Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio
Bundesministerium für Familie, Senioren, Frauen und Jugend
emblemo
federacia ministerio de Germanio • ministerio pri junularo • ministerio pri familio • ministerio pri maljunaĝo • ministerio pri virinoj
Komenco 1953 vd
Geografia situo 52° 30′ 48″ N, 13° 23′ 12″ O (mapo)52.5132631813.38668793Koordinatoj: 52° 30′ 48″ N, 13° 23′ 12″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio (Berlino)
Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio (Berlino)
DEC
Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio
Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio
Map
Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio
Ĉefestro(j) Lisa Paus • Franz-Josef Wuermeling • Bruno Heck • Aenne Brauksiepe • Käte Strobel • Katharina Focke • Antje Huber • Anke Fuchs • Heiner Geißler • Rita Süssmuth • Ursula Lehr • Hannelore Rönsch • Angela Merkel • Claudia Nolte • Christine BergmannRenate SchmidtUrsula von der LeyenKristina SchröderManuela SchwesigKatarina BarleyFranziska GiffeyChristine Lambrecht • Anne Spiegel vd
Filioj Bundesamt für den Zivildienst • Federal Department for Media Harmful to Young Persons vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Manuela Schwesig, federacia ministrino pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj (2013–2017)

La federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj - germane Bundesministerium für Familie, Senioren, Frauen und Jugend (BMFSFJ) - estas nacia ministerio de la Federacia Respubliko Germanio. La formale ĉefa sidejo estas en Berlino, sed dua sidejo kun signife pli da dungitoj estas en Bonno.

Historio de la ministerio[redakti | redakti fonton]

La ministerio fondiĝis en 1953 je la nomo "ministerio pri familiaj demandoj". Ekde la jaro 1957 la nomo ampleksiĝis "…familiaj kaj junulaj demandoj" (1957) respektive "…familioj kaj junuloj" (1963). En 1969 la nacia ministerio pri sano estis aldonita al komuna ministerio, kaj en 1991 denove forprenita. La restaj fakoj ĝis 1994 estis du ministerioj - pri "familioj kaj maljunuloj" kaj pri "virinoj kaj junuloj", kaj de tiam estas longnoma "federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj".

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La taskaro de la ministerio grupigeblas en la sekvajn kategoriojn: familioj, maljunuloj, virinoj, junuloj (do infanoj kaj adoleskuloj), civila servo kaj civitana sensalajra engaĝiĝo.

La parto pri infanoj kaj adoleskuloj inkluzivas sociajn servojn favore al bona evoluiĝo de unuopaj infanoj kaj adoleskuloj - konsilado fare de fakuloj, prizorgo en dumtagaj grupoj aŭ en junulaj vivejoj - sed ankaŭ la subtenon de junularaj asocioj naciaj, regionaj kaj lokaj. En tiu funkcio, la ministerio estas la plej grava oficiala kontaktejo ankaŭ por Germana Esperanto-Junularo, kiu ekde la 1960-aj jaroj forte lobiumis pri ministeria konsideriĝo, kaj inter 1993 kaj la mezo de la 2000-aj jaroj estis agnoskita kiel universale subvenciebla kaj subvenciinda junulara asocio.

ministeria sidejo en Berlino
ministeria sidejo en Bonno


Ministroj ekde la jaro 1953[redakti | redakti fonton]

n-ro nomo  naskiĝ(- kaj mort)jaro(j)   partio  ekofico finofico
federacia ministro pri familiaj demandoj
1 Franz-Josef Wuermeling   1900–1986 CDU 20-a de oktobro 1953 29-a de oktobro 1957
federacia ministro pri familiaj kaj junulaj demandoj
1 Franz-Josef Wuermeling 1900–1986 CDU 29-a de oktobro 1957 13-a de decembro 1962
2 Bruno Heck 1917–1989 CDU 14-a de decembro 1962 11-a de oktobro 1963
federacia ministro pri familioj kaj junuloj
2 Bruno Heck 1917–1989 CDU 17-a de oktobro 1963 2-a de oktobro 1968
3 Aenne Brauksiepe 1912–1997 CDU 16-a de oktobro 1968 21-a de oktobro 1969
federacia ministro pri junuloj, familioj kaj sano
4 Käte Strobel 1907–1996 SPD 22-a de oktobro 1969 15-a de decembro 1972
5 Katharina Focke * 1922 SPD 15-a de decembro 1972 14-a de decembro 1976
6 Antje Huber * 1924 SPD 16-a de decembro 1976 28-a de aprilo 1982
7 Anke Fuchs * 1937 SPD 28-a de aprilo 1982 1-a de oktobro 1982
8 Heiner Geißler * 1930 CDU 4-a de oktobro 1982 26-a de septembro 1985
9 Rita Süssmuth * 1937 CDU 26-a de septembro 1985 5-a de junio 1986
federacia ministro pri junuloj, familioj, virinoj kaj sano
9 Rita Süssmuth * 1937 CDU 6-a de junio 1986 9-a de decembro 1988
10 Ursula Lehr * 1930 CDU 9-a de decembro 1988 18-a de januaro 1991
federacia ministro pri familioj kaj maljunuloj
11 Hannelore Rönsch * 1942 CDU 18-a de januaro 1991 17-a de novembro 1994
federacia ministro pri virinoj kaj junuloj
11 Angela Merkel * 1954 CDU 18-a de januaro 1991 17-a de novembro 1994
federacia ministro pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj
12 Claudia Nolte * 1966 CDU 17-a de novembro 1994 26-a de oktobro 1998
13 Christine Bergmann * 1939 SPD 27-a de oktobro 1998 22-a de oktobro 2002
14 Renate Schmidt * 1943 SPD 22-a de oktobro 2002 22-a de novembro 2005
15 Ursula von der Leyen * 1958 CDU 22-a de novembro 2005 30-a de novembro 2009
16 Kristina Schröder * 1977 CDU 30-a de novembro 2009 17-a de decembro 2013
17 Manuela Schwesig * 1974 SPD 17-a de decembro 2013 ĝis nun

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]