Leopoldo la 3-a (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopoldo la 3-a
4-a Reĝo de la belgoj
Persona informo
Léopold III
Naskiĝo 3-an de novembro 1901 (1901-11-03)
en palaco de la markizo de Assche
Morto 25-an de septembro 1983 (1983-09-25) (81-jaraĝa)
en Cliniques universitaires Saint-Luc
Mortis per kirurgiaj komplikaĵoj vd
Tombo Royal Crypt vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Eton College vd
Subskribo Leopoldo la 3-a (Belgio)
Memorigilo Leopoldo la 3-a (Belgio)
Familio
Dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao vd
Patro Alberto la 1-a vd
Patrino Elizabeta Gabriela de Bavario vd
Gefratoj Karolo de Belgio • Queen Marie-José of Italy vd
Edz(in)o Astrid de Svedio • Lilian, Princess of Réthy vd
Amkunulo Liselotte Landbeck vd
Infanoj Joséphine-Charlotte de Belgio • Baldueno la 1-aAlberto la 2-a de Belgio • Aleksandro de Belgio • Marie-Christine de Belgio • Marie-Esméralda de Belgio • Ingeborg Verdun vd
Profesio
Okupo monarko • entomologo • politikisto vd
Reĝo de la belgoj
Dum 19341951
Antaŭulo Alberto la 1-a
Sekvanto Baldueno la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Leopoldo la 3-a kaj lia edzino Astrid en 1926

Leopoldo la 3-a, plennome Leopoldo Filipo Karolo Alberto Mejnrado Huberto Mario Mikaelo (naskita la 3-an de novembro 1901 en Bruselo; mortinta la 25-an de septembro 1983) estis reĝo de la belgoj de la 23-a de februaro 1934 ĝis 1951.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis la Unuan Mondmiliton kiel senranga soldato. Post la milito li studis en Santa Barbara en Kalifornio.

La 4-an de novembro 1926 li edziĝis en Stokholmo kun princino Astrid de Svedio. Ili havis tri gefilojn:

Pro la salfranka leĝo, kiu ĝis 1990 difinis la sukcedon de Belgio, Jozefino-Ĉarloto ne povis iĝi reĝino. Tronheredonto do estis Baldueno.

La 29-an de aŭgusto 1935 Leopoldo, stiranta sian aŭton en Svislando, ekmalregis ĝin kaj kune kun sia edzino falis en ravinon. Astrid mortis.

La 11-an de septembro 1941 li edziĝis kun Mary Lilian Baels, filino de la eks-guberniestro de Okcidenta Flandrio. Tiu geedziĝo ne havis la aprobon de la ministraro kaj do estis iusence kontraŭ la leĝo. Ankaŭ kun sia dua edzino Leopoldo havis tri gefilojn:

Dum la Dua Mondmilito, kiam Germanio okupis Belgion, Leopoldo decidis kapitulaci, malgraŭ kontraŭa decido de ekzila registaro. Li rifuzis kunlabori en la germana administrado; laŭ iuj li tamen petis Adolf Hitler, ke li oficiale redonu al li la regadon. La germanoj tial arestis la reĝan familion unue en la reĝa kastelo, poste en Saksio, fine en Aŭstrio.

Post la milito la belgoj kritikis la fruan kapitulacon de Leopoldo al Germanio kaj lian peton al Hitler, kelkaj ankaŭ la duan edziĝon; la registaro instalis lian fraton Karolo kiel regenton. Kvankam enketa komisiono liberigis lin de riproĉoj pri kunlaboro kun malamiko, la popolo (precipe la valona parto) rifuzis lin. La 16-an de julio 1951 li abdikis favore al sia filo Baldueno, ĉar li timis, ke alie la belgoj en referendumo nuligus la monarkion. Efektive post la abdiko la referendumo decidis konservadon de la monarkio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]