Dezerta daktilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balanites aegyptiaca - Muzeo de Tuluzo

La dezerta daktilo (Balanites aegyptiaca) apartenas al familio de zigofilacoj (Zygophyllaceae).

arbusteca habito
dornhavantaj branĉo folioj kaj fruktoj

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas falfolia, malgranda arbo, kiu povas kreski ĝis 10 metrojn kaj povas atingi trunkodiametron de 30 cm. La fruktoj estas manĝeblaj, la ligno estas dura kaj longrezista. La regenerado okazas per grajnoj aŭ radikaj ŝosoj.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Oni povas manĝi la fruktojn kaj oni povas produkti oleon el la grajnoj. La fruktoj, folioj kaj junaj branĉoj estas gravaj bestofuraĝoj dum seka periodo. En kelkaj sekaj regionoj, oni kuiras la foliojn (ekz. en Guéra, Ĉado). Oni povas uzis la dornajn branĉojn kiel dentobroso. La arbo donas bonan porfajron lignon. Pro la granda proporcio de la saponino-enhavo, la oleo estas uzebla por produktado de sapo. La ekstraktaĵo el frukto kaj krusto estas venena je serpentoj kaj fiŝoj.

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

Balanites aegyptiaca estas tipa arbo de la sudana-zambezia savana zono, ofte kun akacio. Krom tiu regiono, ĝi kreskas en Israelo kaj Jordanio.

Balanites aegyptiaca kreskas ĝis lokoj en alto de 1600 metroj, en areoj kun precipitaĵo de 200 ĝis 1200 mm, tiel en sekaj kaj duuonsekaj regionoj. La specio kreskas sur sablaj kaj sur vertisolaj grundoj.