Vojtěch Živný

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojtěch Živný
Vojtěch Živný sur portreto de Ambroży Mieroszewski el 1829
Vojtěch Živný sur portreto de Ambroży Mieroszewski el 1829
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1756 (1756-05-13)
en Mšeno
Morto 21-an de februaro 1842 (1842-02-21) (85-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj
Memorigilo Vojtěch Živný
Okupo
Okupo pianistokomponisto • muzikinstruisto • violonisto
vdr

Vojtěch Živný (pole: Wojciech Żywny, naskiĝis la 13-an de majo 1756 en Mšeno, Bohemio - mortis la 21-an de februaro 1842 en Varsovio) estis ĉeĥa pianisto, violonisto, instruisto kaj komponisto, aginta plejparton de sia vivo en Pollando. Li estis la unua profesia pianinstruisto de Frédéric Chopin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Živný estis lernanto de Jan Kuchař. Supozeble li pasigis certan tempon per engaĝiĝo en Stutgarto kaj Zweibrücken. Ĉirkaŭ 1790 li forvojaĝis al Pollando al la kortego de la princo Kazimierz Nestor Sapieha. Pli poste li foriris pro laborkialoj al Varsovio. Li estis la unua profesia pianinstruisto de Frédéric Chopin, kiu ricevis lecionojn de li inter 1816 kaj 1822. La pianokapabloj de Chopin baldaŭ superis tiujn de lia respektata instruisto. En 1821, dekunujara Frédéric dediĉis polonezon en A♭-maĵoro al Živný kiel donacon por lia nomtago.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Živný verkis multajn komponaĵojn por piano, violono, same kiel orkestraj verkojn, malmultaj el kiuj estas konataj aŭ publikigataj nuntempe. Ili montras delikatan majstradon de la klasika stilo, kun sendubaj romantikaj influoj. Alia influo en lia muziko estis centreŭropa popolmuziko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • JACHIMECKI, Zdzisław. "ChopinKomma Fryderyk Franciszek". En: Polski słownik biograficzni, vol. III. Krakovo: Polska Akademia Umiejętności, 1937, p. 420-26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Muzikaj registraĵoj[redakti | redakti fonton]