Nemrut-monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nemrut-monto
monto [+]

LandoTurkio
ProvincoProvinco Adıyaman

MontaroTaŭruso

Supermara alteco2 150 m [+]
Koordinatoj37° 58′ 51″ N, 38° 44′ 27″ O (mapo)37.98073888888938.740830555556Koordinatoj: 37° 58′ 51″ N, 38° 44′ 27″ O (mapo)
Areo0,11 km² (11 ha) [+]

MineraloKalkoŝtono

Nemrut-monto (Turkio)
Nemrut-monto (Turkio)
DEC
Map
Nemrut-monto
Vikimedia Komunejo:  Mount Nemrut [+]
vdr
Restaĵoj de Di-statuoj sur la Nemrut-monto

La Nemrut-monto (turke Nemrut Dağı, kurde Çiyayê Nemrûd; armene նեմրութ) estas monto en orienta parto de Turkio, proksime de Adıyaman. La monto altas 2134 metrojn.

Oni povas vidi sur la monto statuojn de diversaj grekaj kaj persaj Dioj, ekz. tiun de Heraklo, Zeŭso, Orosmasdes, ApolonoMitrao. Tie troviĝas ankaŭ tombomemoraĵo de reĝo Antiochus Teos, kio estas 8-9 metrojn alta statuo kun du leonoj kaj du agloj. Sur la montosupro videblas ankaŭ multaj statuaj restaĵoj, kiuj figurigas la persajn kaj makedonajn antaŭulojn de Antiochus.

La statuoj havas karakterizajn grekajn mienojn, sed portas persajn vestaĵojn kaj la harara stilo estas same persa. Sur unu restaĵo oni povas vidi konstelacion de steloj kaj planedoj, kies situo donas la konstruan tempon je 7-a de julio 62 a.K.. Laŭ esploroj, oni uzis la areon por astronomiaj kaj religiaj celoj.

La tombon malfermis en 1881 germana inĝeniero Karl Sester, sed oni ne trovis tombejon de Antiochus.

La Nemrut-monto ekde 1987 aperas sur la listo de mondaj heredaĵoj de UNESCO.

vidu ankaŭ Nemrut-vulkano