Edwin O. Reischauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin O. Reischauer
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1910 (1910-10-15)
en Tokio
Morto 1-an de septembro 1990 (1990-09-01) (79-jaraĝa)
en La Jolla
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepatito vd
Lingvoj anglajapana vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • Oberlin College vd
Familio
Patro August Karl Reischauer vd
Edz(in)o Haru M. Reischauer vd
Profesio
Okupo diplomatohistoriistoverkisto • universitata instruisto • politikistolingvisto • japanologo vd
Laborkampo Japanologiohistoriokulturo vd
Doktoreca konsilisto Serge Elisséeff vd
Verkado
Verkoj Q117228644 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edwin Oldfather Reischauer (naskiĝis la 15-an de oktobro 1910 en Tokio; mortis la 1-an de septembro 1990) estis usona lingvisto, japanologo kaj kunevoluinto de la transskribo de McCune-Reischauer por la korea alfabeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edwin O. Reischauer naskiĝis kiel usona civitano en Tokio kaj studis en la universitato Harvard. Kune kun George M. McCune li evoluigis la transskribon de McCune-Reischauer por la korea alfabeto. De 1961 ĝis 1966 li estis usona ambasadoro en Japanio.

Li estis direktoro de la instituto Harvard-Yenching kaj prezidanto de la departemento de orientaziaj lingvoj de la universitato Harvard. Li fondis la japanologian instituton de la universitato, kiu en 1985 je lia honoro ricevis la nomon Edwin O. Reischauer Institute of Japanese Studies.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Edwin O. Reischauer en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)