Grażyna Gęsicka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grażyna Gęsicka
Persona informo
Naskonomo Grażyna Dusyn
Naskiĝo 13-an de decembro 1951 (1951-12-13)
en Varsovio
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (58-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)aviadila akcidento
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj polafrancaangla
Ŝtataneco Pola Popola RespublikoPollando
Alma mater Fakultato pri Filozofio kaj Sociologio de la Universitato de Varsovio
Subskribo Grażyna Gęsicka
Memorigilo Grażyna Gęsicka
Okupo
Okupo sociologo • universitata instruisto • politikisto
vdr

Grażyna Gęsicka, fraŭline Grażyna Dusyn (naskiĝis la 13-an de decembro 1951 en Varsovio, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) estis pola sociologino kaj politikistino, ministrino pri regiona evoluo en la registaroj de Kazimierz Marcinkiewicz kaj Jarosław Kaczyński, deputitino de Sejmo.

Profesia agado[redakti | redakti fonton]

Filino de Jan kaj Adela Dusyn. En 1974 finis studojn en Sociologia Instituto ĉe Varsovia Universitato. En 1985 doktoriĝis pri homaj sciencoj kadre de sociologio.

Laboris kiel adjunkto en Sociologia Instituto de Varsovia Universitato (1985–1993). Membris en Pola Sociologia Asocio kaj Association Internationale des Sociologues de Langue Française. Aŭtorino kaj kunaŭtoro de libroj kaj pli ol 30 artikoloj en polaj kaj eksterlandaj sciencaj revuoj. Publikigis i.a. Regionalne fundusze inwestycyjne (Regionaj investaj fondaĵoj; 1997), Partnerstwo w rozwoju lokalnym (Partnereco en loka disvolvado; 1996).

Ŝi pereis en la katastrofo de la pola aviadilo TU-154M en Smolensk.