Venceslao la 2-a (Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Venceslao
Venceslao la 2-a
Reĝo de Bohemio kaj Pollando
Venceslao la 2-a de Bohemio (Codex Manesse, 14-a jc.)
Venceslao la 2-a de Bohemio (Codex Manesse, 14-a jc.)
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Kronado 1297 por Bohemio, 1300 por Pollando
Ceteraj titoloj Margrafo de Moravio
Persona informo
Václav II.
Naskiĝo 27-an de septembro 1271 (1271-09-27)
en Prago
Morto 21-an de junio 1305 (1305-06-21) (33-jaraĝa)
en Malnova Urbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Zbraslav Monastery vd
Lingvoj polaĉeĥa vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Přemysl Otakar la 2-a vd
Patrino Kunigunda de Haliĉ vd
Gefratoj Agnes of Bohemia • Kunigunde of Bohemia • Nicholas I of Bohemia • Jan • Jan of Falkenstein vd
Edz(in)o Guta (Judit) de Habsburg • Elizabeth Richeza of Poland vd
Infanoj Venceslao la 3-a de Bohemio • Agnes of Bohemia • Anne of Bohemia • Elizabeto de Bohemio • Margaret of Bohemia, Duchess of Wroclaw • Agnes of Bohemia, Duchess of Jawor • Jan Volek vd
Profesio
Okupo verkistokomponisto • poeto • monarko vd
Reĝo de Bohemio
Venceslao la 2-a
Dum 1278-1305
Antaŭulo Přemysl Otakar la 2-a
Sekvanto Venceslao la 3-a
Reĝo de Pollando
Venceslao la 1-a
Dum 1300-1305
Antaŭulo Przemysł la 2-a
Sekvanto Venceslao la 2-a
Duko de Krakovo
Dum 1291
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Venceslao, ĉeĥe Václav, pole Wacław, (nask. la 27-an de septembro 1271, mort. la 21-an de junio 1305), de la dinastio Přemyslidoj, estis reĝo Venceslao la 2-a de Bohemio kaj Venceslao la 1-a de Pollando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

  • li naskiĝis la 27-an de septembro de 1271.
  • gepatroj: reĝo Přemysl Otakar la 2-a kaj Kunhuta Hungara.
  • reĝo ĉeĥa kaj pola, duko krakova, margrafo moravia, sinjoro en Supra Silezio kaj en Mejso kaj sinjoro de regiono ĉirkaŭ de Cheb.
  • li parolis ĉeĥe, germane, latine kaj france.
  • 12781283 li estis en kuratoreco de margrafo Oto Brandenburga. Ĉeĥa reĝlando travivis tiutempe malfacilan periodon, kiam Bohemio estis rabata je sia riĉeco de brandenburganoj, dum Moravio apartenis al Rudolfo Habsburga. Venceslao estis tiutempe malliberigata en burgo Bezděz kaj poste en Berlino, Spandau kaj aliaj urboj. Tiu ĉi restado por ĉiam rimarkigis psikon de la princo. Venceslao poste jam neniam senigis de nerespondeca timo el katoj kaj ŝtormoj.
  • la 21-an de majo de 1281 en Prago kunvenis nobela koncilio, kiu postulis eldonon de la princo Venceslao. La koncilio ekde tiu tempo kunsidis jam daŭre fariĝinte kontraŭpezo de reĝa potenco.
  • printempo de 1282 post malbonega rikolto el la antaŭa jaro eksplodis en Bohemio malsatmortado.
  • la 24-an de majo de 1283 Venceslao alveturis Pragon, por ke li ekregu (por lia liberigo devis la ĉeĥa nobelaro pagi al la brandenburganoj per arĝento).
  • la 2-an de junio de 1284 reĝino-vidvino Kunhuta edziniĝis al Záviš el Falkenstein (eksa gvidinto de ribelo kontraŭ Přemysl Otakar la 2-a, kiu per sia perfido kontribuis al malvenko en Moravia Kampo) kaj tiu poste gvidis politikon de la lando ĝis la jaro 1288. (Kunhuta vivis post la morto de la edzo en Opavia Hradec, do en duklando apartenanta al Mikolao – al eksteredzeca filo de Přemysl Otakar la 2-a).
  • la 4-an de julio de 1287 reĝo Venceslao la 2-a edziĝis al Jitko Habsburga. (La geedziĝo estis interkonsentita jam en la jaro 1276.)
  • la 6-an de majo de 1288 naskiĝo de filo Přemysl (li mortis la 19-an de novembro de 1288).
  • januaro de 1289 kiam Záviš el Falkenstein estis arestita, leviĝis ondo de rezisto en vicoj de ceteraj anoj de dinastio de vitkovanoj, kies gvidanto Záviš estis kaj kiu same kiel li perfidis Přemyslon Otakaron la 2-an.
  • la 4-an de marto de 1289 Rudolfo Habsburga konfirmis al la ĉeĥaj reĝoj princo-elektistecon.
  • la 6-an de oktobro de 1289 naskiĝo de dunaskitoj Venceslao (estonta reĝo de Bohemio, Pollando kaj Hungario) kaj Anneto (edzo Rupreĥto Nasava).
  • 1289 Venceslao la 2-a akiris princlandon bitoman, la saman jaron li malsukcese klopodis akiri Dresdenon.
  • 1290 li aligis princlandojn opolan kaj teŝinan kaj Klodskon.
  • la 24-an de aŭgusto de 1290 duko Mikolao Opavia, kiu estis komisiita pri subpremo de la ribelo de vitkovanoj, kondukis Závišon el Falkenstein de unu ribelula burgo al la alia minacante pro lia ekzekuto, se la burgoj ne kapitulacos. Unusola Vítek, frato de Záviš, ne eldonis burgon Hluboká kaj Záviš estis do sub ĝi senkapigita per akrigita lignotabulo.
  • la 15-an de oktobro de 1290 naskiĝo de filino Anno (edzo Henriko Karintia).
  • 1291 Venceslao la 2-a priregis regionon ĉirkaŭ Cheb kaj duklandon Krakovion.
  • 1292 li fondis monaĥejon en Zbraslav.
  • 1292 li akiris princlandon raciborzan.
  • la 20-an de januaro de 1292 naskiĝo de filino Elizo (edzo Johano de Luksemburgio).
  • 1293 Venceslao aĉetis Pirnon.
  • la 4-an de marto de 1293 naskiĝo de filino Jitko (ŝi mortis la 3-an de aŭgusto de 1294).
  • la 26-an de februaro de 1294 naskiĝo de filo Johano (li mortis la 1-an de marto de 1294).
  • la 21-an de marto de 1295 naskiĝo de filo Johano (li mortis la 6-an de decembro de 1296).
  • la 21-an de februaro de 1296 naskiĝo de filino Marketo (edzo Boleslao Lehnica).
  • 1297 Venceslao la 2-a fariĝis romia vikario en Mejso.
  • la 21-an de majo de 1297 naskiĝo de filino Jitko (ŝi mortis la saman tagon).
  • la 2-an de junio de 1297 kronado kiel ĉeĥa reĝo.
  • la 18-an de junio de 1297 mortis reĝino Jitko Habsburga.
  • 1298 Venceslao la 2-a plenumis deziron de la mortinta edzino kaj li lasis elekti ŝian fraton Albreĥton kiel romia reĝo. Tiu tiutempe tute dependis de volo de Venceslao la 2-a, kiu krom sia princo-elektista voĉo priregis eĉ decidojn de pluaj kvar princo-elektistoj.
  • 12991300 li efektivigis monerstampan reformon kaj ekde la jaro 1300 li lasis stampi pragajn groŝojn.
  • 1300 li eldonis ministan leĝaron – IUS REGALE MONTANORUM.
  • 1300 Venceslao akiris Grandpolion, Kujavion kaj orientan Pomerion.
  • aŭgusto de 1300 li estis kronita kiel pola reĝo.
  • 1301 kiam arpadanoj estis formortintaj, li realigis sian filon Venceslaon sur hungaran tronon, per kio Přemyslidoj sukcesis krei imperion pli granda ol estis la romia imperio. Sed tio plaĉis nek al papo nek al romia reĝo kaj ambaŭ klopodis akiri aliancanojn de Venceslao la 2-a al sia flanko.
  • la 26-an de majo de 1303 geedziĝo al Riĥenzino Pola, kiu akceptis nomon Elizo, pli poste nomata Rejĉka.
  • 1304 Venceslao invadis Hungarujon kaj li forveturis de tie la filon kaj la kronadjuvelojn.
  • 1304 romia reĝo Albreĥto Habsburga almarŝegis kun soldatarao en Bohemion kaj post malsukcesa sieĝado de Kutná Hora ŝirmata de Henriko el Lipá, li estis devigita retiriĝi. Venceslao la 2-a poste tute likvidis lian armeon.
  • la 15-an de junio de 1305 naskiĝo de filino Anneto (edzo Henriko Javora).
  • la 18-an de junio de 1305 Venceslao la 2-a subiĝis al ftizo.