Wacław Seweryn Rzewuski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wacław Seweryn Rzewuski
Persona informo
Wacław Seweryn Rzewuski
Naskiĝo 15-an de decembro 1785 (1785-12-15)
en Lvivo,  Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto 14-an de majo 1831 (1831-05-14) (45-jaraĝa)
en Dashiv
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojAŭstra imperio vd
Familio
Dinastio House of Rzewuski vd
Patro Seweryn Rzewuski vd
Patrino Konstancja Małgorzata Lubomirska vd
Edz(in)o Aleksandra Franciszka Rzewuska vd
Infanoj Leon Rzewuski • Stanisław Rzewuski • Kaliksta Teano • Witołd Rzewuski vd
Profesio
Alia nomo emír Tadž-el-Faher vd
Okupo esploristo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Wacław Seweryn Rzewuski, pentraĵo de Aleksander Orłowski

Wacław Rzewuski blazono Krzywda, (naskiĝis la 15-an de decembro 1784 en Lvovo, mortis la 14-an de majo 1831) estis pola vojaĝisto, orientalisto, poeto, rajdisto kaj konanto de ĉevaloj.

Post la tria dispartigo de Pollando forveturigita de la patro Seweryn Rzewuski al Vieno, edukiĝis en elita Theresianum. Pri Proksima Oriento interesigis lin onklo, fama vojaĝisto kaj verkisto - Jan Potocki, kiu ekkonatigis lin kun eminentaj tiutepe vienaj orientalistoj Joseph Hammer kaj Julius Klaproth. En Vieno li ekposedis la araban kaj la turkan kaj fondis revuon "Mines de l'Orient" eldonata tie en la jaroj 1809-1818. Estis membro de Scienca Asocio en Göttingen, Akademio de Sciencoj en Munkeno kaj membro-korespondanto de la Societo de Amikoj de Scienco en Varsovio. Li soldatservis en aŭstra armeo. Batalis apud Aspern en 1809 kiel subleŭtenanto en la husar-regimento komandata de M. Kienmayer. Poste en la regimento de kavalerianoj komandataj de Schwarzenberg iĝis rotestro. Demisiita en 1811.

En la jaroj 1818-1820 vojaĝs tra Proksima Oriento kaj poste setlis en Podole, kie vivis orienteske.

En Arabio ekkonis dezerton kaj ties loĝantojn. Vizitis Sirion, Irakon, Libanon, Palestinon. Prilaboris i.a. planon de moskeo en Mekao (baze de alia fonto, ĉar li mem ne atingis la lokon), mapojn de Irano kaj de la Araba Duoninsulo. Li gajnis fidon kaj amikecon de beduenaj tribestroj. Kun estro de la gento Roualla, Edre ibn Shalan, li aliancis per sango. Rzewuski intimiĝis kun beduenoj – loĝis kun ili, ĉasis, festis kaj partoprenis militajn ekspediciojn. Militarto kaj kuraĝo alportis al li rekonon, famon kaj honorigan titolon Taĝ el Fahr Abd el Niŝaane, kio signifas florkrono de famo.

Impresojn pri la vojaĝo tra Arabio Rzewuski verkis franclingve en la memorlibro Sur Les Chevaux Orientaux et provenants des Races Orientales. En 1927 la manuskripton akiris Nacia Biblioteko, kie ĝi troviĝas ĝis hodiaŭ. Ĝi ampleksas pli ol 400 kolorajn desegnaĵojn, kiuj estas esplorfonto pri loka kulturo kaj moroj, kio tre gravas ankaŭ por saudanoj. Tie estas ankaŭ muziknotoj, kiuj permesas rekrei beduenan muzikon antaŭ 200 jaroj, kaj popol-listo de kelkaj gentoj. Li ankaŭ eldonis „Podróż do Palmiry” (Vojaĝo al Palmyra; 1821).

Rzewuski fondis la unuan en Eŭropo instituton pri orientalistikaj esploroj.

En 1831 dum la novembra ribelo Rzewuski ekspedis taĉmenton de rajdistoj donante amatajn de li arabajn ĉevalojn. Komandante la taĉmenton dum malvenka batalo apud Daszów (Vinica provinco) pereis en neklaraj cirkonstancoj la 14-an de majo 1831.

Al Rzewuski dediĉis siajn verkojn i.a.: Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Wincenty Pol, Tymko Padura kaj Michał Budzyński. Ankaŭ Jerzy Grotowski enmetis Rzewuski en sian nekonatan kolekton de versaĵoj (verkitan de 16 jarulo) sub la titolo Emiro el Kaĝi. Li aperis en la bildoj de Juliusz Kossak, Piotr Michałowski kaj January Suchodolski.