Big Jay McNeely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Big Jay McNeely
Persona informo
Naskonomo Cecil James McNeely
Aliaj nomoj Big Jay McNeely
Naskiĝo 29-an de aprilo 1927 (1927-04-29)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio
Morto 16-an de septembro 2018 (2018-09-16) (91-jaraĝa)
en kantono Riverside
Mortokialo prostata kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Jefferson High School
Okupo
Okupo saksofonisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.bigjaymcneely.com/
vdr

Cecil James (Big Jay) McNeely (* 29-an de aprilo 1927 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estas usona ritmenblusa tenorsaksofonisto.

Li partoprenis je la evoluigo de la ekscita, eksteriĝema saksofonstilo „Honkin“ kaj ekde 1948 ankaŭ je la ekesto de rokenrolo. Liaj unuaj sonregistraĵoj ekestis en la jaro 1948 por la orkestro de Johnny Otis, entute ses diskoj titole „Johnny Otis featuring Jay McNeely“. La unua disko je propra nomo ekestis la 29-an de novembro 1948 por Savoy Records, produktita de Ralph Bass. Jen lia plej granda furoraĵo, kiu atingis la unuan lokon en la ranglisto de ritmenblusaĵoj.

Oftaj ŝanĝoj de la diskeldonejoj kondukis lin en oktobro de 1954 ankaŭ al Federal Records, kie Ralph Bass laboris kiel eldonisto kaj produktisto. Ekestis ok diskoj, kiuj tamen ĉiuj plejparte ne trafis sur atenton. Kiam li junion de 1959 subskribis surdiskigo-kontrakton kun la eta eldonejo Swingin' Records, lia situacio ŝanĝiĝis. Lia propra komponaĵo There Is Something On Your Mind (kanto de Little Sonny Warner) atingis la kvinan lokon en la ranglisto de ritmenblusaj furoraĵoj kaj evoluis al lia plej granda vendosukceso. La kanton kopimuzikis sekvatempe 14 muzikistoj. Post entute ses diskoj McNeely forlasis ankaŭ ĉi tiun eldonejon. Big Jay McNeely ankoraŭ nuntempe koncertvojaĝas kaj ripetas je tio sian klasikan surscenejan tikon kuŝante ludi la tenorsaksonfonon.

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Wild Wig / Benson's Groove, Savoy Records 29-an de novembro 1948
  • Sunday Dinner / California Hop, Savoy Records 29-an de novembro 1948 / 13-an de decembro 1948
  • Man Eater / Cherry Smash, Savoy Records 29-an de novembro 1948 / 13-an de decembro 1948
  • The Deacon's Hop / Artie's Jump Savoy Records 13-an de decembro 1948
  • Sunday Dinner / California Hop, Savoy Records 29-an de novembro 1948 / 13-an de decembro 1948:
  • Tondelayou / Hoppin’ With Hunter, Exclusive Records 1949
  • Jay's Frantic / Deacon's Blowout, Aladdin Records februaron de 1950
  • All That Wine Is Gone / Don't Cry Baby, Imperial Records aprilon de 1950
  • Insect Ball (Gesang: Mercy Dee Walton) / Sad Story, Imperial Records januaron de 1951
  • Let's Do It / I'll Never Fall In Love Again, Imperial Records februaron de 1952
  • Tall Brown Woman / The Deacon Blows For Ray, Imperial Records marton de 1952
  • Jay Walker / Night Rider Imperial Records aprilon de 1952
  • That Old Mule / True Love, Imperial Records aŭguston de 1952
  • The Goof / Big Jay's Shuffle, Federal Records oktobron 1952
  • Just Crazy / Penthouse Serenade, Federal Records decembron de 1952
  • Nervous, Man, Nervous / Rock Candy, Federal Records septembron de 1953
  • Texas Turkey / 3-D, Federal Records oktobron de 1953
  • Mule Milk / Ice Water, Federal Records februaron de 1954
  • Whipped Cream / Hot Cinders, Federal Records aprilon de1954
  • Hard Tack / Let's Work, Federal Records junion de 1954
  • Beachcomber / Strip Tease Swing, Federal Records aŭguston de 1954
  • Big Hay's Hop / Three Blind Mice, Vee-Jay Records junion de 1955
  • Back . . .Shack . . .Track / There Is Something On Your Mind, Swingin' Records junion de 1959
  • I Got The Message / Psycho Serenade, Swingin' Records oktobron de 1959
  • Minnie / My Darling Dear, Swingin' Records 1960
  • I Love You Darling / Oh What A Fool, Swingin' Records
  • Before Midnight / After Midnight, Swingin' Records 1961
  • The Squat / Without Love, Swingin' Records 1962
  • You Don't Have To Go / Jay's Count, Warner Brothers 1963
  • Rockin' The Reeds, Big J Records 1987
  • Saxy Boogie Woogie (Vagabond Records) kun Axel Zwingenberger & The Bad Boys, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]