Sai Baba de Shirdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sai Baba de Shirdi
Persona informo
Naskiĝo
en nekonata valoro
Morto 15-an de oktobro 1918 (1918-10-15)
en Shirdi
Ŝtataneco Brita Hindio
Okupo
Okupo asketo • guruo
vdr

Sai Baba de Shirdi (naskiĝis la 27/28-an de septembro 1838(?), mortis la 15-an de oktobro 1918 en Shirdi) – barata majstro kaj spirita instruisto, jogano, islamana fakiro, konsiderata de siaj kredantoj, apartenantaj al hinduismo guruo de guruoj, kaj ankaŭ avataro de Ŝivao mem kaj de Dattatreja, kaj laŭvica enkarniĝo de Kabir. Laŭ opinio de islamanoj (ĉefe sufioj) estis sanktulo, kiu en sia instruado ligis tradicion de hinduismo kun barata islamo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frua vivo

Loko kaj dato de la naskiĝo de Sai Baba estas nekonataj. Oni povas supozi, laŭ diversaj personoj, kiuj akompanis lin, ke li naskiĝis la 28-an de septembro 1838, en vilaĝo Pathri. Oni ne scias kiu estis liaj gepatroj kaj kiel li nomiĝis. Li tamen diris al sia proksima amiko kaj kredanto – Mahasapati, ke naskiĝis en vilaĝo Pathri, kaj liaj gepatroj redonis lin al "Fakiro" (oni ne scias pri kiu pensis Sai Baba). Laŭ spekuloj de V. B. N. Khera Sai Baba devenis de vilaĝo Pathri, naskiĝis en bramana familio kaj la gepatroj nomis lin Haribhau. En la aĝo de kvar jaroj Sai Baba ricevis prizorgon de guruo Venkus, ĉe kiu restis dum ĉ. 12 jaroj. Laŭ kelkiuj Sai Baba kiel junulo estis edukita de sufia fakiro, kaj laŭ aliaj de hinduista guruo. Estas homoj, kiuj ligas ambaŭ hipotezojn (ke komence edikis lin fakiro, kaj poste guruo).

Unua restado en Shirdi

En 1854 juna Sai Baba alvenis al loko Shirdi, en subŝtato Maharaŝtro, kiel 16-jara fakiro. Li pasigis tie asketan vivon – sub arbo nim faris kavaĵon, kie praktikis meditadon, sidante en asano. Tiutempe li vekis interesiĝon kaj admiron de certaj loĝantoj de Shirdi. Ili diris, ke estis tiel pro lia sentimemo, kvieto kaj rezisto al pezaj kondiĉoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Smriti Srinivas, Sai Baba Movement, en: Encyclopedia of Religion, volumo 12, (ISBN 0-02-865981-3)
  • Gunaji N. V. (Hemadpant), Sri Sai Satcharitra (angla traduko Shri Sai Satcharity de Govindrao Ragulnatha Dabholkara verkita en marathi, alirebla rete laŭ angla versio aŭ alirebla en formato pdf
  • Ruhela S. P., Sai Baba z Shirdi – mistrz uniwersalny (Sai Baba de Shirdi - universala majstro), eld. Limbus, Bydgoszcz 2004, (ISBN 83-7191-120-3)
  • Rigpolous A. The life and teachings of Sai Baba of Shirdi parto alirebla online
  • Doniger W. Shirdi Sai Baba, en: Merriam-Webster Encyclopedia of World Religions, eld. Merriam-Webster p. 1002 alirebla online
  • Heehs P. Indian Religions: A Historical Reader of Spiritual Expression and Experience p. 449-450 alirebla rete

Kroma literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Osborne A., Niezwykły Sai Baba: życie i cuda świętego naszych czasów (Eksterordinara Sai Baba. Vivo kaj mirakloj de la sanktulo de niaj tempoj), eld. Limbus 1999 (ISBN 83-85475-66-4)
  • Kher V. B. N., Footprints at Shirdi and Puttaparthi
  • Maharaj D. G., Shirdi Sai Baba's Sermons alirebla rete[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]