Marennes (Charente-Maritime)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Marennes.
Marennes
La centro de Marennes
La centro de Marennes
delegita komunumo • komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Rochefort
Kantono Marennes
Komunumaro Communauté de communes du Bassin de Marennes
Urbestro Mickaël Vallet (2008–2014)
Insee-kodo 17219
Poŝtkodo 17320
Demografio
Loĝantaro 5 607 (2010)
Loĝdenso 279,1 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 49′ N, 1° 6′ U (mapo)45.8225-1.10528Koordinatoj: 45° 49′ N, 1° 6′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 21 m
Areo 20,09 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Marennes (Charente-Maritime) (Charente-Maritime)
Marennes (Charente-Maritime) (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Marennes (Charente-Maritime) (Francio)
Marennes (Charente-Maritime) (Francio)
DEC
Map
vdr

Marennes [maʁɛn] estas marborda franca komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi havis 5 607 loĝantojn en la jaro 2010[1].

Marennes estas konata pro siaj ostroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo de Marennes en la departemento Charente-Maritime.

Marennes troviĝas ĉe la norda flanko de la enfluejo de la rivero Seudre, fronte al la insulo Oléron. La najbaraj komunumoj estas Bourcefranc-le-Chapus nordokcidente, Hiers-Brouage nordoriente, Saint-Just-Luzac sudoriente kaj La Tremblade sudokcidente (trans ponto super Seudre).


Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Marennes

La preĝejo Saint-Pierre de Marennes estis konstruita en la 15-a jarcento kaj deklarita historia monumento en 1840[2]. Ĝia sonorilturo estas 83 m alta kaj ĝi estas vizitebla.

La 18-ajarcenta kastelo de La Gataudière estas historia monumento ekde 1949[3].

Alia turisma loko estas la muzeo Cité de l’Huître (“ostro-urbo”), kiu edukas pri ostroj kaj ostrobredado.


Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insee. Populations légales 2010 - 17219- (france). Alirita 7-an de junio 2013.
  2. Église Saint-Pierre (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 27-an de aŭgusto 2013.
  3. Château de la Gataudière (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 27-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]