Kusunoki Masashige

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kusunoki Masashige
Persona informo
Naskiĝo
en Kawachi Province
Morto 4-an de julio 1336 (1336-07-04)
en Minato River
Mortokialo sentripigado
Tombo Kanshin-ji
Ŝtataneco Japanio
Familio
Patro Kusunoki Masatoyo
Frat(in)o Kusunoki Masasue
Infanoj Kusunoki Masatsura • Kusunoki Masatoki • Kusunoki Masanori
Parencoj Kanami
Okupo
Okupo samurajo • bushi
vdr
Statuo de Kusunoki Masashige, antaŭ la imperiestra palaco de Tokio.

KUSUNOKI Masashige (japane: 楠木 正成, naskiĝis verŝajne en 1294; mortis en 1336) estis samurajo kaj japana militestro de la periodo Nanboku-cho. Li batalis kiel samurajo por la imperiestro Go-Daigo, kiam tiu provis kontroli Japanujon sub la ŝoguna reĝimo de Kamakura. Lia nomo iĝis sinonimo de fideleco kaj ekstrema konscienco rilate al la imperiestro[1].

Naskiĝdato[redakti | redakti fonton]

Foje oni indikas la jaron 1294 kiel naskiĝjaro de Kusunoki, sed laŭ la fontoj tio varias:

  • Danielle Elisseeff indikas 1294 kiel naskiĝjaron[2].
  • Louis Frédéric indikas en sia noto pri Kusunoki Masashige la jaron 1294[3].
  • Stephen Turnbull mencias same en siaj verkoj la jaron 1294[4].
  • ankaŭ la ĝenerala japana vortaro Daijisen (大辞泉) indikas la jaron 1294[5].

Kontraŭe:

  • la Dictionnaire Historique du Japon (Historia vortaro pri Japanujo) indikas simple "?" por lia naskiĝdato[6].
  • Francine Hérail, kiu partoprenis la verkadon de la Dictionnaire Historique du Japon[7] skribas same nur "?" por lia naskiĝdato[8].
  • la interreta japana enciklopedio My Pedia (マイペディア) indikas simple "?"[9].

La familio Kusunoki[redakti | redakti fonton]

La familio Kusunoki (楠木氏, Kusunoki-uji) loĝis en la mezepoka provinco de Kawachi (sudoriente de la nuna gubernio Osaka. Liaj anoj pretendis deveni de Tachibana no Moroe (橘諸兄, Tachibana no Moroe 684-757), grava persono en la politiko de la Nara-epoko. Sed la unua vere grava ano de la familio estis Kusunoki Masashige, kaj nur post lia epoko troveblas fidindaj indikoj rilate al la familio[10].

Idoj kaj posteuloj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Masashige Kusunoki, ekstere de la imperiestra palaco de Tokio.

Liaj posteuloj aktive servis la kortegon de la sudo, kreita en Yoshino fare de la imperiestro Go-Daigo post kiam li perdis influon en 1336.

Kvar metrojn alta statuo el bronzo de Kusunoki Masashige, estis instalita sur kvar metrojn alta bazo en 1900 fronte al la imperiestra palaco de Tokio[11].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ekzemple ELISSEEFF Danielle, Histoire du Japon (Historio de Japanujo), Parizo, Editions du Rocher,2001, p. 93 aŭ TURNBULL Stephen, Samurai Commanders (1). 940-1576, Oxford, Osprey Publishing (coll. Elite, n°125), 2005, p. 25. Tia bildo de absoluta lojaleco estas unuaranga en ĉiuj verkoj menciantaj Kusunoki Masashige
  2. ELISSEEFF Danielle, Histoire du Japon, Paris, Editions du Rocher, 2001, p. 93
  3. Article "Kusunoki Masashige" en Le Japon. Dictionnaire et Civilisation, Paris, Robert Laffont (coll. Bouquins), 1996, p. 673
  4. TURNBULL Stephen, Warriors of Medieval Japan, Oxford, Osprey Publishing, 2005, p. 201 et TURNBULL Stephen, Samurai Commanders (1). 940-1576, Oxford, Osprey Publishing (coll. Elite, n°125), 2005, p. 25
  5. Article "楠木正成"(Kusunoki Masashige) en Daijisen, Tokio, Shogakukan, 1998 (laŭ la interreta versio)
  6. Artikolo "Kusunoki Masashige" en Dictionnaire historique du Japon, Paris, Maisonneuve et Larose, 2002, p. 1698
  7. Mencio en la listo de kunlaborantoj sub Ibid, 7-a paĝo ne-numerita komence de la verko
  8. HERAIL Francine, Histoire du Japon. Des origines à Meiji., Paris, Publications Orientalistes de France, 1986, p. 217
  9. Artikolo "楠木正成"(Kusunoki Masashige) en My Pedia, Tokio, Hitachi Systems & Services, Ltd. et Heibonsha, 1997 (interreta versio vidita)
  10. Artikolo "Kusunoki(-uji)" en Dictionnaire historique du Japon, Paris, Maisonneuve et Larose, 2002, p. 1697
  11. DILLON Thomas, "Not going anywhere in Tokyo" en The Japan Times, 24-a de majo 2008

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dictionnaire historique du Japon, Paris, Maisonneuve et Larose, 2002, 2993 p. (ISBN 2-7068-1633-3)
  • FREDERIC Louis, Le Japon. Dictionnaire et Civilisation, Paris, Robert Laffont (coll. Bouquins), 1996, 1419 p. (ISBN 2-221-06764-9)
  • HERAIL Francine, Histoire du Japon. Des origines à Meiji., Paris, Publications Orientalistes de France, 1986, 462 p. (ISBN 2-7169-0238-0)
  • JANSEN Marius B., The Making of Modern Japan, Cambridge (Mass.) et Londres, Harvard University Press, 2002, 871 p. (ISBN 0-674-00991-6)
  • MASS Jeffrey P. (sous la dir.), The Origins of Japan's Medieval World. Courtiers, Clerics, Warriors and Peasants in the Fourteenth Century, Stanford, Stanford University Press, 1997, 504 p. (ISBN 0-8047-4379-7)
  • SANSOM George, A History of Japan,Volume 2 1334-1615, Boston-Tokyo, Tuttle Publishing, 1974 (1ère édition), 442 p. (ISBN 4-8053-0375-1)
  • SOUYRI Pierre F., Le Monde à l’Envers. La dynamique de la société médiévale, Paris, Maisonneuve & Larose (coll. Histoire du Japon), 1998, 321 p. (ISBN 2-7068-1297-4)
  • TURNBULL Stephen, Samurai. The World of the Warrior, Oxford, Osprey Publishing, 2003 (1ère édition), 224 p. (ISBN 1-84176-951-7)
  • TURNBULL Stephen, Samurai Commanders (1). 940-1576, Oxford, Osprey Publishing (coll. Elite, n°125), 2005, 64 p. (ISBN 1-84176-743-3)
  • TURNBULL Stephen, Warriors of Medieval Japan, Oxford, Osprey Publishing, 2005, 288 p. (ISBN 978-1-84603-220-2)