Shell plc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Royal Dutch Shell plc (angle)
Koninklijke Nederlandse Shell N. V. (nederlande)
Royal Dutch Shell plc (angle)
Koninklijke Nederlandse Shell N. V. (nederlande)
negoco • entrepreno • publika kompanioKonzerno • ĉeno de benzinejoj vd
Dum 1890 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Enterprise Oil
Jura formo korporacio laŭ brita juro
Fondita 1907
Fondintoj Marcus SamuelHenri Deterding vd
Ĉefestro(j) Andrew Mackenzie vd
Sidejo oficiale en Londono,  Britio
ĉefa administrejo en Hago,  Nederlando
Lando Nederlando
Estr(ar)o Peter Voser
Dungitoj 97 000 (fine de la jaro 2010)[1]
Spezosumo 368 miliardoj da usonaj dolaroj (2010)[1]
Agokampo nafto kaj gaso
naftotergaso
ISIN-kodo GB00B03MLX29
Posedata de BlackRockThe Vanguard Group • Norges Bank Investment Management • Legal & General • State Street Global Advisors • Geode Capital Management • Clearstream vd
filiaj kompanioj Bataafse Petroleum Maatschappij • Shell USA • Shell Aircraft • Bataafsche Import Maatschappij • Shell Overseas Holdings Limited • Shell Nigeria • Raízen • Salym Petroleum Development • Shell Canada • Shell U.K. • Shell Pakistan • Aera Energy • Dansk Shell • Shell Deutschland Oil • Shell Czech Republic • Shell Overseas Investments • Shell International Petroleum Company • NNGPM • Shell Deutschland Oil • Shell Recharge • Shell Transport and Trading Company • Koninklijke Nederlandsche Maatschappij tot Exploitatie van Petroleumbronnen in Nederlandsch-Indië • Rhenania-Ossag • Royal Dutch Shell Group of Companies • Anglo Saxon Petroleum • Limejump vd
Posedataj kompanioj Showa Shell Sekiyu • Brunei LNG • Motiva Enterprises • Oman LNG • Sakhalin Energy • Clyde Refinery • Arrow Energy • Shell vd
TTT www.shell.com
vdr

La entrepreno Royal Dutch Shell plc (mallonge RDS aŭ simple Shell) estas internacie aganta konzerno komercanta pri nafto kaj gaso. Temas pri la tutmonde plej granda kompanio pri energio, kiu en julio 2009 laŭ spezoj estis la entute plej granda entrepreno tutmonde.[2]. La konzerno aktivas en pli ol 140 ŝtatoj. Laŭ diversaj fontoj, la entrepreno tutmonde havas inter 97 000 ĝis 112 000 dungitojn. La proksimume kvin miliardojn da entreprenaj akcioj estas posedataj de miliono da investintoj. La entrepreno je la nomo Royal Dutch Shell plc estas registrita en Londono, sed la ĉefa administrejo estas en Hago.

Inter la plej grandaj akciaj posedantoj estas la reĝa familio de Nederlando.

la ĉefa administrejo en Hago
Diagramo de dungitoj, enspezoj, profito kaj la ĉefaj filioj de la ses plej grandaj naftokompanioj en la mondo, konataj kiel Granda Nafto (angle Big Oil, Big Ojel)
plej grandaj entreprenoj tutmonde en 2005 laŭ spezoj
plej grandaj entreprenoj tutmonde en 2005 laŭ profito

Komercaj branĉoj[redakti | redakti fonton]

konzerna esplora centro en Amsterdamo

La kompanio tutmonde aktivas en kvin komercaj branĉoj:

La kompanio partoprenas en projektoj de trovo kaj elterigo de nafto kaj gaso en pli ol 45 ŝtatoj. Ĉiutage elteriĝas nafto, gaso kaj aliaj hidrokarbonoj en kvanto de 604 milionoj litroj da naftoekvialentoj. Laŭ la stato de 2011, la elterigo de gaso ampleksas proksimume duonon de tio, kaj tiu procentaĵo kreskas. La kompanio estas inter la tutmonde plej grandaj kompanioj pri vendado de energifontoj por transporto kaj hejtado, kaj estas inter la plej konataj markoj. Ĉiutage, proksimume 25 milionoj da klientoj aĉetumas en la benzinejoj de la kompanio. La kompanio ankaŭ investas je renovigebla energio. La filia entrepreno Solar Frontier (ĝis la jaro 2010 Showa Shell Solar) produktas fotovoltaiko-instalaĵojn, kaj krome la kompanio havas ventoturbinarojn precipe en Usono. Krome la esploro kaj evoluigo de biobrulaĵo estu plue ampleksigata - en tiu komerca branĉo la firmao estas la tutmonde gvida entrepreno. Plej komerca branĉo estas la hidrogena civilizacio.

Kritiko pri la entrepreno[redakti | redakti fonton]

Niĝerio: financigo de la interna milito kaj komercado per armiloj, kunlaboro kun armeaj reĝimoj[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj la kompanio en la vivregiono de la etno ogonioj en Niĝerio komencis kontraŭ la volo de la etnanoj komencis grandkvante elterigi nafton.[3] Per la rezulta grandkvanta media malpurigo [4] la ogonioj perdis sian vivbazon, kio gvidis al miloj da mortoj. La renoma ogona verkisto Ken Saro-Wiwa skribis libron pri la misfaroj de la konzerno en Niĝerio, kaj fondis la movadon MOSOP (Movement for the Survival of the Ogoni People, do "movado por pretervivo de la ogonia popolo"). En 1990 la konzerno kontraŭ protestoj en la vilaĝo aktivigis polican unuon, kiu mortigis 80 homojn kaj detruis preskaŭ 500 domojn. En 1993 ekestis amasaj protestoj kaj perturboj, kadre de kio la registaro de generalo Sani Abacha ekzekute murdis 2000 homojn kaj forpelis proksimume 80 000 personojn.[5] En 1995 Ken Saro-Wiwa kaj ok pliaj MOSOP-gvidantoj en evidente nejusta proceso estis kondamnitaj je morto kaj sekve estis ekzekute murditaj. Nek multnombraj alvokoj kaj protestoj de organizaĵoj pri homaj rajtoj, de alilandaj ŝatestroj, nek "kaŝa diplomatio" de internaciaj organizaĵoj kiel Eŭropa Unio, Unuiĝintaj Nacioj aŭ la Organizaĵo por Afrika Unueco helpis eviti la mortigojn.

Pliajn informojn pri la katastrofa situacio de la loĝantoj de la naftoŝtato Niĝerio donis interalie la anglalingva eldono de la magazino „National Geographics“ de februaro 2007. Malgraŭ malpermeso de la federacia supera kortumo de Niĝerio en 2006, ankoraŭ en 2006 pli ol 3,5 milionoj tunoj da hidrokarbonoj, precipe gaso, estis tage kaj nokte bruligita tuj post la elterigo. Pro tio la kompanio Shell en 2005 ricevis la malpremion „Public Eye Award“.

Rapida kresko de la loĝantaro, internaj ŝtataj problemoj, etnaj konfliktoj, forta socia kaj ekonomia mizero plu kaŭzas maltrankvilan situacion en la naftoelterigaj regionoj de Niĝerio. Esenca problemo estas la justa disdivido de la pronaftaj enspezoj en la centra niĝeria registaro kaj ĝia uzo je regiona kaj loka niveloj. En 1996 familianoj de Ken Saro-Wiwa akuzis la kompanion Shell ke krimoj kontraŭ la homaj rajtoj. En 1998 usona juĝisto deklaris la akuzon neprava, sed la apelacia kortumo en 2008 reokupiĝis pri la kazo, en 2001 rekomencis la proceson, sed ĝis la jaro 2011 la proceso ne finiĝis.

En decembro 2010 la organizaĵo Wikileaks publikigis diplomatian korespondadon, kiuj donis novajn indikojn por supozo ke la kompanio Shell je signifa kvanto kontrolas ĉiujn por sia komerco gravjan ministeriojn de la niĝeria registaro.[6][7]

Naftoplatformo Brent Spar[redakti | redakti fonton]

La konzerno en 1995 plie altiris kritikon, kiam ĝi volis malaperigi la naftoplatformon „Brent Spar“ en la Atlantika Oceano. Kritikistoj ekzemple el la mediprotekta organizaĵo Greenpeace timis seriozajn mediajn damaĝojn, ĉar laŭdire la platformo estis malpurigita per danĝeraj venenoj en signifa kvanto. Multaj organizaĵoj en 1995 alvokis je bojkoto de la benzinejoj de la kompanio Shell, kaj fine la kompanio ŝanĝis siajn planojn kaj decidis transporti la platformon al marbordo kaj tie dismunti ĝin.

Pliaj protestoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple en Irlando, kie la kompanioj Shell, StatoilHydro kaj Marathon Ashland Petroleum planas prilaborejon de gaso, aŭ en Germanio, kie du naftorafinejoj inter la urboj Kolonjo kaj Bonno estu interligataj parte sub la rivero Rejno, parte sub aparte naturprotektita zono, ekzistas protestoj kontraŭ la kompania aktivado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]