Nil Gileviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nil Gileviĉ
Persona informo
Ніл Гілевіч
Naskonomo Нінел Сымонавіч Гілевіч
Naskiĝo 30-an de septembro 1931 (1931-09-30)
en Slabada
Morto 29-an de marto 2016 (2016-03-29) (84-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Kalvaryja vd
Etno belorusoj vd
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco SovetunioBelorusio vd
Alma mater Minsk Pedagogical College • Fakultato de Filologio de la Belorusia Ŝtata Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Nil Gileviĉ
Familio
Patro Simon Petrovich Hilevich vd
Gefratoj Mikola Hil • Elena Gilevich • Salvir Hilevich vd
Profesio
Alia nomo Адась Абабак • Антось Кудзеля • Бандысь Папруга • Дзед Архіп • Мікола Сведка • Францішак Вядзьмак-Лысагорскі vd
Okupo poeto • verkisto de porinfana literaturo • tradukisto • folkloristo • publika konato • literatursciencisto • politikistoverkisto • man of letters vd
Laborkampo literaturoliteraturscienco • folklorscienco • translating activity vd
Aktiva dum 1946– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nil Gileviĉ (beloruse Ніл Гілевіч; naskiĝis la 30-an de septembro 1931 en la vilaĝo Slabada, apud Lahojsk, en Minska regiono, mortis la 29-an de marto 2016 en Minsko) estis belorusa poeto kaj socia aganto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en kamparula familio. Dum unuaj jaroj post fino de Dua mondmilito, laboris kiel poŝtisto. En la jaro 1951 finis ĉe Minska instruista lernejo. Dum lasta jaro de studado samtempe laboris en unu el minskaj lernejoj. Finis studojn de filologia fakultato en Belorusa Ŝtata Universitato (1956), poste - aspiranturon. Kanditato de filologio (1963), profesoro (1978). Dum 1960-1985 laboris je katedro pri belorusa literaturo. Dum 1958-1963 laboris kiel literatura konsultisto en gazeto, redaktis almanakon pri eksterlanda literaturo. En la jaroj 1989-1997 estris per respublika komunumo pri belorusa lingvo kaj redaktis ĝian bultenon. Dum 1985-1995 agadis kiel deputito de Plejalta Soveto de Belorusa SSR (poste sendependa Belorusio). Estris laborgrupon pri ellaboro de Leĝo de Belorusa SSR pri lingvoj en Belorusa SSR, estris per Komisio pri edukado, kulturo kaj konservo de historia heredaĵo (1990-1995).

Debutis kiel poeto en la jaro 1946. Estis eldonitaj liaj versaroj, versa romano "Niaj infanoj" (1985), satiraj humuraj verkoj, versoj kaj poemoj por infanoj. Eldonis kolekton de teatraĵoj "Tranokto en cikonia nesto" (1980) kaj novelo "Travivinte militon" (1988). Verkis esplorojn pri literaturo, folkloro, tradukis en belorusan lingvon verkojn de multaj slavaj verkistoj kaj poetoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Гілевіч Ніл //Беларускія пісьменнікі: Біябібліяграфічны слоўнік. У 6 т. / пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн.: БелЭн, 1992=1995.
  • Гілевіч Ніл //Беларускія пісьменікі (1917-1990): Даведнік; Склад. А. К. Гардзіцкі. Нав. рэд. А. Л. Верабей. - Мн.:Мастацкая літаратура, 1994. - 653 с.: іл. ISBN 5-340-00709-X
  • Гилевич Нил // Кто есть кто в республике Беларусь: Электронный справочник; БДГ on-line. - Эл.ресурсbdg.by