Felix Otto Dessoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Otto Dessoff
Persona informo
Naskonomo Felix Otto Dessoff
Naskiĝo 14-an de januaro 1835 (1835-01-14)
en Leipzig
Morto 28-an de oktobro 1892 (1892-10-28) (57-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Familio
Infano Margarete Dessoff
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikinstruisto
vdr

Felix Otto DESSOFF (naskiĝinta la 14-an de januaro 1835 en Lepsiko, mortinta la 28-an de oktobro 1892 en Frankfurto ĉe Majno) estis direktisto kaj filharmonikisto en Vieno.

Dum la jaroj 1860-75 li estis direktanto ĉe la Viena Kortega Operejo (hodiaŭ: Viena Ŝtata Operejo) kaj ĉe la vienaj filharmonikistoj, kies tutmonda famo evoluiĝis ankaŭ danke al li. Krome li deĵoris kiel instruisto ĉe la konservatorio de la Gesellschaft der Musikfreunde [viena societo de la muzikamantoj].

Li ekzemple dirigentis dum la premiero de la Unua Simfonio de Brahms, kiel amiko de la komponisto; ĝi okazis la 4an de Novembro 1876, en Karlsruhe, tiam en la Grandduklando Badeno.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]