Flip Phillips
Flip Phillips | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1915 en Broklino |
Morto | 17-an de aŭgusto 2001 (86-jaraĝa) en Fort Lauderdale |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | klarnetisto ĵazmuzikisto saksofonisto |
Joseph Edward „Flip“ Phillips (* 26-an de marto 1915 en Novjorko, Novjorkio; † 17-an de aŭgusto 2001 en Fort Lauderdale, Florido) estis usona ĵazo-tenorsaksofonisto kaj klarnetisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Phillips ludis komence klarneton ĉe Frankie Newton (1940–1941) kaj saksofonon ĉe Larry Bennett (1942–1943). Ekde 1944 ĝis 1946 li laboris en la bando First Herd de Woody Herman. Li famiĝis per siaj prezentadoj je la koncertvojaĝoj de Jazz at the Philharmonic ekde 1946 ĝis 1957. En 1959 li iris kun Benny Goodman al Eŭropo kaj direktis poste kvaropon en Pompano Beach (Florido).
Philipps apartenis al la impulsiĝemaj tenorsaksofonistoj de la finiĝanta svingepoko. Dum longa kariero li aŭdigis sin per multaj sondiskoj; eĉ en la aĝo de pli ol okdek jaroj li sonregistris la lumdiskon Swing is the Thing por Verve Records.
Diskoj
[redakti | redakti fonton]- Crazy ’Bout Flip (Ocium, 1947–49) kun Howard McGhee, Kai Winding, Bennie Green, Billy Bauer, Ray Brown, Gene Ramey, Hank Jones, Shelly Manne, J. C. Heard, Max Roach, Jo Jones
- Flippin’ the Blues (Ocium, 1949–51) kun Harry Sweets Edison, Bill Harris, Hank Jones, Lou Levy, Jimmy Woode, Buddy Rich
- Keep on Flippin’ (Ocium, 1952) kun Al Porcino, Charlie Shavers, Jerome Richardson, Cecil Payne, Richard Wyands, Oscar Peterson, Freddie Green, Barney Kessel, Clyde Lombardi, Alvin Stoller
- Try a little Tenderness (Chiaroscuro, 1986) kun Clark Terry, Buddy Tate, Al Cohn, Scott Hamilton, John Bunch, Major Holley, Chris Flory
- Swing Is the Thing! (Verve, 1999) kun James Carter, Joe Lovano, Benny Green, Howard Alden, Christian McBride, Kenny Washington