Sun Ra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sun Ra
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1914 (1914-05-22)
en Birmingham
Morto 30-an de majo 1993 (1993-05-30) (79-jaraĝa)
en Birmingham
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Elmwood Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Alabama Agricultural and Mechanical University • A. H. Parker High School
Okupo
Okupo bandestrokomponistodirigento • ĵazmuzikisto • pianisto • poeto • klavaristo • filozofomuzikdirektoroverkisto • synthesizer player • aktoroaranĝisto • muzikinstrumentisto
Verkoj The Heliocentric Worlds of Sun Ra, Volume One
Jazz in Silhouette
Purple Night
TTT
Retejo http://www.sunra.com
vdr

Sun RA (* 22-an de majo 1914 en Birmingham, Alabamo; † 30-an de majo 1993; fakte Herman „Sonny“ Blount) estis usona eksperimentema, avangarda ĵazkomponisto kaj ĵazmuzikisto (piano, orgeno, muzikila klavaro), poeto kaj filozofo.

Sun Ra februaron de 1973

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Sun Ra jam dumvive aperis kiel mito kaj validas ĝis nun kiel unu el la plej pridisputita ĵazmuzikistoj. Per sia tute aparta stilo kaj liaj novigaj ideoj polarizis kritikistojn kaj publikon. Dum unuj rigardis lin genia noviganto, por la aliaj li estis ĉarlatano. La sukcesoj de Sun Ra kiel unu el la pioniroj de libera ĵazo tamen estas nekontestata.

Famon li atingis per siaj strangaj astrologiaj predikoj kaj filozofio same kiel per siaj muzikaj komponaĵoj kaj prezentadoj. En 1952 li fordonis sian naskiĝnomon, alprenis la nomon Sun Ra (Ra estas la nomo de la antikva egipta sundio) kaj direktis bandon kun ĉiam ŝanĝiĝanta personaro nome Arkestra. La rimarkindaj membroj de la Arkestra estis la saksofonistoj John Gilmore, kies verkado influis tiun de John Coltrane, kaj Marshall Allen, kiu direktas ankoraŭ nun (2008) la Arkestron. La vorton Arkestra Sun Ra komprenis kiel ligaĵo de ἀρχή [arĥé; greklingva: pra] kaj orkestro.

La periodoj de lia muzika evoluo[redakti | redakti fonton]

La 1950-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

La muzika evoluo de Sun Ra estas maldetale subdividebla en tri periodojn. En la 1950-aj jaroj lia muziko evoluis el la bandega svingo, kun kiu li en la 1940-aj jaroj komencis sian karieron ĉe Wynonie Harris. Li perlaboris tamen ankaŭ per aranĝotaskoj laŭ mendoj de Red Saunders por la ĉikaga klubejo DeLisa. En novinventado de si mem elformiĝis la „universa ĵazo“ destinita de universaj temoj, per kiu li famiĝis. Laŭ muzikrecenzistoj kaj ĵazhistoriistoj li kreis kelkajn el siaj plej bonaj verkoj dum ĉi tiu periodo. Rimarkindaj albumoj de Sun Ra el la 1950-aj jaroj inter multaj aliaj Sun Ra Visits Planet Earth, Interstellar Low Ways, Angels And Demons At Play, We Travel The Spaceways kaj Jazz In Silhouette.

Krome la strangulo komencis ankaŭ en la 1950-aj jaroj surmeti strangajn kostumojn kaj kapornamaĵojn egiptstilajn. Li asertis ne deveni de la tero, sed de la planedo Saturno, kaj evoluigis artfiguron el „universaj“ filozofioj kaj lirika poezio, kiu ĉefe predikis konsciencon kaj pacon. Li distanciĝis disde rasismo, sub kiu li mem ofte suferis kiel nigrulo en Usono, se temis pri koncertoj kaj koncertvojaĝoj de la Arkestro, sen tamen esprimi sin pri tio pli ofte. Entute li parolis, alie ol multaj nigrulaj muzikistoj liageneraciaj, malofte pri pridisputataj temoj. Li preferis muziki, dum kiam la ensemblo de muzikistoj, kiuj kunlaboris kaj koncertvojaĝis kun li, preskaŭ ĉiutage ŝanĝiĝis.

La 1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1960-aj jaroj lia muziko trapasis ĥaosan, eksperimenteman periodon. Dum ĉi tiu periodo lia populareco atingis sian supron, kiam la Beat-generacio kaj la psikedela rokmuziko alprenis sian muzikon. La albumoj de Sun Ra el ĉi tiu tempo por aŭskultantoj, kiuj la unuan fojon okupiĝas pri ĉi tiu lia muziko, ofte nur malfacile estas alireblaj. Elsaraj titoloj el ĉi tiu periodo estas interalie The Magic City, When Sun Comes Out kaj Other Planes Of There.

Ekde la 1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1970-aj jaroj kaj poste la muziko de Sun Ra kaj lia Arkestro ruliĝis sur pli kutimaj reloj, restis je tio daŭre tamen altagrade eklektikaj kaj energiplenaj. Per la kunlaboro kun kantistino June Tyson ili sukcesis katenigi la publikon. Dum la koncerto ili nun ankaŭ interpretis ĵazajn normkantojn. Sun Ra krome ekĝuis la filmojn de Walt Disney. Li komencis enigi erojn el la muzikpecoj de Disney en multajn el siaj muzikaj prezentadoj. Dum la malfruaj 1980-aj jaroj la Arkestro eĉ koncertis en Walt Disney World Resort. La versio de Pink Elephants On Parade fare de la Arkestro troviĝas sur albumo Stay Awake, kompilaĵo de diznejaj melodioj, kiujn interpretas malsamaj artistoj.

Kelkaj el la koncertoj Sun Ra el la 1970-aj jaroj estas akireblaj lumdiske, tamen ne spertis vastan disvastigon kompare kun liaj pli fruaj verkoj. Albumo Atlantis estas rigardenda kiel markilo de la komence de lia 1970-aj-jaraj periodo.

La muzikisto sur diskoj kaj en filmoj[redakti | redakti fonton]

Sun Ra estis unu el la plej produktemaj muzikistoj de ĵazo. Dumpaŝe de sia kariero Sun Ra sonregistris por centoj da albumo. Multajn el tiuj tamen publikigis malgrandegaj diskeldonejoj, kiuj eldonis ilin nur malgrandkvante. Sun Ra publikigis sian muzikon pretertempe (por la tiama tempo eksterordinare) per sia eldonejo „Saturn“ kaj disvendis ilin per poŝtmenda komerco. Tiamaniere lia muziko restis nekonata por tiu publiko, kiu ne vizitis liajn koncertojn. Dum la 1990-aj jaroj post lia morto multaj el liaj sonregistraĵoj aperis unuafoje sur lumdiskoj ĉe diskeldonejo Evidence.

Sun Ra kaj lia Arkestro estis objekto de la dokumenta filmo A Joyful Noise kaj en la jaro 1972 de la filmos Space Is the Place produktita de nigruloj. La muziko por ĉi tiu filmo, ankaŭ de Sun Ra, estas akirebla per lumdisko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John F. Szwed: Space Is The Place - The Lives and Times of Sun Ra, Pantheon Books, New York, 1997, ISBN 0-679-43589-1 (Biografio)
  • Hartmut Geerken, Bernhard Hefele: Omniverse Sun Ra, Waitawhile, D-82211 Wartaweil, 1994, privatpresaĵo (diskoregistro kun kolorkopioj de la sondisko-kovraĵo)
  • Robert Campbell, Chris Trent: The Earthly Recordings of Sun Ra, 2nd edition, Cadence Jazz Books, Northwood, NY, 2000, ISBN 1-881993-35-3 (ausführliche Diskografie)
  • Hartmut Geerken (Hrsg.): Sun Ra, The Immeasurable Equation, Books on Demand, Norderstedt, 2005, ISBN 3-8334-2659-4 (Sun Ra's Lyrik)
Portala ikonoPortalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]