John Farey, Sr.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Farey en Muzeo de Derby. La silueto estis farita de lia amiko White Watson dum la QR-kodo kondukas vin al tiu ĉi artikolo

John FAREY, Sr. (naskiĝis en 1766, mortis la 6-an de januaro 1826) estis angla geologo kaj verkisto. Tamen, li estis pli bone konata pro matematika konstruo, la "Sinsekvo de Farey" nomita laŭ lia nomo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

John Farey naskiĝis en Woburn, Bedfordshire kaj estis edukita en Halifax, Yorkshire, kaj montris tian talenton pri matematiko, desegnado kaj termezurado, ke li kaptis la atenton de John Smeaton (1724-1792). Post sia edukado li transloĝiĝis al Londono, kie li havis familianojn, kaj laboris tie dum nombro da jaroj, dum kiuj li renkontiĝis kaj edziĝis kun sia edzino, Sophia Hubert, (1770-1830). Dume en Londono, ili havis sian unuan infanon John Farey, Jr.. Ili poste havis ok pliajn infanojn, el kiuj du mortis dum infanaĝo.

Woburn kaj Londono[redakti | redakti fonton]

En 1792 li estis dungita kiel agento de Francis Russell, 5-a Duko de Bedford por liaj bienoj de Woburn. Post la morto de la duko, Farey revenis al Londono en 1802, kaj unue projektinte elmigri aŭ preni farmon en la provinco, li setlis tie kiel konsulta termezuristo kaj geologo. Ke li povis preni ĉi tiun alpaŝon tion li grandparte ŝuldis al sia konatiĝo kun William Smith, kiu en 1801 estis dungita de la duko de Bedford por laboroj de drenado kaj irigacio. La duko, aprezante la konojn de Smith pri tavoloj, komisiis lin en 1802 por esplori la marĝenon de la kalk-montetoj sude de Woburn por determini la veran sinsekvon de la tavoloj; kaj li petis al Farey akompani lin. Farey rimarkis ke Smith estis lia Mastro kaj Instruisto pri Minerala termezurado, kaj liaj postaj publikaĵoj montras kiel bone li profitis el la instruoj kiujn li ricevis.

En 1805, li sukcedis al Arthur Young kiel sekretario de la "Smithfield Club". Lia termezura laboro kondukis lin tra la tuta provinco kaj li estis multe pripetita de ter-posedantoj dezirantaj plibonigi siajn bienojn, aŭ ekspluati la mineralojn kiujn illi entenis. Lia laboro pri ekonomia geologio tiam estis grava en la burĝonanta Industria Revolucio por lokalizi novajn fontojn de karbo kaj metalaj ercoj.

Verkisto[redakti | redakti fonton]

Farey estis fekunda verkisto, kaj profesoro Hugh Torrens (vidu Referencojn sube) spuris ĉirkaŭ 270 artikolojn de li, kvaroblante la nombron donitan en Catalogue of Scientific Papers de la Reĝa Societo. Li verkis pri ĉiuspecaj subjektoj, irante de hortikulturo, geologio, meteorologio, metrologio, decimala mon-sistemo, muziko kaj matematiko al pacifismo.

Li estis grava kontribuinto al Rees's Cyclopaedia kun artikoloj pri kanaloj, mineralogio, termezurado kaj nombro da sciencaj kaj matematikaj bazoj pri sono. Diversaj biografiaj fontoj de la 19-a jarcento, inkluzive la Dictionary of National Biography, malprave asertis ke li verkis la artikolon de Rees pri Vaporo. Ĝi fakte estis verkita de lia filo John Farey, Jr. En 1809 Farey renkontis William Martin kiu publikigis verkon pri fosilioj de Derbyshire, por esplori ĉu ili povus krei komunan geologian mapon de Derbyshire. Martin tamen estis tro malsana por duafoja renkontiĝo kaj li mortis la sekvan jaron.[1]

La plej fama verko de Farey estas General View of the Agriculture and Minerals of Derbyshire (3 volumoj 1811-1817) por la Komisiono de Agrikulturo. En la unua el ĉi tiuj volumoj (1811) li donis kompetentan raporton pri la supra parto de la britaj serioj da tavoloj, kaj majstran eksponon de la Karbonia kaj aliaj tavoloj de Derbyshire. En tiu ĉi klasika verko, kaj en artikoloj publikigitaj en la Philosophical Magazine, vol. 51, 1818, pĝ. 173, pri 'Mr Smith's Geological Claims stated', li fervore substrekis la gravecon de la markovroj de William Smith.

Sinsekvo de Farey[redakti | redakti fonton]

Same kiel memorita de historiistoj pri geologio, lia nomo estas ankoraŭ pli konata pro la Sinsekvo de Farey kiun li notis kiel rezulto de lia intereso pri matematiko kaj sono (Philosophical Magazine, vol. 47, 1816, paĝoj 385-386).

Farey mortis en Londono. Sekve lia vidvino ofertis lian geologian kolekton al la Brita Muzeo, kiu malakceptis ĝin, kaj ĝi estis disigita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. H. S. Torrens, ‘Martin, William (1767–1810)’, Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004 [1]
  • John Farey, A General View of the Agriculture and Minerals of Derbyshire, Volume 1. With Introduction by Trevor D. Ford and Hugh S. Torrens. (Peak District Mines Historical Society, 1989. Reprint of 1811 Edition). The introduction contains a list of Farey's writings located to the date of the reprint.
  • A.P. Woolrich, 'John Farey, Jr. (1791-1851): Engineer and Polymath' in History of Technology (magazine), 19, 1997, pp 111–142. (ISBN 0-7201-2365-8) (Includes a brief family history and a family tree)
  • Trevor D. Ford; Hugh S. Torrens (2001). “A Farey Story: the pioneer geologist John Farey (1766-1826)”, Geology Today 17 (2), p. 59–68. doi:10.1046/j.1365-2451.2001.00004.x. [rompita ligilo]
  • H. S. Torrens, 'Farey, John (1766-1826)', Oxford Dictionary of National Biography Oxford University Press, 2004 [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]