideala principo, en kiu loĝas la vera dimensio de la esto. Precipe en Plotino, la lasta de la grekaj filozofoj, eksurfaciĝis la temo de la Transcendeco de la platona Ideo, de li konceptita kiel spirita forto kiu formas la vivantajn organismojn laŭ antaŭestablita projekto.

Se la unuaj kristanoj akceptis kun nesamkunsentaj akcentoj la paganan filozofion, nome sen aŭtomate indentigi ties penssistemojn kun la evangelia mesaĝo kaj male foje kun iom la kritika konscienco kiun en Tertuliano evoluis al nefidemo,[2] Sankta Justino Martiro estis inter la unuaj kiuj indentigis la Kriston kun la “Logos” de la grekoj, vorto kiu jam troviĝis en la prologo de Johano.

Ĉiukaze, almenaŭ ĝis la fino de la jaroj 200aj, la Patristiko esence sin dediĉis al la defendo de la kristanismo kontraŭ ties kontraŭuloj. Inter la esploristoj troveblas la “Patroj apologiistaj”. Nur poste komencis naskiĝi la unuaj grandaj filozofiaj sistemoj. Aparta kontribuaĵo ĉi-rilate venis el Klemento de Aleksandrio; kiel Justino Martiro ankaŭ Klemento sin puŝis subteni ke Dio estis doninta la filozofion al la Grekoj “kiel ilian propran Testamenton”.[3] Laŭ li la filozofia greka tradicio, preskaŭ sammaniere de la Mosea leĝo por hebreoj, estas medio (efiko) de la “revelacio”: ili estas du riveroj kiuj finfine kunfluas al la sama “Logos”.

Aŭgusteno de Hipono

La plej elstara de la Patristiko estis Aŭgusteno de Hipono. Tiu ĉi fariĝis, post longa mensa vagado tra la diversaj penssistemoj de la greka filozofio, episkopo kaj trovis akordigebla la kristana kredo kun esencaj elementoj de la filozofio de Plotino: el tiuj li akceptis la tri naturojn aŭ diajn hipostazojn, nome la Unuo kaj la Intelekto kaj la Animo ilin identigante kun la tri Personoj de la kristana Sankta Triunuo, nome la Dio Patro, la Difilo kaj la Sankta Spirito, sed konceptante ilian rilaton de origino ne plu kiel laŭ degradada procesio, sed kiel samgrada laŭsubstanca egalo.[4] Laŭ Aŭgusteno estas limoj kiujn la racio ne kapablas transpasi, sed se Dio spertigos iluminon al nia animo per la kredo kontentiĝos nia soifo de pliscio. Aŭgusteno reprenis el Plotino la principon laŭ kiu oni konceptas la malbonon simpla malesto de bono, nome de Dio: tio ŝuldiĝas al homa malobeo. Pro tio la origina peko: neniu homo indas meriti la savon, sed Dio povas anticipe elekti kiujn savi: en tio tamen la homo agadas konservante la liberan volon.

Kun Aŭgusteno tamen emerĝis, ĉi-rilate, grava diferenco de la kristana filozofio rilate al tiu greka, en kiu ĉeestis certe la ideo pri kontrasto inter bono kaj malbono, sed mankis la nocio pri peko, pro kiu ankaŭ mankis la ideo de elaĉeta antaŭeniro en la historio kaj, pro tio, mankis ankaŭ la vizio pri la ebla konstanta pliboniĝo en la historio. Aŭgusteno male vidas la lukton inter la bono kaj malbono disvolviĝanta en la historio. Tio kuntrenis ankaŭ reestimon de la tera dimensio fronte de la ĉi-rilata negativa juĝo de la platonismo: nun ankaŭ la mondo kaj la korpaj aspektoj havas valoron kaj signifon ĉar eĉ ili estas frukto de la amo de Dio. Temas pri Dio viva kaj Persona kiu memvole elektas eniri la homan historion. Al la “ascenda” amo tipa de la greka Eroto, Aŭgusteno flankenmetas la “descenda” amo de Dio al ties kreitaĵoj tipa de kristana agapo.

Benedikto de Nursio

La valorigo de la historio kaj surtera ekzisto kuntrenis en la 4-a jarcento al novaĵo, se apudmetita al la orientaj modeloj encentriĝintaj sur la mistika sperto, nome al la naskiĝo de la monaĥa aktivado iniciatita de Sankta Benedikto de Nursio, aŭtoro de la fama benediktana regulo kie vivprincipo estas “preĝu kaj laboru”: la manlaboro estas deklarita grava elemento de la elaĉeta vivtrairo de la kristano. Kune kun la spirita vivo apudiĝas, unufoje konscie, la ideo pri progreso, universa evoluo al kiu ĉiu estas alvokata kontribui, kaj kiu estos centra elemento de la tuta mezepoka filozofiado.

La aktivado de la benediktana movado rezultis des pli grava ankaŭ pro la tagaj horoj dediĉitaj al la studo. La monaĥa laboro de kopiado de antikvaj tekstoj, ne nur religiaj, sed ankaŭ sciencaj kaj literaturaj, savis fakte sennombrajn verkojn de la grekaj kaj romiaj epokoj kiuj povis tial atingi la modernan epokon. La scio disvastiĝinta el la monaĥejoj kaj abatejoj povis facile fariĝis monopolo de la instruado pro la fakta malaperiĝo de centroj de penso (la Akademio de Ateno en 529 iniciate de Justiniano la 1-a, post diversaj periodoj de alternaj interrompoj, estis definitive fermita).

Anicio Manlio Torquato Severino Boecio
Skoto Eriugena

Ekde 5-a jarcento al 8-a jarcento daŭris la pensfluo de la Patristiko, kiu tiam konsistis precipe en la priellaborado en la doktrinoj jam formulitaj, sed parte ankaŭ novaj. Inter la plej personaj pensuloj estis Boecio, taksata unu el antaŭanoncantoj de la skolastiko kaj de la disputo pri la universalaĵoj koncernanta la difinon de la esencoj atribueblaj al la filozofiaj genroj kaj specioj.[5] Boecio subdividas la koncernaĵojn de la filozofio laŭ tri tipoj de estoj:

la intelektigeblaj [6] kiuj estas la senmateriaj estoj, nome konceptitaj nur de la intelekto senhelpe de la sensoj, kiel Dio, anĝeloj, animoj... pri kiuj interesiĝas precipe la teologio;

la intelekteblaj, male, estas la estoj spertitaj en la materiaj realaĵoj, kiuj estas perceptitaj de la sensoj kvankam ĉiam koncepteblaj de la intelekto;

la naturaĵoj, nome la estoj (estaĵoj) de la naturo, studobjektoj de la fiziko, studita de la sep studfakoj de trivio (tri vojoj) kaj kvarvio (la kvar vojoj).

En la Pseŭdo-Dionizio la Areopagano troviĝas la unua eksplicita distingo inter negativa teologio kaj pozitiva teologio: dum tiu lasta difine alvenas al Dio pere de iompostioma pliiĝo de limigitaj kvalitoj de unuopa objekto, la unua male procedas per malkreskiĝo kaj malpliiĝo ĝis la elimino de ĉiu enhavo de la menso, pro tio ke Dio, estas supera al ĉiuj kreaĵoj eblaj kaj imageblaj, ne eblas Lin alproksimigi al la kvalitoj de io ajn (en ĝi noteblas la influo de la Aŭgustena novplatonismo).

Ankaŭ la irlanda Skoto Eriugena, teologo de la karola epoko kaj aŭtoro de Periphyseon (aŭ De divisione naturae = divido de la naturaĵoj), reprenas la filozofian pripensadon tipe aŭgustenan pri la dualisma kaj komplementa rilato inter kredo kaj racio kiuj en Dio necese koincidas. Eriugena privilegiis la negativan vojon kaj vidis Dion supera kaj al la esto kaj al la neesto, Lin farante ankaŭ la punkto en kiu la dualismo de la realo refariĝas unueco. Eriugena sekvas la interpreton de Pseŭdo-Dionizo, kies verkojn li tradukis al la latina (Corpus Areopagiticum [1]); el tiu li reprenas la la koncepton laŭ kiu la platonaj ideoj ekzistas en la Verbo sed ili ne koincidas kun Li. Taksinte la universalaĵojn “ante rem” (ekzistantaj reale, sendepende la mensaj skemoj), Skoto Eriugena poziciiĝis favore de la ekstrema realismo el la disputo pri la universalaĵoj.

Araba kaj juda aristotelismo[redakti | redakti fonton]

Dum en Eŭropo disvastiĝis platonismo, dum Mezepoko araboj tenis vigla la filozofian tradicion referencantan al Aristotelo, per komentoj kaj tradukoj de verkoj de la greka filozofo, kaj atentigantaj pri la natursciencoj. Temis pri aristotelismo penetrita en mezorienton per la interpreto kiun pri ĝi jam en la helenisma epoko donis Aleksandro el Afrodisio, intermiksita kun kristanaj kaj judaj temoj, kaj precipe kun novplatonismo. En tiu sinkretismo de kulturoj, helpata de la ekspansio de araboj al okcidento, florumis novaj penscentroj kiel Bagdado, Granada, Kordovo (Hispanio), kaj Palermo.

Inter la plej gravaj figuroj en la islama medio, kiuj provis akordigi la adheron al Korano kun la postuloj de la racio, estis Al-Kindi, Al-Farabi, Ibn Bajjah, Aviceno, kaj Averoeso.

Aviceno estis ankaŭ medicinisto, aŭtoro de la Kanono de medicino kaj de la Libro de la sanigo, en kiu proponis sanigi la animon ĝin liberigante el nescio. Influita de Plotino, li subtenis ke la mondo ne estas kreita en la tempo, sed per emanado el Unuo, laŭ procedo de kunkaŭzoj kiu vidas Dion generanta nerekte la astrajn inferajn nivelojn, kies lasta estas la aristotela aktiva intelekto, de li asociigita al la luno. Kvankam partoprenataj en tiu aktiva intelekto, la homoj posedas nur la pasivan intelekton.

Averoeso

Averoeso male supozas ke la mondo ekzistas per pera interveno de Dio, sed en kontakto ekstere de la tempo. Li ankaŭ subtenis, simile al novplatonismo kaj ne evitante certan dozon de panteismo, korespondon inter la Ĉielaj Sferoj kaj la tero, sed malsame al Aviceno li separis ankaŭ la pasivan intelekton el la unuopaj homaj animoj: por li la intelekta aktivado, kaj aktiva kaj pasiva, estas unusola kaj identa en ĉiuj homoj, kaj ne koincidas kun tiuj. Submetante al kritiko la tutan Scion, li substrekis ke la sensa percepto bezonas aktivan intelekton por sin levi al la abstraktado, sen kiu la intelekto produkas sciojn variantajn unu kaj alia. Helpe, tial, devas interveni la religio, kiu sin flankenmetas al la filozofia esploro rezervita, male, nur al kelkaj. La duobla vero, koncepto malĝuste atribuata al li, estas nur simpligo de tia doktrino, en kiu male li substrekas kiel kredveroj kaj raciveroj devas konstitui unusolan veron, koneblain por la plejmulto pere de la revelacio kaj la sentoj, kaj de la filozofoj al kiuj apartenas la tasko science pensi pri la religiaj dogmoj ĉeesta alegoriforme en la Korano.

Inter la sennombraj verkoj de Averoeso, kiu etendiĝas al diversegaj scikampoj, la plej elstara estis la “Komentario” pri la verkoj de Aristotelo, per kiu li koniĝis en la kristana Eŭropo.[7]

En la juda medio, male, jam okazis kun Filo de Aleksandrio (1-a jarcento p.K.) la unua provo akordigi la mosean leĝon kun la platona filozofio, provo tamen plisukcesa ĉe unuaj kristanoj. Okazos kun Avicebron, kaj pliposte kun Moseo Maimonido, efektiva konfronto inter la hebrea kredo kaj la heredaĵo de la greka kulturo. Maimonido centrigis sian atenton sur iujn firmajn principojn koncernantajn Dion kaj sian (sen)mortecon. Por tio li utiligis aristotelismon, influita ankaŭ de diversaj novplatonismanaj konceptoj, por akordigi la kredon laŭ la Torao kaj Talmudo kun laŭraciaj formoj devenantaj el filozofia spekulativado, subtenante la transcendon de Dio, la liberan volon de la homo kaj de Dio, kaj la perkrean originon de la mondo, sed fine negante kiel jam Averoeso, aŭ almenaŭ dubante, la senmortecon de la animo.

Skolastiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe la komenciĝo de la jaro mila aparte signife naskiĝis la skolastika filozofio, tiel nomita ĉar pripensata kaj instruata en la scholae (lernejoj), nome la fakta sistemo de instruado-edukado disvastiĝinta en tuta Eŭropo kiu garantiis realan pensinstruan uniformecon. La originojn de skolastiko eblas malkovri jam en la epoko de Karolo la Granda, kiu startigante la "Karilidan renesancon" jam fondis en Akisgrano, por favori al la instruado de la gentoj kaj la disvastigo de la scio utiligante pro tio la aktivadon de la monaĥoj, ĉirkaŭ 794, la Scholan palatinan.

En tiu skolo la instruaĵoj dividiĝis en du fakaj branĉoj:

  • la arto de la trivium (Trivojoj): komplekso de la “literaturaĵo”);
  • la arto de la quadrivium (Kvarvojoj): komplekso de la “sciencaj” objektoj)

Per la 'Admonitio Generalis (ĝenerala Instigo) Karolo la Granda jam celis krei studmetodon pratikendan en tuta Sankta Romia Imperio. Iom post iom formiĝis instrutipo dirita “scola”, kiu poste emis separiĝi el la monaĥa medio por fariĝi ĉiam pli aŭtonoma.

Anselmo de Canterbury

Patro de la skolastiko estas ĉiukaze konsiderata la benediktana abato Anselmo el Aosto, [8] promociita ĉefepiskopo Canterbury, kiu serĉis la konverĝon inter kredo kaj racio sur la sulko de la platona tradicio. Liaj du precipaj verkoj koncernas la ontologian pruvon, kiu en Monologion estas pritraktata aposteriore, nome startante el la konsidero ke, se kelkaĵo ekzistas, necesas allasi superan Eston kiel principon de la ontologia ĉeno kiu igas tion ebla. En la Proslogion, male, Anselmo prezentas la pruvon apriore laŭ kiu Dio estas la plejgranda Esto pri kiu ne eblas pensi ke ekzistus io pli granda; kiu negas ke tiu koncepto de la intelekto korespondas al la realo, necese tiu kontraŭdiras sin mem ĉar tiam oni povus pensi ke la supera Esto estas malpli granda ol kelkaĵo, eĉ malpli granda ol kiu havas ankaŭ la ekziston.[9]

Rilate la disputon pri la universalaĵoj Anselmo estis subtenanto de la teorio laŭ kiu ili ekzistas ante rem, nome “apriore” ĝuste antaŭantaj la sperton. Lia pozicio estis apogita de Vilhelmo el Champeaux (epigono de la modera realismo[10], kontraŭanta Roscelinon, apoganto de la ekstrema nominalismo per kiu eblis subteni, kiel efektive okazis, ke la tri Diaj Personoj de la kristana Triunuo estas tiom distingitaj ke ili havas nenion komunan ĉar la dieco mem estas io aparta, nome pura nomo. Akuzita pri triteismo, Roscelino estis devigita de la koncilio de Soissons forĵuri sian deduktaĵon. Al la polemiko inokuliĝis ankaŭ Petro Abelardo kiu tamen sinkis en konceptismon siavice kritikita kaj rifuzita ĉar neganta de la realeco de la universalaĵoj.

La evoluiĝo de la urbaj centroj, dume, favorita de la laborkonceptado direktiĝinta al la pliiĝo de la komuna bonstato kaj monaĥastile kolektiva aktiveco, enkondukis al la Renesanco de la jaro mila kaj poste al la Renesanco de la 12-a jarcento, dum kiuj la mezepokaj filozofoj ĉiam pli iris fiksi siajn sidejojn ĉe lernejoj kuneksaj kun la Katedraloj, aŭ ĉe universitatoj kiel tiuj de Bolonjo kaj Parizo. Inter la novaj institucioj akiris elstaran prestiĝon tiu de Chartres, kiu referencis al la pensado, novplatonisme inspirita, de Aŭgusteno kaj Boecio.

Rilate la problemo de la universalaĵoj kutime la skolastikuloj tendencis al moderaj realismo kaj nominalismo ĉar la ideoj estas tute “apriore” ĉar kreaĵoj de Dio mem.

Rilate la “anima mundi” (animo de la mondo) pridiskutita en la platona dialogo Timeo, ili tiun identigis kun la Sankta Spirito, sed nur kiel eganto kaj ne kiel naturalizita en la kosmo. La naturo estis konceptita kiel unuo organa kaj sendependa, objekto tial de studo kaj sperto separita el tiuj teologiaj.

Samtempe ekis surfaciĝi religiaj fermentoj celantaj renovigi la Eklezion, kiel la Kongregacio de la klunizaj monaĥoj kreskiĝinta ĉirkaŭ la jaro mila, aŭ la ordeno de la cisterciaj monaĥoj, kiu akiris elstarajn kreskiĝon kaj prestiĝon per la aktivado de Bernardo de Clairvaux. Tiu ĉi proponis mistikan vojon al la filozofia spekulativado: laŭ Bernardo, la sola maniero atingi la veron konstituiĝas per la praktiko de kontemplo kaj de la preĝo, kaj ne en la abstrakta rezonado. Al li kontraŭis Petro Abelardo kiu subtenadis ke: “oni ne rajtas kredi je nenio se antaŭe oni ne komprenis” [11]

Alberto la Granda
Tomaso de Akvino

Komence de la 13-a jarcento naskiĝis aliaj du novaj movadoj, unu fondita de la hispana Dominiko el Guzman, kies predikado baziĝis sur la efiko de la argumentado kaj sur la persvado, la alia de Sankta Francisko el Asizo, kiu celis, male, konvertiĝi pere de la ekzemplo de vivo humila, simpla, kaj kontemplanta la naturbelecojn en la kreitaro. Tiuj movadoj disvastiĝis precipe en la urboj kaj kontakte kun siaj lernejoj kiuj fariĝos novaj centroj de la mezepoka kulturo.

Estis, ekzemple, du dominikanaj fratoj, Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino, kiuj donis fundamentan impulson al refloriĝo de la skolastika filozofio. Aŭtoro de impona komento pri la metafiziko de Aristotelo, Alberto la Granda estis unu el la unuaj ricevantoj de la influo de la araba aristotelismo, per kiu praktike reduktiĝis la rolo kiun aŭgustenismo havis ĝis tiam, kaj ekfajriĝis ardaj kaj, foje akraj, disputoj kiam iuj konceptoj de Averoesa derivado (kiel la negado de la senmorteco de la animo aŭ de la perkrea origino de la mondo) ŝajnis metiĝi kontraŭ la kristana ortodoksio. Alberto tiam enkondukis distingon inter la esplorzono de la kredo, pri kiu okupiĝas la teologio kaj racio, kaj la esplozono de la “sciencoj”, en kiu aktivas nur la racio: la du kampoj havas certe senkontrastan kuniĝon! Al la kredo Alberto asignis Aŭgustenon emblema aŭtoritato, al la scienco Aristotelon, analizitan tamen ĉiam kun kritika vidpunkto.[12]

Eblas aldoni ke Alberto la Granda donis al la kristana teologio formon kaj metodon kiuj, esence, konserviĝis ĝis niaj tagoj. Homo dotita per grandaj genio kaj kulturo,[13] li travivis kun profunda religia sento sian doktrinan taskon.[14]

Disĉiplo de Alberto estis Tomaso de Akvino, kiu simile al Alberto, antaŭ la influo de la araba aristotelismo kiu ŝajnis sukcese dubigi pri la bazaj punktoj de la kristana kredo, pruvis ke ĉi tiu lasta nenion rajtis timi ĉar la veroj de la racio ne povas, kaj fakte ne estas, kontrasto kun tiuj de la revelacio ĉar ambaŭ enamaĵoj de la sama Dio. Laŭ Tomaso, tial, la kontrasto estas nur ŝajna kaj momenta, pro tio ofte la veroj de la filozofio povas alveni al la samaj veroj de la Biblio; ekzemple, oni povas pruvi la ekziston de Dio jen per la kredo, jen per observo bazita sur la sensoj.

La stilo romanika de la katedralo de Pizo karakterizita per simpleco de linioj kaj klareco de enhavoj.

Kiel sia majstro, ankaŭ Tomaso provis alordigi la kristanan revelacion kun la doktrinon de Aristotelo, kiu, startinte de la studo pri la naturo, pri la intelekto kaj pri la logiko, ordigis sciojn ĉiam validajn kaj universalajn, facile asimileblajn de la kristana teologio pro la fakto ke la objektiva vero, same kiel instruis la greka majstro mem, estas tia ĝuste pro tio ke ĝi restas ĉiam egala en ĉiuj lokoj kaj epokoj.

Li ne kontentiĝis je la averoesa komentario pri Aristotelo; sed profitis de sia amiko Vilhelmo el Moerbeke por havigi al si la tradukitajn, el la originaloj, aristotelajn librojn. Tomaso paralele al Aristotelo konstruas sian metafizikon en kiu famas la kvin vojoj por pruvi la ekziston de Dio, la kapablo de la homa intelekto por demonstri la fundamentojn kaj de la raciaj bazaj veroj kaj de la revelacio.

Bonaventura el Bagnoregio

Dum Tomaso kontribuis al la naskiĝo kaj disvastigo de la kristana filozofio sekvanta la metodon de Aristotelismo, lia samtempulo Bonaventuro el Bagnoregio estis male la plej rezistemiganto de la kristana filozofia branĉo inspiriĝinta al novplatonismo. En la filozofia-teologia pripensado de Bonaventura, spegula certsence al tiu de Tomaso, ne troviĝas monumentaj arkitekturoj raciaj, sed la superrego de la sento mistika inspiriĝinta al la religieco de Sankta Francisko el Asizo. En Bonavertura restas centra la aŭgustena temo de la dia iluminado. Laŭ Bonaventura, fakte, dum la sensiveco estas instrumento oportuna por la animo, kiu pere de la empiria realo alvenas al la formado de la universala konceptaro, por la scio pri la spiritaj principoj estas bezonata la iluminado de la dia graco.[15]

La vojo de la iluminiĝo estas tiu kiu kapabligas scii pri la eternaj esencoj kaj al kelkaj ankaŭ koncedas alproksimiĝi al Dio. La iluminado gvidas ankaŭ la homan agadon ĉar nur ĝi konkretigas la sinderezon (greke: sinterèsis = morala juĝkapablo), nome praktika dispozicio al la bono. Vidiĝas ĉi tie la scia kaj morala valoro de la platona idea mondo, sed ĉio estas transfigurata per la religia neceso de la ascendo al Dio.

Roger Bacon.

Dum Tomaso kaj Bonaventura instruas precipe en Parizo, alilokaj skoloj fame kreskis kiel tiu de Oksfordo kaj Kolonjo. La plej fama majstro de Oksfordo estis la franciskana Roger Bacon, kiu, deduktinte el Aristotelo kaj ĉerpinte el Tomaso la distingon inter scienco kaj kredo, individuigis du diversajn fontojn de la scio: la racio, kiu tamen atingas ĉiam nuran peran kaj nerektan scion, kaj la intuicio kiu, male, senpere atingas la datenon. Tiu ĉi lasta povas esti mistika, se koncernanta teologiajn verojn de la revelacio, aŭ eksperimenta se koncernanta la sferon de la natura mondo. La distingo inter la du sferoj, kiu iamaniere jam estis anticipita en la skolo de Chartres, tendencos pliintensiĝi ĉiam pli kaj favori al la naskiĝo de intereso por la fizika mondo.

Disputo pri la universalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Granda debato ekscitis inter skolastikuloj la tiel dirita disputo pri la universalaĵoj, problemo koncernanta la konsiston de la universala nocio, nome de la predikato kiu estas asignita al multego de entaĵoj. Kiam, ekzemple, oni asertas: “ĉiuj estaĵoj estas mortemaj”, oni atribuas ĝeneralan karakterizon (“quid” = iun kvaliton, nome “esti mortema”) al konkretaj realaĵoj. Kio estas la esenco de tiu kvalito-karakterizo? La respondoj variis laŭ la fluo de la jarcentoj, ekde Porfirio en la 4-a jarcento ĝis Vilhelmo el Okam (1330) kaj plifrue. Kaj ankaŭ influis en la moderna filozofio.

La eblaj respondoj sintezeblas tiel en la kompromiso ellaborita de Alberto la Granda kaj Tomaso, subtenantaj de la Modera realismo: la universalaĵoj estas:

  • ante rem, nome ili ekzistas “antaŭ ol” ekzistas la aĵoj, en la Dia menso;
  • in re, nome ili ekzistas “ene” de aĵoj mem, kiel realaj estaĵoj;
  • post rem, nome ili estas “realaj produktoj” de la homa menso kiu praktikas aŭtonoman funkcion en la ellaborado de konceptoj kiu ne dependas de la realaĵoj.

Al la realistoj kiu subtenis la objektivan kaj sendependan ekziston de la universalaĵoj, oponis la nominalistoj, kiuj, male, negis kiun ajn realon al la universalaĵoj kiu laŭ ili estas simpla nomo (flatus vocis), estiĝantaj nur post rem.

La lastaj disvolviĝoj de la skolastiko[redakti | redakti fonton]

Filozofisence, la Mezepoko karakteriziĝas per grandaj fido kaj konfido en la homa racio aŭ en la kapablo povi esplori la misterojn de la kredo pro tio ke la Dio en la evangelioj sin prezentas kiel Logos (nome kiel Logika Principo).

Duns Skoto
Vilhelmo el Okam

La krizo pri tiu fido komenciĝis ek de 14-a jarcento, kiam la skota filozofo Duns Skoto asertis ke estas limo kiu ne povas esti esplorita de la filozofio, kaj trans kiu la racio ne sukcesas transiri. Antaŭmetante la problemon de la haecceitas, nome de la esenco kiu konstituas la individuan objekton ĝin certasence igante “tiu ĉi” (hic et nunc = ĉi tie kaj nun), Skoto subtenis ke pri la universalaĵoj starantaj en la origino de la apartaj realaĵoj oni povas diri nenion, ĉar ne eblas kompreni la “kialon” de “esti tiel” kaj ne “esti malsame”.

Kvankam adherante al realismo, Duns Skoto substrekis tiamaniere la apofatan kaj nekonatan aspekton de Dio reliefigante la ĉeeston de intrinseka limo en la homa sciopovo: se la logiko volas esti vera, ĝi devas rezigni esplori pri tio kio pro sia naturo ne povas ricevi racian respondon. Li tamen asertis, spurante Parmenidon, la neceson de la esto, sed ankaŭ la neeblecon determini ĝian enhavon, nome la neebleco doni al ĝi predikaton racie pravigeblan.

Skoto fariĝis asertanto de la doktrino de volismo, laŭ kiu Dio estus animita de nekomprenebla kaj arbitra volo, tute senligita al raciaj kriterioj kiuj alimaniere limigus lian liberon. Tiu pozicio havis kiel konsekvencon kreskantan fideismon, nome blinda fido je Dio, nemotivita de argumentoj.

Al fideismo adheris precipe Vilhelmo el Okam, epigono de la nominalista tendenco, ene de kiu li alvenis negi al la Eklezio la rolon de peranto inter Dio kaj la homaro. Baziĝante sur konceptado reduktisma pri la scipovo (bazo de sia fama Razilklingo), Okam kritikis la konceptojn de kaŭzo kaj de substanco, de li juĝitaj “metafizikaj" (tute menskreitaj), preferante por la scio aliron empirian.

La gotiko de Chartres

Ekstremigante la filozofian pozicion de Skoto, Okam asertis ke Dio ne kreis la mondon per “intelekto kaj volo” kiel instruis Tomaso, sed per nura volo, kaj do laŭ arbitra maniero, kaj do senregule kaj senleĝe. Kiel Dio, ankaŭ la homo estas tute libera, kaj nur tiu libero povas fondi la moralon de la homo, kies savo tamen ne estas frukto de antaŭdestino, nek de homaj verkoj. Estas nur la volo de Dio kiu determinas, laŭ maniero tute nekomprenebla, la destinon de unuopa homa estulo. Johano Buridano poste reprenis la tezon de Okam, provante ĝin akordigi kun la aristotela fiziko.

En Germanio Majstro Eckhart starigis la bazojn de la germana spekulativa mistikismo, evidentigante siavice la misteran kaj nepenetreblan aspekton de Dio, ellaborante iun negativan teologion radikale apofatan. Laŭ Eckhart, Dio generas sin mem kaj sian filon en la homoj, en la kontinua kaj senĉesa krea ago. El tio lia instruo adresita al la zorgo pri la animo kaj al la kontempla preĝo.[16]

Afinaj al mistikismo de Eckhart estis la tonoj uzitaj de la angla anonima aŭtoro de la “Nubo de la scio”, kie Dio estas reprezetata “ĉirkaŭata de nuboj kaj tenebroj” laŭ imago devenanta el la Biblio.[17]

La konvinko pri nekomprenebleco pri Dio radikaligis la distancigon inter scienco (racio) kaj kredo, konservante unuflanke la valorigon de la prinatura esploro laŭmodele de la Skolo de Chartres, sed aliflanke enkondukante al blinda (senbezona je pruvoj) kredo je la Kreinto. La intensiĝo de la distanco inter la tera dimensio kaj tiu ĉiela-spirita, kiu kondukis en la 14-a jarcento al tia fideismo, esprimiĝis, laŭ iuj antropologoj de moroj, per la “gotiko” ekstrema.[18]

Kun tiu filozofoj kaj teologoj falis la klaraj certecoj de mezepokaj "sumoj" kaj komenciĝis la epoko de la moderna filozofio. La atento al la mezepoka filozofio ĉiam pli senfajriĝis. Nur en la 20-a jarcento renaskiĝis (aŭ emerĝis ĉar ne mankis certe kultistoj de tiu filozofio kvankam publike malpli influaj) inklino filozofiadi laŭ la skolastikuloj per la novskolastikula movado.

Precipaj mezepokaj filozofoj[redakti | redakti fonton]

Patristiko[redakti | redakti fonton]

Skolastikuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel la tiama kardinalo Joseph Ratzinger, kiu plurfoje reasertis ke la “greka heredaĵo estas integra parto de la kristana kulturo”, eksplikis la motivojn pro kiuj, laŭ lia opinio, la kristana religio povis akordiĝi kun la greka filozofio: “La racio povis fariĝi religio ĉar la Dio de la racieco eniris mem en la racion. Ĉu, finfine, la elemento anoncita de la kredo, nome la historia Vorto de Dio, ne konstituis la antaŭkondiĉon por ke la religio povu priparole adresiĝi al la filozofia Dio, kiu ne estis Dio pure filozofia, kaj kiu ne rifuzis la filozofion, sed male ĝin atendis ricevi? Ĉi tie manifestiĝis mirindaĵo: la du fundamentaj principoj ŝajne kontraŭaj – ligo kun la metafiziko kaj ligo kun la historio – sin kondiĉis kaj rilatiĝis reciproke, kune estigis la apologion de la kristanismo kiel veran religion. Oni rajtas, do, diri ke la venko de la kristanismo sur la paganaj religioj estis igita ebla precipe pro ĝia karakterizo de alirebleco al la intelekta kompreno. (El la prelego “Ĉu Vero de Kristanismo?”, eldirita de kardinalo Joseph Ratzinger la 27-an de septembro 999 ĉe la Universitato de la Sorbono de Parizo.
  2. Cfr. Estas Tertuliano kiu sin demandas: ”Kion komunan havas Ateno kaj Jerusalemo? Kion la Akademio kaj Eklezio? (De praescriptione haereticorum, VII, 9).
  3. Klemento el Aleksandrio,Stromata 6, 8, 67, 1.
  4. Antaŭ ol Aŭgusteno, la tezo de la unikeco de substanco en la tri Personoj estis jam deklarita en la Unua koncilio de Niceo (325). Ankaŭ Origeno Adamantio kaj Gregorio de Nazianco jam asertis ke la rilato kiu ligas la Patron al la Filo kaj al la Sankta Spirito ne karakterizis surbordiĝo sed egaleco.
  5. La "disputo pri la universalaĵoj" estis problemo al kiu Boecio allasis gravan kontribuon per la traduko kaj komento pri la greka Isagogé (Εἰσαγωγή) = enkonduko) de Porfirio (filozofo).
  6. ”Intelektigebla” estas termino uzita de Gajo Mario Viktorino.
  7. «Colui che il gran commento feo» (Tiu kiu la grandan komentojn faris” estas la epiteto per kiu Dante Alighieri nomas Averoeson en la Dia Komedio (Infero - Kanto kvara, 144).
  8. Skizo pri Anselmo el Aosto Arkivigite je 2010-01-03 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. «Ho Sinjoro, Vi ne nur estas tio kion ne eblas imagi ion ajn pli grandan (non solum es quo maius cogitari nequit), sed ankaŭ Vi estas pli granda ol tio kion oni povas pensi (quiddam maius quam cogitari possit) [...]. Se vi ne estus tia, oni povus pensi ion pli grandan ol Vi, sed tio ne eblas” (Proslogion, Enkonduko)
  10. Vidu Gadamer, Realismo kaj nominalismo Arkivigite je 2009-05-07 per la retarkivo Wayback Machine.
  11. Abelardo, Historia calamitatum, en “Amcelaj Leteroj”, zorge de Federico Roncoroni, Rusconi, Milano 1971, cap. 9, pag. 92.
  12. «Kiu ajn akceptis Aristotelon kiel dion, tiu devas ankaŭ kredi ke li ne plenumis eraron. Sed se oni kredas ke Aristotelo estis homo, tiam li estis certe eraripova, same kiel tiaj estas ni”. (Alberto Magno, Physic. lib. VIII, tr. 1, XIV)
  13. «Kiel teologo aŭ kiel filozofo, Alberto estis certe unu el la plej eksterordinaraj homoj de sia epoko; oni povas diri, unu el la plej mirindaj geniuloj naskiĝintaj en la pasinto” (A. Jourdain, Recherches critiques sur l'àge et l'origine des traductions latines d'Aristote, Parizo 1943).
  14. Tolomeo Da Lucca en sia Historia Ecclesiastica atestis kiel la teologio de Alberto la Granda estis nutrita per konstanta fervoro al Kristo, kune kun la praktiko de la malriĉeco kaj asidua fideleco al la religiaj votoj.
  15. «Kiaj ajn estu la internaj dispozicioj, tiuj ĉi havas neniun kapablon sen la helpo de la dia graco. Sed tiu ĉi estas koncedita nur al tiuj kiuj ĝin petas [...] per fervora preĝo. Estas la preĝo la principo kaj la fonto de nia leviĝo. [...] Tiamaniere preĝante, ni iluminiĝas por koni la ŝtupon por ascendi al Dio”. Bonaventuro.
  16. «La okulo, per kiu mi vidas Dion, estas la sama okulo per kiu Dio min vidas; mia okulo kaj la okulo de Dio estas unusola okulo kaj unusola scio”; “Kiu “realigis Dion” sentas la guston de ĉiuj aĵoj en Dio” (Meister Eckhart, Deutsche Predigten und Traktate, eldono de Josef Quint, Munkeno 1977).
  17. Vidu psalmo' 96, 2.
  18. Necesas aldoni ke kaj Okam kaj Eckhart estis invititaj, de la ekleziaj aŭtoritatoj kaj devigitaj pliprecizigi siajn pensadojn kaj, ĉiukaze, tiuj ĉi estis rigardataj kiel suspekteblaj je herezo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. Marchesi, Dal "Logos"greco al "Logos" cristiano. Linee di sviluppo e tematiche ricorrenti, ed. Zara, Parma 1984
  • Paul Vignaŭ, La filosofia nel Medioevo, trad. it. di M. Garin, Laterza, Bari 1990
  • C. Vasoli, La filosofia medievale, Feltrinelli, Milano 1961
  • P. Rossi, C. A. Viano, Storia della filosofia: 2. Il Medioevo, Laterza, Roma-Bari 1994
  • D. Knowles, L'evoluzione del pensiero medievale, Il Mulino, Bologna 1984
  • A. Bisogno, Il metodo carolingio: identita culturale e dibattito teologico nel secolo nono, Turnhout, Brepols, 2008 ISBN 978-2-503-52862-5
  • Tomaso de Akvino, La somma teologica, ESD, 1996 ISBN 88-7094-224-4
  • Inos Biffi, Figure medievali della teologia, Jaca Book, Milano 2008 ISBN 978-88-16-40815-9
  • Giulio D'Onofrio, STORIA DEL PENSIERO MEDIEVALE, Città Nuova, 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]