Endre Révész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Révész
Persona informo
Andrei Révész
Naskiĝo 27-an de oktobro 1912 (1912-10-27)
en Târgu Mureș
Morto 24-an de decembro 1999 (1999-12-24) (87-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Tombo Yarkon Cemetery vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Memorigilo Endre Révész
Familio
Patro Béla Révész vd
Gefratoj Imre Révész vd
Profesio
Okupo skulptisto • pentristo vd
Laborkampo pentradoskulptarto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

RÉVÉSZ Endre (re:ve:s) estis hungara/israela skulptisto naskita en Marosvásárhely la 27-an de oktobro 1912 kaj mortinta la 24-an de decembro 1999 en Tel-Avivo. Li estis la filo de libroeldonisto Béla Révész.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Révész Endre devenis el juda familio. Li studis en Budapeŝto, poste en Parizo de Paul Landowski. Post la nazia okupado de Francio li revenis al Budapeŝto. En 1943 li estis trudlaboristo. Post reveno el deportejo de Aŭŝvico en 1945 li laboris en Târgu Mureș. En 1947 li havis memstaran ekspozicion en Bukareŝto. Li elmigris Israelon kaj de 1959 li havis skulptadlaborejon en Jafo. En 1960 li gajnis la konkurson faritan al memoro de getoribelo de Varsovio. En 1983 li partoprenis en mondekspozicio de Bazelo. En Florenco en 1974 aperis sia albumo de verkaro.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Nordau-premio (1968), Roboz-premio (1988).

Fontoj[redakti | redakti fonton]